• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-01 14:34:08    
Shen Chongwen:  Hundido

cri

"Hundido, ci ne volas ellitiĝi? Ci deziras vangofrapojn?"

"Ve! La plando ankoraǔ doloras. Aj jo!" Hundido grimacis, longigante la vangojn, ke larmoj preskaǔ elperlis. Tamen li bone konis la manojn de la patro, kapablajn ne nur doni al li vangofrapojn kaj tordi lian orelon. Li volis ankoraǔ iel afekti kaj emfazi la plandan doloron, sed fine li elŝovis la rufan kapon susure, tra kontraǔmoskita vualo farita el kanaba gazo – li ellitiĝis.

"Rapide, rapide! Ne testudu!"

"O—o!"

Sidante sur tabureto, lia patro tordis, ne lian orelon, sed fadenon, por fari orelon al pajla pantoflo. Nenion distingiganta malhelo regis en la kabano malalta kaj ne havanta fenestron. La laboro de lia patro povis daǔri dank' al strieto da natura lumo, enŝteliĝanta tra fendeto de unu el la muroj.

"Antaǔ la mateniĝo Dogo de la familio Shi kaj Anasa Plumo jam iris al la monto."

"Sed mia piedo... ve... ve ve!"

"Oni povas ne labori pro la piedo?"

Hundido forfrotis okulan ekskrementon mandorse, iom movis, viglige al si, la talion kaj ŝultrojn, prenis paron da pajlaj pantofloj kaj eksidis dekstre de la patro.

"Mi iru falĉi herbojn!"

"Nur diablo deziras ciajn herbojn!... Kion ci timas? Sur la malantaǔan monton! Vigligu la piedojn, se la bonzo venos. Grimpu sur arbon, se ci ne sukcesos forkuri. Tiam la bonzo ne vidos cin, li do reiros dormaĉi en la templo. Kaj, nu, malrapide de sur la arbo. Ĉu ne bona ideo?"

"Facile paroli!"

"Haku mallaǔte!"

"Kion fari, se li ŝtele alrampos kaj sukcese kaptos min?"

"Stulta bastardo! Li certe kriegos, 'Jam kaptita! Kaptita! Pugne mortigu la ŝtelantan idaĉon de Miao 1)!' Nur bruojn, por fortimigi knabojn. Ci kredas, ke li vere mortigos cin? Stulta!"

Hieraǔa okazaĵo reaperis en la cerbo de Hundido, kaj li ektremis. Kion la ektremo signifas, sole li sciis. Lia patro eĉ ne rimarkis lian ekspasmon.

... To, to, to – hakoj sur arba trunko; to, to, to – eĥoj de ie. Anasa Plumo gaje kantas:

Sur la monton, el la val',

incensdoni en la hal';

por la idoj oni faras,

al knabin' mi kore paras.

Subite maljuna bonzo aperas antaǔ ruĝa muro. Li supren puŝas la longajn manikojn de griza robo, senĉese kriante, "Kaptu! Kaptu hundidaĉojn!" kaj alhastas. Perceptinte, kion la bonzo celas, ili rezignas nefinhakitan trunkon kaj forkuras, salte, hope, fluge kaj stumble, ĝis ili ne aǔdas la kriojn de la bonzo. Ili liberiĝas de la danĝero, tamen granda dorno trafas la plandon de Hundido. Li eksidas kaj Anasa Plumo helpas al li eltiri la dornegon; sango multe elfluas... Fine ili revenis hejmen.

Multe pli terura estis ne la planda doloro, sed la indigna kriado de la bonzo, kiu havis tian vizaĝon, ke eĉ ĉi-momente Hundido ankoraǔ klare vidis ĝin en la menso. Kaj ties razita kapo ankoraǔ moviĝadis en lia animo, kvazaǔ ĝi povus tiom malgrandigi lin, ke li kuru sur kameno, kiel argila statueto. Fine li konfesis al la patro, kial li ne volas surmontiĝi:

"Eble li, se mi estus kaptita, ne mortigus min, sed min ligus kaj pendigus sur la antaǔtempla arkaĵo. Certe, certe li faros ĉi tion. Tiam, tiam ĉiuj, ĉiaj inoj, sur la monton, en la templon, por fari oferon, ja tiuj rigardos min, aliaj rigardos min, ĉiuj rigardos min, kaj diros malpurajn vortojn kontraǔ mi. 'Rabisteto, jen ci havas!', kaj kraĉos, multe kraĉos, kaj kolere, moke kaj malestime hurlos, 'Nur knabo, jam faris ŝtelon; kiam li grandiĝos, oni senkapigos lin!' Kaj... ankoraǔ pli terurajn vortojn. Hontige, hontige, brrr!"

"Tiam cia patro petos helpon de sinjoro Zhao."

Hundido ne havis plu pretekston kontraǔ la ĵusaj vortoj de la patro. Ho, se li estus urba knabo kaj vizitus lernejon, li elpensus novan motivon! Li langvore leviĝis kaj senlacige sin disetendis. Paŝinte al kameno, li deigis falĉileton pendigitan sur koloneto kaj ĝin ŝovis ĉe la gluteon. Li pretervole turnis la okulojn al la kameno por konstati, ĉu tie argila statueto promenas.

"Paĉjo, aĉetu ankoraǔ pecon da toǔfuo 2), kiam vi iros en la urbon!" Kaj li eliĝis.

Lia patro estis kiom malpli lerta en la mastrumado, tiom pli drinkema. Ĉiutage li prenis tason da maiza vino, pro tio la vivo fariĝis pli kaj pli malfacila kaj li ofte devigis la 10-jaran filon, ke li grimpu sur la monton kaj riske ŝtelu ion aǔ haku arbon malantaǔ la templo. Li restis certa, ke li havos ŝancon peti helpon de sinjoro Zhao, se li portos du grandajn faskojn da sekaj pinbranĉoj al ties hejmo, ĉar tiu jam promesis, ke ĉion okazontan antaǔ kaj malantaǔ la templo sur la monto Nanhua li povas bone kaj kontentige trakti kaj la bonzo certe obeos lin, alie li diskonigos la aferon, ke la bonzo stufadis porkohufojn 3).

Aliflanke la patro de Hundido eĉ pli certis pri tio, ke Hundido estas sagaca kaj vigla, tial la bonzo neniel sukcesos kapti lin, kaj tio estos duoble gajniga – la filo havos monerojn, dum la patro, vinon anstataǔ perdi du faskojn da pinaj branĉoj.

1) Miao: La nacieco Miao.

2) Toǔfuo: Ĉina kazeeca manĝaĵo ekstraktita el akve muelitaj sojfaboj.

3) Laǔ budhisma ordono ĉinaj bikŝuoj kaj bikŝuinoj devas esti vegetaraj.