• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-30 17:36:14    
Yixing-aj ceramikaĵoj el purpura kaolino

cri
La urbo Yixing situas en Jiangsu-provinco, orienta Ĉinio. Ĝi kun historio de 2200 jaroj estas fama pro siaj ceramikaĵoj. Tie oni elterigis pecojn de ceramikaĵoj de neolitiko kaj malkovris ruinon de bakujo de bluaj porcelanaĵoj de Tang-dinastio (618-907) kaj la Kvin Dinastioj (907-960) kaj rompitajn vazojn faritajn antaŭ Ming-dinastio (1368-1644).
La Yixing-aj ceramikaĵoj estas originalaj ceramikaj metiartaĵoj de Ĉinio. Ili estas famaj tra la mondo pro siaj kuriozaj kaj antikvecaj formoj, eleganteco kaj fortikeco. Ili el kompare kruda purpura kaolino plejparte estas purpuraj, tial ili ĝenerale ne estas glazuritaj. La Yixing-aj ceramikaĵoj, ĉu elterigitaj, ĉu hereditaj, plejparte estas iloj por tetrinkado. La Yixing-aj tekruĉoj el purpura kaolino estas plej famaj. Tenate en tia kruĉo, la teo ne malvarmiĝas rapide en vintro, nek vundas manon pro varmego en somero, ne ŝanĝiĝas guste kaj kolore. En la regperiodo de imperiestro Jiajing (1522-1567 sur trono) de Ming-dinastio (1368-1644) bakado de tiaj ceramikaĵoj prosperiĝis kaj iliaj tekruĉoj famiĝis.
Nun la Yixing-aj ceramikaĵoj jam havas entute 2000 specojn, kiaj kruĉo, taso, florvazo, skribiloj, skulptaĵoj kaj ornamaĵoj. En ili kombiniĝas arteco kaj praktikeco.
La Yixing-aj ceramikaĵoj atribuas sian famecon antaŭ ĉio al sia aparta kaolino. Farado de la Yixing-aj ceramikaĵoj estas heredata de generacio al generacio, per instruado al metilernantoj, kaj la metia lernado daŭras 3-6 jarojn. Antaŭe oni disĉipliĝis al sia instruisto en aparta ceremonio kaj tiam oni devis genue saluti sian instruiston kaj por sia disĉipliĝo oni devis havi garantianton, dum la metilernado la instruisto senpage donis al la metilernantoj manĝaĵon, tamen ne salajris ilin. La metiartaj stilo, kutimo, nivelo, kreiveco de la instruistoj kaj eĉ iliaj ideologiaj trajtoj kaj moraloj multe influas siajn lernantojn.
La teakvo infuzita en tia kruĉo estas belkolora kaj gustoplaĉa. La kruĉo estas tauga por teni akvon kaj varmegan kaj malvarmegan. Se oni frotas ĝin ĉiutage, do ĝi fariĝas pli kaj pli brila. Oni ŝatas fari kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn sur ĝi. Dank' al zorgema gravurado fare de artistoj la kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj aspektas tridimensie. La kruĉo plivaloriĝas pro la kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj, kaj de tio la konservantoj multe profitas.
Florvazo estas alia speco de la Yixing-aj ceramikaĵoj. Ĝenerale la Yixing-aj florvazoj ne estas glazuritaj. Sur la diversformaj vazoj ofte vidiĝas pentraĵoj, kiuj kune kun la envazaj floroj kaj arbidoj formas idealan envazan pejzaĝon.
La poto el Yixing-a purpura kaolino estas bona por vaporumi kokon, anason, fiŝon, viandon kaj aliajn. La pladoj preparitaj en tia poto estas aparte bongustaj kaj nutroriĉaj.
La skulptajhoj el Yixing-a purpura kaolino ofte portas legendan kaj historian enhavon, tial ili estas tre valoraj arte. Estas du specoj de tiaj skulptaĵoj, t.e. reliefoj sur kruĉoj kaj aliaj objektoj, kiuj havas valoron kaj praktikan kaj dekoracian kaj la dua speco estas sole dekoraĵoj, kiaj figuroj de homoj kaj bestoj.Nun la Yixing-aj ceramikaĵoj vendiĝas ankaŭ en Japanio, Korea Respubliko, Singapuro, Kanado, Britio, Usono kaj aliaj landoj.