• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-28 16:02:53    
La Turisma Afero de Ĉinio ( 2 )

cri

Turismaj profitfontoj

Naturaj pejzaĝoj, historiaj restaĵoj kaj popolaj moroj formas la turismajn profitfontojn de Ĉinio.

Naturaj pejzaĝoj

En la vasta Ĉinio dissemiĝas montoj, lagoj, kanjonoj, grotoj kaj akvofaloj. La montoj Taishan en la provinco Shandong, Hengshan en la provinco Hunan, Huashan en la provinco Shaanxi, Hengshan en la provinco Shanxi kaj Songshan en la provinco Henan deantikve estas tre famaj en Ĉinio. La monto Taishan estas la plej grandioza el ili. La monto Huangshan famas pro siaj antikvaj pinoj, groteskaj rokoj, nubmaro kaj termofontoj.

En sudokcidenta Ĉinio troviĝas la vidindejoj, kiaj la valo Jiuzhaigou, la akvofalo Huangguoshu kaj la pitoreska urbo Guilin. La valo Jiuzhaigou situanta en la norda parto de la provinco Sichuan longas je pli ol 40 kilometroj kaj areas je 620 kvadrataj kilometroj. Pro siaj pitoreskaj lagoj, akvofaloj k, neĝmontoj kaj arbaro, ĝi havas la nomon "mondo de fabeloj". La akvofalo Huangguoshu el 18 surteraj kaj 4 subteraj akvofaloj situas en la provinco Guizhou. La bruado de la akvofaloj ja aǔ-deblas 5 kilometrojn fore. La urbo Guilin en la Guangxi-a Zhuang-nacieca Aǔtonoma Regiono pitoreskas per la bildeca rivero Lijiang, precipe ĝia parto inter Guilin kaj Yangshuo 82 kilometrojn longa.

Sur la altebenaĵoj de norda Ĉinio estas altaj montoj kaj profundaj lagoj. En la Xinjiang-a Ujgura Aǔtonoma Regiono troviĝas la montaro Tianshan je 1 980 metroj alta super la marnivelo kaj la lago Tianchi je 105 metroj profunda. La kristaleca lago estas ĉirkaǔata de montoj kovrataj de verdaj herboj kaj arboj kaj buntkoloraj floroj.

La pejzaĝo de la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero ĝuas grandan renomon. Ambaǔflanke estas multaj historiaj restasĵoj kaj ankaǔ belaj legendoj. La Qutang-gorĝo estas grandioza kaj kruta. La Wuxia-gorĝo bela kaj profunda. La Xiling-gorĝo kun torento kaj danĝeraj rifoj kaj malprofundaĵoj, kaj la "Malgrandaj Tri Gorĝoj" kun akvo klara kaj montoj kovrataj de verdaj arboj kaj herboj. Tie ĉe la konstruata baraĵo funkcias hidroelektrejo, la plej granda en Ĉinio.

Historiaj restaĵoj

La longa historio de Ĉinio kreis sennombrajn kulturajn restaĵojn por hodiaǔaj turistoj. La Granda Muro, símbolo de la ĉina nacio, jam fariĝis plej fama vidindaĵo en Ĉinio. Ĝi estas la plej granda konstruaĵo en la civilizita historio de la homaro kaj oni komencis fari ĝin antaǔ 2 000 jaroj en la periodoj de Printempo kaj Aǔtuno kaj Militantaj Regnoj. Ĝi estas impona kaj grandioza kaj honorata kiel miraklo de la mondo. Nun estas malfemitaj al turistoj ĝiaj partoj en Badaling, Jiayuguan kaj aliaj kelkdekaj lokoj, kun siaj pasejoj, fortresoj kaj fajro-signalejoj.

Ankaǔ ŝtonkavernoj, surrokaj bildoj kaj skulptaĵoj estas trezoroj el la ĉinaj turismaj profitfontoj. Ŝtonkavernoj koncentre dislokiĝas ĉe la Silka Vojo en la provinco Gansu, kaj la plej fama el ili estas la Ŝtonkavernaro Mogao, konarta kiel "orienta arta trezorejo". Ĝi, kun 492 kavernoj ĉe rokmuroj en malsamaj altecoj, havas freskojn kovrantajn la areon de ĉirkaǔ 4 500 kvadrataj metroj kaj pli ol 2 100 kolorajn statuojn, imagoriĉajn kaj artisme faritajn. La Granda Budhostatuo de Leshan en la provinco Sichan estas reprezentanto de la majstraĵoj de la ŝtonkaverna arto de suda Ĉinio. La statuo kun la alteco de 71 metroj kaj la ŝultrolarĝeco de 28 metroj, alkroĉita al monto, estas la plej granda sida statuo en Ĉinio. Ĝi, granda kaj simetría, montras la eminentan arton de antikvaj ĉinaj skulptistoj.

Sanktejoj de religía kulturo dissemiĝas en suda kaj norda Ĉinio. La templo Shaolin, lulilo de Chan-sekto de la ĉina budhismo, estis ekkonstruita en la jaro 495 p.K. Ĝi estas vaste konata pro sia luktarto. En la templo konserviĝas Ming-dinastia fresko pri arhatoj, kun la areo de pli ol 300 kvadrataj metroj, kaj Qing-dinastia bildserio pri luktarto. La pitoreskejo de la monto Wudang troviĝas en la provinco Hubei, kun 72 groteskaj montpintoj en periferio de 30 kilometroj. Ĝi estas fama taoisma sanktejo de Ĉinio, kun plej granda, plej kompleta kaj plej altnivela antikva taoisma konstruaĵaro. La monto Emei, honorata kiel la plej bela en Ĉinio, situas en la okcidenta parto de la provinco Sichuan. Ĝi estas unu el la 4 famaj budhismaj montoj de Ĉinio, kun multaj antikvaj budhismaj konstuaĵoj.

Ĉinio havas 100 famajn historiajn kaj kulturajn urbojn, kaj plejparto el ili havas historion de pli ol mil jaroj. La urboj Suzhou kaj Hangzhou sude de la Yangzi-rivero, abundaj je interkruciĝaj riveretoj kaj pontoj super ili, kun kamparaj domoj kiel en idilio, estas honorataj kiel "paradizo en la homa mondo". La bone konservita antikva urbo Pingyao, konstruita en la dinastio Ming, troviĝas en la meza parto de la provinco Shanxi. La lokoj de Yangshao-kulturo kaj Longshan-kulturo de la neolítika epoko tie malkovritaj atestas, ke jam antaǔ 5000-6000 jaroj tie vivis homoj. La antikva urbo Lijiang en la provinco Yunnan estas kaj centro de Dongba-kulturo kaj renkontejo de la hana, tibeta kaj bai-a kulturoj, kun multaj historiaj restasĵoj. La urbo konstruíta en la dinastio Song, kun multaj ŝtonaj pontoj kaj arkaĵoj kaj popolaj loĝdomoj de la dinastio Ming, kiuj estas tre valoraj por esplori la konstruan historion de popolaj loĝdomoj de Ĉinio, kaj la urbo estas konata kiel "muzeo de antikvaj popolaj loĝdomoj".