• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-28 16:01:00    
La Turisma Afero de Ĉinio ( 1 )

cri

Turisma merkato

Per siaj belaj montoj kaj riveroj, riĉaj tradicioj kaj moroj, kuriozaj animaloj kaj vegetaloj, originalaj muziko kaj dancoj, mondfamaj bongustaĵoj, Ĉinio altiras al si turistojn enlandajn kaj eksterlandajn. Nun ĝi jam formis latentan turisman merkaton plej grandan en skalo kaj plej rapide kreskantan.

En la jaro 2003, la ĉina turisma enspezo unuafoje malkreskis. La epidemio de sarso aperinta en la unua duono de la jaro estis la rekta kaǔzo de tiu malkresko. De la 1-a de majo ĝis la fino de la jaro, la ĉina Ministerio de Financo kaj Ŝtata Administracio de Imposto aplikis al la turismaj servoj specialajn helpajn rimedojn nome malaltigi aǔ nuligi la impostor, doni krediton kun malalta intereso k.s. En la tria trimestre de la jaro, kiam malaperis la epidemia, la enlanda turisma merkato rapide kreskis, kaj la turisma merkato por fremdlandaj turistoj kreskis je 2,17% kompare kun tiu en la sama periodo de la jaro 2002. Ekde oktobro, la nombro de fremmmdlandaj turistoj jam superis tiun en la sama periodo de 2002, kaj staile multiĝis la turisma enspezo.

Disvolviĝo de eksterlanda turismo de ĉinoj faris Ĉinion graneda lando vojaĝiganta turistojn en Azio. Ĝis la fino de 2003, Ĉinio jam difinis 59 landojn kaj regionojn kiel turisman la cellokon de ĉinoj mempagantaj, kaj 28 oficialajn turismajn landojn kaj regionojn.

La Monda Turisma kaj Vojaĝa Konsilio taksas, ke en la venontaj 10 jaroj, Ĉinio kreskigos sian turismon kaj vojaĝon je 10,4% kaj fariĝos la 4-a ekonomio-disvolva turisdma lando. Ankaǔ la Monda Turisma Organizotaksas, ke en la jaro 2 020, Ĉinio fariĝos la 1-a turisma celloko de la mondo, kaj la 4-a lando laǔ la nombro de turistoj al eksterlando.

Turisma servo

Ĉinio eapide disvolviĝas en aera, frvoja, rivera, mara kaj ŝosea trafiko, kio estas oportuna por vojaĝi en Ĉinio. Por kontentigi bezonojn de diversaj tujristoj Ĉinio construís kaj plibonigis multajn hotelojn, kaj nun pli ol 8 8880 stel-nivelaj hoteloj atendas gastojn. Nun en ĉiuj grandaj kaj mezgrandaj urboj kaj vidindejoj de Ĉinio troviĝdas hoteloj kun bonaj instalaĵoj kaj altkvalita servo.

Nun en Ĉinio troviĝas 1 349 internaciaj turismaj servoj, el kiuj 248 estass en la 4 municipoj Pekino, Ŝanhajo, Tianjin kaj Chongqing. En la 12-a de junio de la jaro 2003, la Ŝtata Turisma Buroo de Ĉinio kaj Ministerio de Komerco de Ĉinio kune publikigis la "Provizoran regularon pri fondo de turisma servo akcia kaj investita de fremdlandanoj". En la 18-a de julio la Ŝtarta Turisma Buroo sankciis la unuan turisman serv on investitan de fremdlandaj "Internacia Turisma Servo de Japana Enlanda Aerlinio", kiu povas eniri en la ĉinan merkaton kaj entrepreni sian organizadon de japanoj por vojaĝi al Ĉinio. En la 1-a de decembro fondiĝis enb Pekino la unua akciposeda turrisma entrepreno de fremdlandanoj – Tuyi Limigita Korporecio kun akciposedantoj de MB de la Ĉina Invesrta Kompanio kaj TUI, la plej granda eǔropa turisma grupo, kaj la ĉina kunlaboranta entrepreno estas la Ĉina Turisma Servo kun Sian pli ol 300 lokaj filioj.

Turisma temo

Por bone konigi riĉajn ĉinajn turismajn lokojn al turistoj en- kaj ekster-landaj, de 1992, la Ŝtata Turisma Buroo ĉiujare prezentis temon de tujrismo por akcenti iun apartecon, kaj tiu por 1992 estis "Amika Vojaĝo", kaj por la sekvantaj jaroj respektive estis: Vojaĝo Inter. Montoj kaj Riveroj; Vojaĝo en Ĉinaj Antikvaj Historiaj Vidindejoj; Vojaĝo pri Ĉinaj Moroj kaj Filkloro; Vojaĝo en Ferio; Ekomedia Vojaĝo k.s. De la jaro 2000 ĝis la jaro 2003, la turismaj temoj respektive estis: Jarcenta Vojaĝo tra Ĉinio; Vojaĝo en Ĉinio por Sano kaj Forto; Vojaĝo por Ĝui Folkloran Arton de Ĉinio kaj Vojaĝo tra la Kulinara Regno.

La ĉina nacio kun pli ol 5000-jara historio kaj civilizacio havas siajn proprajn vivmanieron, maĝ-kutimon kaj tradiciojn kaj morojn, kiuj fariĝis grava parto de la ĉina kulturo kaj turismaj RI kun humanisma valoro. La turisma temo por la jaro 2004 estass Vojaĝo pri Popola Vvivo, kiu ebligas al fremdlandj turistoj koni la ĉinan socion kaj la popolan vivon kaj sperti la gastamon, pacamon kaj amikecon de la ĉina popolo.'