• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-30 17:26:30    
Pri Tibeto (2)

cri

Programoj por helpi Tibeton

Pro la deteno de la historia kaj natura faktoroj, Tibeto, titolita "la Monda Firsto", delonge sin trovis en postiĝinta ekonomia kaj socia evoluado. En 1994, la centra registaro okazigis la 3-an kunsidon pri helpo al Tibeto kaj difinis 62 programojn por helpi la konstruadon de Tibeto. Tiuj programoj rilatas al agrikulturo, brutbredado, forstumado, energio, trafiko, poŝtado, telekomunikado kaj aliaj flankoj, kun la totala investo de pli ol 4,86 miliardoj da juanoj de renminbi. Nun tiuj programoj jam ĉiuflanke finkonstruiĝis por aplikado kaj evidente efikas ekonomie kaj socie.

La 62 programoj akcelas la disvolviĝon de la tibeta ekonomio, samtempe ŝanĝas la vivmanieron de la tieaj popolanoj miljare ekzistanta sur la altebenaĵo. Nun en Lasao, la ĉefurbo de la regiono, urbanoj povas ĉiutage spekti la satelitajn televidajn programerojn; en la tri-rivera baseno de la orienta parto de Tibeto, la agrikulture sinteza ekspluatado faris el la dezerto vivan oazon; en la suda Tibeto, altaj instruaj domoj anstataŭas malaltajn kabanojn. Infanoj kun la sonĝo de la gepatroj eniris en la larĝan kaj helan lernoĉambron; super la Potala-palaco pavimita per granito ĉiam flirtas koloraj flagoj, tien svarmas turistoj, tie estas fenestro montri la novan aspekton de la neĝa altebenaĵo al la mondo.

Edukado

Ĉinio praktikas senpagan edukon en Tibeto. Tibetaj lernantoj ĝuas senpagan viziton al lernejoj de la elemtentaj al la altaj. Tian favoran politikon en Ĉinio oni praktikas nur en Tibeto. Nun en Tibeto estas 4 altaj lernejoj.

Por helpi Tibeton disvolvi edukadon, de la jaro 1985, la centra registaro funkciigas tibetajn lernejojn aŭ tibetajn kursojn en 21 provincoj kaj urboj en la landinterno. El tiuj lernejoj jam diplomiĝis proksimume 10 mil lernatoj. La ŝtato portas la tutan ŝarĝon dum ilia studado.

Fine de la jaro 2003, en Tibeto jam estis 1 011 diversnivelaj lernejoj kun 2 020 instrupunktoj, kiujn vizitis jam 453 400 mil studentoj. En 1992 oni ekpraktikis "esperan programon" en Tibeto, celante helpi en la malfacilaj regionoj infanojn perdintajn ŝancon viziti lernejojn, kaj jam starigis pli ol 180 esperajn elementajn lernejojn, kaj 36 mil lernantoj estas helpataj.

Tibeta budhismo kaj lamaaj temploj

Tibeta budhismo cirkulas en la tibeta, mongola kaj aliaj regionoj de Ĉinio, oni ordinare nomas ĝin "religio de Lamao". Tio estas budhismo de loka stilo, kombinita el religio de la anktiva Hinido kaj tiu de la landinterno de Ĉinio.

Influite de budhismo de la ĉina han-nacieco kaj la hinda budhismo, la temploj de la tibeta budhismo multe prenas la formon de palaco de la han-nacieco, sed mem disvolviĝas, ĝenerale kun pompa skalo, estas grandiozaj kaj brilaj. La konstruaĵoj estas pentritaj kaj gravuritaj, ekstreme delikataj. La Potala Palaco de Lasao, la Templo Zhebeng, la templo Taer en Qinghai senescepte estas plej elstaraj konstruaĵoj.

La tibetaj budhismaj temploj aparte atentas pri lavumado de la mistero de la tibeta budhismo. En la temploj, la budha halo kun koloraj silkaĵoj estas alta kaj profunda, la kolonoj en la haloj estas ornamitaj per koloraj feltoj, en la malhela lumo estas mistere kaj sufoke. La aspekto de la templo emfazas la kontraston de koloroj, la muro de la templo estas ruĝa, ornamita per blankaj kaj brunaj strioj, la sutraj halo kaj turo estas blankaj kun la nigra fenestra framo, evidentigas la misterecon de la konstruaĵoj.

La religiaj kutimoj de tibetanoj

Tibetanoj sufiĉe ĝuas la liberon je la religiaj kredoj. Plejpartaj tibetanoj kaj menba-anoj, luoba-anoj kaj naxi-anoj kredas je la tibeta budhismo, samtempe iuj popolanoj kredas je islamo kaj katolikismo. Nun en la Tibeta Aŭtonoma Regiono troviĝas pli ol 1 700 aktivejoj por la tibeta budhismo, kun 46 mil bonzoj kaj monaĥinoj, estas 4 moskeoj kun 3 mil muzulmanoj kaj preĝejo de katolikismo kun pli ol 700 adeptoj. Normale iras diversaj religiaj aktivadoj, la bezonado de religiuloj estas kontentigata. La libero je la religioj estas sufiĉe respektata.

Ankaŭ la folkloroj kaj kutimoj de tibetanoj estas respektataj kaj protektataj. Tibetanoj kaj alinaciecanoj havas rajton kaj liberon fari la socian agadon laŭ sia tradicia folkloro. Ili tenas sian naciajn vestojn, manĝaĵojn kaj loĝmanierojn, samtempe sorbas novajn kutimojn, kiuj enkorpigas modernan civilizacion kaj sanan vivon. En la Tibeta Aŭtonoma Regiono, iuj tradiciaj festoj kiaj nova jaro laŭ la tibeta kalendaro, Sagedawa-Festo, Wangguo-Festo kaj Xuedun-Festo kaj aliaj religiaj festivaloj estas konservataj kaj heredataj. Tibetanoj samtempe enkondukis novajn festivalojn de Ĉinio eĉ de la mondo.