• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-27 16:11:51    
Pensoj de konfuceo----Krei ideogramojn kaj pensi figure

cri

Fakuloj asertas, ke ĉinoj kutime pensas konkrete kaj figure. Je la komenco ili kreis la ĉinajn ideogramojn ĝuste laŭ la figuroj de la objektoj. Poste ili faris la vortojn laŭ figura pensmaniero. Ekz., kiam la ĉinoj parolas pri la blanka koloro, ili ŝatas aldoni la vorton "neĝo" antaŭ ĝi por esprimi, ke io havas la blankan koloron kiel la neĝo; ili aldonas la vorton "glacio" antaŭ "frosta" por esprimi, ke io estas glacie frosta. Ne nur al adjektivoj, sed ankaŭ al substantivoj oni emas aldoni vorton por pli figure esprimi ilian sencon. Ekz., oni aldonas la vorton "arĝento" antaŭ la vorto "haro" por esprimi, ke la haro blankiĝas. Kaj kiam oni metas la vorton "ĉerizo" antaŭ la vorton "buŝo", tio indikas, ke la buŝo de virino estas malgranda kaj ĉarma kiel ruĝa ĉerizo. Troviĝas ankaŭ tiaj esprimoj: "manĝaĵbarelo" por moki tiujn, kiuj scias nur manĝi, sed kapablas fari nenion; "tigro kun ridanta mieno" aludas al homoj, kiuj aspektas mildaj kaj afablaj, sed fakte estas sovaĝaj kaj kruelaj kiel tigro.

Oni figure nomas ankaŭ la bestojn importitajn el eksterlando, ekz., ĝirafo estas nomata "longkola cervo", ĉar ĝi havas longan kolon kaj ĝia korpo aspektas kiel cervo; kaj zebro nomiĝas "stria ĉevalo", ĉar ĝi similas al ĉevalo kun blankaj strioj sur sia korpo.

En la ĉina lingvo multaj proverboj kaj idiomaĵoj estas figure esprimataj, ekz., "elpreni la lunon el akvo", tio signifas senrezultan klopodon; "aldoni piedojn al la pentrita serpento", tio enhavas la sencon "superflua faro"; "la formiko sur la varmega kaldrono", per tio oni esprimas, ke iu falas en embarason kaj ege senpacienciĝas. Estas idiomaĵoj faritaj el paroj da antonimoj, ekz., "eliri el vivo, eniri en morton" signifas, ke oni riskas sian vivon pro engaĝiĝo en danĝeran aferon; "ŝati ripozon, malŝati laboron" signifas maldiligentecon; "jesi buŝe, nei kore" estas esprimo de malhonesteco.

Tiaj esprimoj de kvarvortaj frazetoj estas tre koncizaj, klaraj, figuraj kaj impresivaj. Ili estas ritmaj, belsonaj kaj facile memoreblaj. Tiu lingva fenomeno verŝajne estas specifa en la ĉina lingvo, ĉar nur en la kadro de ties speciala strukturo tio fariĝas ebla.