• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-30 17:20:00    
Nankinaj nubaj brokatoj

cri
La nubaj brokatoj en Nankino prosperis en la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Ili estas unu el la tradiciaj ĉinaj silkaj metiartaĵoj. Legendo diras, ke feinoj, filinoj de la Ĉiela Imperiestro, flugis al la homa mondo, portante orajn navetojn, kaj tie instruis la metion al la homoj, tiel ke la lokanoj povis fari belegajn brokatojn, similajn al la belaj nuboj, kaj eknomis ilin nubaj brokatoj.
Specoj de la nubaj brokatoj
La brokatoj estas taŭgaj por fari vestojn kaj ornamadon. La produktokvanto de nubaj brokatoj antaŭ Qing-dinastio (1644-1911) estis malgranda. Ili estis liveritaj ekskluzive al la kortego por fari vestojn kaj bindi librojn. Tiam la nubaj brokatoj produktitaj de Nankino rekte transportiĝis en la tenejon de la kortego kaj neniu rajtis vendi ilin. La nubaj brokatoj havis du specojn, t.e. bunta brokato kaj dukolora brokato.
Bunta brokato estas farita de du homoj sur ligna ĵakardo 5.6 m longa, 4 m alta kaj 1.4 m larĝa. Por fari tian brokaton oni devas fari floraĵojn el malhelkoloraj silkaj fadenoj sur la vefto kaj sur la dorso de la brokato vidiĝas multe da buntaj fadenoj interkrucitaj. Ĉar la veftaj fadenoj estas variaj kaj la farado estas tre malfacila, tial eĉ hodiaŭ oni ne povas fari la brokaton per maŝino. La buntaj floraĵoj sur la brokato estas 6-9- kaj eĉ 20-koloraj. La metiarto estas malfacila pro multeco de la koloroj. Sur la brokato la ĉefa floraĵo ĝenerale estas ore garnita. Kaj iuj floraĵoj estas teksitaj per malgranda naveto, tial oni povas laubezone ŝanĝi la kolorojn kaj sekve de tio sur unu peco da brokato povas aperi multkoloraj floraĵoj.
Dukolora brokato estas farita el silkaj fadenoj, samkoloraj aŭ diferenckoloraj al tiuj de la fono, kaj la jhakartaj brokatoj el oraj fadenoj estas plej luksaj.
Ege karaj estas la brokatoj
La historio de la nubaj brokatoj estas tre longa. Jam en la 13-a jarcento lau la imperiestra edikto Nankino komencis fari brokatojn por la imperiestra familio. Por kontentigi la suveranan familion oni konsumis grandan laborforton kaj produktokoston kaj la metiarto de nubaj brokatoj maturiĝis en tiu periodo.
Por fari nuban brokaton oni bezonas multe da laboro kaj altan teknikon. Teksi komplikajn desegnaĵojn bezonas harmonian kunlaboron de pluraj homoj. En la teksado ajna malatento fuŝas la brokaton.
La teksado de nubaj brokatoj ja estas subtila. Ĉar la brokatoj estas destinitaj sole al la imperiestra familio, oni faris ilin delikate, zorgeme el valoregaj materialoj, tial la brokajhoj estis luksaj kaj valoraj kiel oro en la okuloj de antikvaj ĉinoj.
5 jarojn por refari imperiestran robon el nuba brokato
En la pasinteco oni faris imperiestran robon el nuba brokato. La robo servis kiel ceremonia kostumo. Por fari ĉiun imperiestran robon oni bezonis brokaton 18 m longan kaj 0.7 m larĝan kaj por kudri ĝin oni devis uzi fadenon el oro. Per bunta veluro kaj fadeno el pava plumo oni teksis bildojn de drakoj kaj nuboj. La tuta brodaĵo impresas kiel reliefo, kie flugas la drako en nuboj priradiataj de sunlumo.
La fasonado kaj desegnado de la robo estas malfacilaj. Por fari la robon oni bezonis 18 mil varperojn kaj 120 mil vefterojn. Kunkudrite, la vesto devis aspekti kiel unu harmonia tuto sen ajna fendo. Antaŭ la kudrado oni devis konsideri, kiun influon donos la temperaturo kaj humideco al teksaĵo en la longa tempo de kudrado, kaj aliajn problemojn.    La Nankina Instituto de Nubaj Brokatoj reproduktis imperiestra robo el nuba brokato en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento. Kaj la farado daŭris 5 jarojn.