• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-29 09:48:30    
Fama eseisto Yu Dafu

CRI
Yu Dafu (1896—1945) estis fama novelisto kaj eseisto. En 1913, sekvante sian pliaĝan fraton, li veturis al Japanio. Li vaste legis la okcidentan literaturon en Japanio kaj komencis fari verkadon.
En 1922 li revenis al Ĉinio kaj fervore partoprenis en literatura aktivado, malgraǔ manko de tempo pro profesia instruado en universitatoj. Li famis en la literatura rondo pro romantikeco. Tamen, dank' al observado kaj spertado en la aktuala vivo, li sin turnis pli kaj pli al realismo. Jen fama novelo el la kolekto "Frostiga Grizo": Pro malriĉo "mi", havanta vanton kaj ŝlemilecon, ŝimadis sin apenaǔ vivtenante per vendo de verkoj. Tiu "mi" loĝis en malriĉula kvartalo de la urbo Ŝanhajo, kun Chen Ermei kiel najbarino –
Mi renkontis la luanton de la najbara ĉambro posttagmeze de la tago de mia enloĝiĝo. Je la 5-a mi bruligis kandelon kaj dispoziciis la libraĉojn transportitajn el gastejo. Mi faris el ili du stakojn, unu grandan dum la alian malpli grandan, kaj metis sur la grandan stakon bildokadron longan je 2 futoj. Ĉiuj miaj mebloj forvendiĝis, tial mi devis uzi la grandan stakon kaj desegnotabulon kiel skribotablon tage kaj kiel liton nokte. Fininte la aranĝon, mi sidiĝis sur la staketo kontraǔ la "skribotablo", kun la dorso al la ŝtuparo. Fumante, mi fiksis la rigardon sur la flameto de la kandelo. Subite mi aǔdis paŝojn sur la ŝtuparo. Mi turnis la rigardon malantaǔen, sed mi vidis nur mian pligrandigitan ombron. Mi rigardis kelkajn sekundojn en la mallumo kaj fine vidis palan rondan vizaĝon, ankaǔ la supran parton de virina korpo. Ŝia aspekto sciigis, ke ŝi estas mia najbarino... Kiam ŝi atingis la etaĝon, mi stariĝis kaj kapokline salutis ŝin.
Ŝi ne rekte reciprokis mian saluton, sed profunde rigardis min per la grandaj nigraj okuloj, malŝlosis sian ĉambron kaj eniris. Mi sentis, ne sciante kial, ke ŝi estas kompatinda virino, kvankam mi unuafoje vidis ŝin. La rekta nazo, la pala ovala vizaĝo, la malgrasa kaj malalta staturo, ŝajne konfirmis ŝian kompatindan staton. Sed tiam mi mem estis klopodanta por trovi rimedon de vivtenado, tial mi ne havis inklinon zorgi tiun laboristinon, kies pordon senlaboreco ne frapis. Post kelkaj sekundoj mi denove sidis senmova sur la malgranda stako da libroj por rigardi plu la kandelan flamon. (El "Ĉina Antologio" 1919—1949, p. 57).
Kontrasto evidentiĝis inter "mi" kaj la cigaredfabrika laboristino, same kiel "mi", peneme baraktanta en paǔperismo, tamen, kontraǔe, anime pura kaj karaktere firma. La aǔtoro prikantis mensan belecon kaj primitivan batalspiriton de laboristino unuflanke kaj malkaŝis ferocon de la reala medio kaj mokis vegetantan intelektulon pro liaj spirita feblo kaj fizika senpoveco aliflanke.
En 1924 Yu Dafu verkis novelon titolitan "Funebra Ofero", kiel elegion de rikiŝistoj. Tutajn tagojn laboregis bonkora kaj honesta ĵinrikŝisto, nutrante aspiron pri aĉeto de nova ĉaro. Sed, anstataǔ atingi la celon, li mortis pro peza subpremado. Kompatanta la rikiŝiston tamen senpoveca, "mi" faris paperan ĉaron kiel funebran oferon al la mortinto --
Preterpasante kadukan domon ĉe la angulo de la strateto, mi vidis amason da spektantoj ĉe la pordo kaj aǔdis mallaǔtan ploradon el la kaduka domo.
Mi alpaŝis, sed ne vidis la rikiŝiston en la ĉambro. Lia edzino ploris, sidante sur la rando de terlito... Mi staris tie kaj ne komprenis, kial ŝi ploras. El la spektantoj iuj suspiris, dum aliaj viŝis al si larmojn. Demandinte mezaĝan virinon mi eksciis, ke la rikiŝisto dronis en la Suda Marĉo dum la inundo antaǔ kelkaj tagoj ... Aǔdinte la okazintaĵon kaj vidinte la scenon, mi sentis nur korŝiron. ... Mi eniris la ĉambron kaj demandis la edzinon de la droninto, ĉu ŝi memoras min. Ŝi levis la okulojn, jam tre ruĝajn, faris kapjeson, reklinis la kapon kaj denove ploris. Mi provis konsole ĉesigi ŝian amaran ploron, sed vane. Mi povis nur stari tie silente, dume mia rigardo restis sur ŝiaj malgrasaj, konvulsiantaj ŝultroj. Post kelkaj minutoj denove alsvarmis multe da homoj ekster la pordo. Vidinte min kolera pro la homa scivolo, ŝia 8-jara knabo brue fermis la rompiĝintan pordon, tiel ke subite malhelo ekregis en la ĉambro. Lia patrino surpriziĝis de tio, ĉesis plori momente kaj direktis siajn okulojn al la knabo kaj mi. Profitante de tiu okazo mi persvadis ŝin. Baldaǔ denove eksplodis ŝia ploro. Mi havis neniun alian rimedon ol tiri 5-juanan bankbileton el mia monujo. Etendante la monon al ŝi, mi flustris, ke ŝi prenu ĝin por sia dispono. Ŝi sin ekregis kaj diris, ke ŝi ne bezonas monon; ŝia edzo mortis tiel subite, li ĉiam deziris aĉeti rikiŝon dum sia vivo, sed neniam sukcesis. Antaǔhieraǔ ŝi iris al butiko de funebraj oferaĵoj por mendi paperan rikiŝon, tamen ĝi kostis 6 juanojn, tial ŝi ne sukcesis en la mendo. Kaj ŝi reploris. Ŝiaj vortoj premis mian koron. Mi gape staris por minuto, poste remetis la monon en mian poŝon kaj diris al ŝi, ke ŝi ne ploru plu; morgaǔ mi certe aĉetos paperan rikiŝon, kaj ni kune bruligu la oferaĵon ĉe lia tombo. Fine mi diris kelkajn vortojn al ŝiaj infanoj antaǔ ol eliri.
Mi neniam faris funebran aranĝon, tial mi, traserĉinte multajn lokojn, ne trovis butikon por mendi paperan rikiŝon. Fine mi trovis unu, pagis monon por la papera rikiŝo kaj postulis rapidan plenumon.
Post 2 tagoj la papera rikiŝo estis preta.
Estis bela tago. Mi tagmanĝis frue, luis 4 rikiŝojn kaj kune kun ŝi kaj la 2 infanoj veturis al la tombo de ŝia edzo.