• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-29 18:24:34    
Ĉinio disvolvas sian agrikulturon

cri
Post sia membriĝo al la Monda Komerca Organizo (MKO), Ĉinio praktikos 4 strategiojn de la disvolviĝo kun levo de la konkurenca povo de la kulturaĵoj kiel la centro. La 4 strategioj estas reordigo de la agrikultura strukturo, disvolvo de la kompara avantaĝo, altigo de la kvalito, subteno kaj kuraĝigo de konkurenco. Samtempe kun tio ĝi konstruos zonon de avantaĝaj industrioj kaj realigos la planon de industria disvolviĝo, utilan al la merkata konkurenco ĉefe de grandaj entreprenoj por levi la scienc-teknikan nivelon de la agrikulturaj produktaĵoj kaj kiel eble plej multe utiligi la scienc-teknikajn fruktojn en la produktado.
Agrikultura reordigo en Ŝanhajo
Laŭ plano Ŝanhajo iom post iom forlasos produktadon de ordinaraj agrikulturaĵoj, similaj al tiuj de la agrikulturaj provincoj de Ĉinio, sin turnos al ekologia agrikulturo kaj bonkvalita kaj modela agrikulturo, larĝigos la laborkampojn kaj firmigos sian kapablon en agrikultura servado por fariĝi centro de kolekto kaj vendo de agrikulturaj produktaĵoj kaj agrikulturaj informoj ne nur de Ĉinio, sed ankaŭ de la tuta mondo.
La nova spaco de disvolviĝo portita de membriĝo de Ĉinio al MKO kaj la ĉiam pli akriĝanta internacia konkurenco ebligis disvolviĝon de grandskala reordigo de agrikulturo de Ŝanhajo. Nun la urbo havas 0.3 milionon da hektaroj da kampoj kaj arbaroj. Poste triono fariĝos bazo de fruktarboj, floroj kaj herboj, alia triono estos bazo de legomoj kaj fruktoj destinitaj por eksportado kaj la tria triono -- bazo de bonkvalita rizo kaj oledonaj plantoj. Kaj la ĉefaj agrikulturaĵoj estos produktataj sur apartaj lokoj en kompare granda skalo.
La malnova strategio praktikata en la pasintaj 50 jaroj arkaikiĝos. Ne plu validos la politiko garantii la urban bezonon de agrikulturaj produktaĵoj. Ŝanhajo plenenergie disvolvos eksportotajn kultivaĵojn, plue reordigos la strukturon de agrikulturaj produktaĵoj vendotaj enlande kaj eksterlande, tiel ke ĝi farighos komerca centro de agrikulturaj produktaĵoj ĉinaj kaj internaciaj.
Iom post iom reduktiĝos la distanco de agrikulturo inter Ŝanhajo kaj evoluintaj landoj. Per tri kanaloj oni plialtiĝos la agrikulturan nivelon de Ŝanhajo, t.e. komplete realigi normigan produktadon; konstrui profitodonan agrikulturan bazon kun certa skalo kaj grandajn agrikulturajn entreprenojn kaj fini reformadon de la agrikultura industria entreprenado kaj komplete disvolvi bonkvalitan kaj sekuran prilaboradon de agrikulturaj produktaĵoj kaj levi la aldonan valoron de agrikulturaĵoj.
Nepoluitaj agrikulturaĵoj en Ŝandong
En la venontaj kelkaj jaroj aperos en Ŝandong-provinco agrikultura bazo kun areo de 2 milionoj da hektaroj, kie produktiĝos nepoluitaj plantoj, kiaj legomoj, fruktoj, arakido, bonkvalita tritiko, fungoj kaj akvoproduktaĵoj. Tiam ĝi estos la plej granda bazo de nepoluitaj plantoj en Ĉinio.
En 2005 en la provinco estos 500 bazoj de verdaj manĝaĵoj kaj 600 bazoj de nepoluitaj agrikulturaĵoj, kies jara produktokvanto estos 4 milionoj da tunoj kaj 65 milionoj da tunoj respektive, kaj tiam ilia jara eksportovaloro atingos 2 miliardojn da usonaj dolaroj, kiuj konsistigas pli ol 30% de la totala eksporta valoro de la prilaboritaj agrikulturaĵoj de la provinco.
Por realigi tiun celon la provinco nun konstruas sistemon por kontroli kaj ekzameni la nepoluitajn kultivaĵojn. En la venontaj 5 jaroj ĝi havos 10 provinc-nivelajn centrojn por kontroli kaj ekzameni la kultivajhojn kaj starigos kontrolan stacion en la lokoj, kie oni entreprenas ekskluzive la nepoluitajn kultivaĵojn.
Brutobredado en terkulturaj regionoj de Qinghai
En Xiahetan-vilaĝo de Haidong-subprovinco, Qinghai, troviĝas 100 fermitaj staloj, kie libere vivas kaproj.
Oni diris, ke nun tie ne plu vidiĝas la malriĉeco kaj jam antaŭ du jaroj la pokapa enspezo el brutobredado konsistigis pli ol 80% de la totala enspezo.
Kiel la plej granda terkultura regiono en la provinco, Haidong prenis en la lastaj jaroj brutobredadon en la terkulturaj regionoj kiel gravan metodon por reguligi la agrikulturan strukturon kaj levi la enspezon de la kamparanoj. En 2001 la brutobreda valoro konsistigas 37% de la totala agrikultura valoro de la tuta subprovinco kaj la pokapa enspezo de la tieaj kamparanoj kreskis je 11.3% kompare kun 2000.
En 2001 oni multe investis brutobredan entreprenadon en Haidong, kaj 800 brutobredaj teknikistoj faris teknikan servon en kamparo kaj okazigis 1182 kursojn, kie lernis 216.4 mil homoj.
Duontempe kulturi teron kaj duontempe labori alimaniere
Enketo de la Agrikultura Buroo de Fujian-provinco montris, ke la tieaj kamparanoj multe ŝanĝis kaj sian laboran kutimon kaj la koncepton de sia ĉiutaga vivo. Kun utiligo de avangarda tekniko kaj leviĝo de la produktiveco ili bezonas nur malpli da tempo por kamplaboro. En 2001 la averaĝa kamplaboro konsistigis nur duonon de ilia tuta laboro. Kun senĉesa leviĝo de la klereco, pli kaj pli multe da kamparanoj forlasis la hejmlokon kaj iris aliloken, inkl. de aliaj landoj, por labori. Lau statistiko de la en- kaj elmigra sekcio de la urbo Fuqing, ĝis la mezo de februaro de la kuranta jaro 28709 homoj elmigris alilanden. La Fuqing-anoj laboris kaj laboras en pli ol 200 landoj kaj regionoj de la mondo. Laŭ statistiko tiuj elmigrintoj sendis hejmen ĉiujare 2 miliardojn da usonaj dolaroj. Krom tio, ankaŭ en la vilaĝoj dungito ricevas 2-5 juanojn ĉiuhore kontraŭ kamplaboro.En Fujian al pli kaj pli multe da kamparanoj plaĉas kulturado de ekonomiaj plantoj en la venonta jaro. Nun tie la grena produktado havas pli kaj pli malgrandan proporcion kaj la provinca registaro planas konstrui zonon de produktaĵoj maraj kaj montaj kaj zonon de bonkvalitaj agrikulturaĵoj.