• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-29 09:45:38    
Yu Dafu: Frosta Nokto

CRI
Kion fari? Nenion ol ke mi diru, ke ŝi la unua forlasu la lokon kaj post duona horo mi iru al ŝi.
Mi sufiĉe drinkis. La gastoj jam frue sin pafis for el la najbaraj ĉambroj, dekstra kaj liva; kaj kelneroj estingis la elektrajn lampojn, kiuj donis nur grize flavan lumon. Kaosis ruĝaj karbopecoj en la forno.
Ho ve, kia kapturno, kaǔzita kaj de plurnokta maldormado kaj de tuttaga drinkado! Mi delire babilis kun Yisheng. Tamen Liuqing ĉiam ĉeestis. Kion fari? Eĉ pison mi devis reteni.
Finfine mi sukcesis persvadi, ke ŝi la unua forlasu la ĉambron. Dume mi promesis, ke post duona horo mi vizitos ŝin – jen la kondiĉo! Mi akompanis ŝin tra la pordo kaj ektremis pro alblovo de malvarma vento. Post malfermiĝo de la pordo, la pala lampolumo vidigis multajn neĝflokojn.
"Ha! Denove neĝas. Mi do ne povas iri al vi."
Duone ŝerce, kaj duone sincere el tio, ke mi sopiris al la hejmo, almenaǔ por rigardi, ĉu ĉi-semajne gravaj leteroj alvenis.
"Hm! Nepre! Alie mi ne foriros."
Ŝi apertis mantelon, brakumis min kaj algluis sian vangon, friskan, olee glatan kaj parfuman; ankaǔ la lipojn, tre forte, kun milda kaj leĝera spiro.
"Vina odoraĉo! Ba!"
Ŝi afektis koleron kaj refiksis rigardon sur mia vizaĝo. Kiam ŝi estis duafoje algluonta sin, voĉo de Yisheng flugis el la ĉambro:
"Ne ne ne, Liuqing! Tian umon en la korto? 10 juanojn pune!"
"Mi volas! Des pli, pro vi!..." Kaj ree algluiĝis ŝiaj lipoj, kaj sekvis ridglugloj.
Ni ambaǔ, volvitaj kune en ŝia mantelo, limakis tra grize nigra kaj iom glitiga korto kaj atingis la mezan pordon. Subita ekkrio de la mastro, "Aǔton!" tiom min surprizis, ke mi glitis el ŝia mantelo. Malvarma vento min ektremigis.
Ŝi returnis la kapon al mi kaj ripetis: "Post duona horo. Ne forgesu!" Kaj ŝi eliris.
En frosto mi haste kuris en malhelan murangulon por ellasi urinon. Fininte tion mi elpaŝis kaj trafis multe da neĝaj flokoj, iuj el kiuj frostige frapis al mi la vizaĝon. Mi simple levis la kapon kaj direktis rigardon al la ĉielo, sed nenion vidis pro densa obskuro, tial mi reklinis la vizaĝon. En la procezo de la kapoklino miaj okuloj trafis vicon da tegoloj, apatiaj, rigidaj, nebulecaj kaj ŝajnantaj bieraj ŝaǔmoj .
Enirinte la ĉambron mi vidis, ke Yisheng kuŝas en sia lito. La pordo denove malfermiĝis, kaj kelnero envenis kun varma tuko.
"Ankoraǔ pri kio vi okupiĝas? Vi pretas enlitiĝi? Stakolon da cigaredoj, bonvolu!"
Mia peto malagrabligis la kelneron kion mi legis sur lia vizaĝo. Tamen li povis neniel rifuzi, ĉar ni estis malnovaj gastoj. Kontraǔvole montrinte rideton li jesis kaj eliris.
Mi ekkuŝis en mia lito kontraǔa al tiu, en kiu Yisheng kuŝis, kaj baldaǔ endormiĝis. Post kiom da tempo, mi ne sciis, la sama kelnero skue vekis min kaj grumblis:
"La neĝo multe fortiĝis. Gardu vin kontraǔ malvarmumiĝo! Ĉu mi telefonu, ke oni venigu aǔton al vi?"
"Bone, dankon!"
Mi vekis Yisheng, viŝis la manojn kaj vizaĝon per la alportita tuko kaj bruligis cigaredon. Eĉ post kiam aǔto atingis, nia laco tute ne malaperis, tial ni ne emis paroli.
La stagnan aeron rompis fortaj bruoj. Surmetinte palton mi paŝis el la ĉambro, ankaǔ Yisheng. La korto jam tute blankis. La vizaĝo defiis neĝerojn.
"Kia neĝo! Morgaǔ ni devus resti." Mi mem trovis mian tonon stranga, sentante ke mi frapus tamburon kovritan per tolo.
Fermiĝis jam ĉiuj pordoj de butikoj ambaǔflanke de la strato. Laǔtis ŝuŝoj kaj plaǔdoj de neĝo kaj koto sub la sturmantaj radoj de la sola aǔto en kiu mi kaj Yisheng ne povis trankvile sidi pro ŝanceliĝado kaj tangado de la aǔto. Estis malmultaj preterpasantoj. Regis obskuro en la aǔto, certe pro tio, ke rompiĝis la sola lampo sub ĝia tegmento. Du faskoj da reflektora lumo tiom heligis la neĝon, ke ĝi ŝajnas malproksimega en kaoso, en sonĝo.
Vidiĝis blanka muro, dank' al la lampoj de la aǔto, kiun ĝia ŝoforo ĝiris ĝis la hejmo de Yisheng. kaj tiam mi abrupte emociiĝis, kvazaǔ poto da bolanta akvo eruptus el mia ventro, tiel ke la du okuloj indandeskis.
"Yisheng! Ne eniĝu! Ni, kune, al Liuqing, por la tuta nokto!"
Mi rompis la silenton, elaǔtigis la supran parton de la korpo kaj tiel petegis la amikon, kiu jam atingis la pordon de sia hejmo.
Veturilo soleca, sin direktanta al Hanjiatan, ŝia loko.
(Noto: La aǔtoro mem diris, "Mi elskribis tiamajn malesperon kaj afliktiĝon." Efektive, ĉi tiu noveleto, verkita de Yu Dafu la 17-an de majo, 1925, en la urbo Wuchang, esprimis ĝuste tian animstaton de "mi" kiu, por pasigi la senperspektivajn tagojn, jen drinkadis, jen amindumadis. Eĉ la parfumaj lipoj de Liuqing ne povis forigi liajn solecon kaj melankolion. Li provis per vino kaj belulino forigi sombron kaj aflikton, sed tio servis kiel venena akvo kontraǔ soifo, tial aliflanke li baraktadis por sin liberigi el la damaĝa vino kaj dekadenciga seksoludado. La aǔtoro prezentis neniun tragedian intrigon, sed simple vidigis iujn detalojn por reliefigi la artan etoson de la melankolio kaj tristo kaj per tio fortigi la sentimentalecon. Ĉio reflektis tiaman socion.)