• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-01 14:36:23    
Belaj mitoj kaj legendoj de la antikva Ĉinio

cri

Kiel en aliaj antikvaj civilizitaj landoj, frue en la tempo de la primitiva klana komunumo de Ĉinio naskiĝis multaj mitoj kaj legendoj plenaj de prisma fantazio kaj romantikeco.

Sed bedaŭrinde, la trezoro de la plej antikva tradicia folkloro ne estis komplete konservita, kio kontraste okazis en la antikvaj Grekio kaj Hindio. Nun oni povas trovi nur fragmentojn el antikvaj verkoj. La ĉefaj el tiaj verkoj estas "Libro de Montoj kaj Maroj" formita en la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj (770-221 a.K.), "Huai Nan Zi" verkita de Liu An (179-122 a. K.) de Han-dinastio, "Ĉuci", "Zhuangzi" k.a.

Libro de Montoj kaj Maroj" temas ĉefe pri geografiaj scioj en folkloro, inkluzive de tiuj pri montoj, riveroj, nacioj, produktaĵoj, kuraciloj, kulto, ŝamanismo k.a., kiuj enhavas multajn prahistoriajn mitojn kaj legendojn. La 21 ĉapitroj de "Huai Nan Zi" estas konservitaj nun. Ĝi estas verko kun multaj scioj pri naturaj sciencoj.

Chuci", kun poemoj de Qiu Yuan (340-278 a. K.), la plej frua ĉina poeto, kiel la ĉefa enhavo, priskribas morojn kaj produktaĵojn en lokaj literatura formo, dialektoj kaj prononco de Chu-regno (la nuna Hubei-provinco). "Guangzi" estas verko de filozofo Guangzi (369-286 a. K.) kaj aliaj en la Periodo de Militantaj Regnoj kaj verkita en ofrmo de fabelo kun riĉa imago.

Multaj notoj en tiuj verkoj montris, ke la antikvaj ĉinaj mitoj kaj legendoj havas sorĉan belecon.

En "Huai Nan Zi" estas mito pri ĉielriparado de N¨¹wa. La legendo pri diluvo temas pri la origino de la homoj. Kiam la mondo estis en kaoso, furiozis diluvo, incendio kaj rabobestoj. Poste, N¨¹wa kietigis la diluvon, estingis la incendion, fandis kvinkolorajn ŝtonojn por ŝtopi la ĉielajn truojn, dehakis la kvar piedojn de giganta testudo kaj per ili subtenis la ĉielon en kvar ekstremoj. Post tio, ŝi faris homojn el argilo, kaj tiamaniere aperis la homoj kaj la universo. Antikvaj libroj priskribis, ke N¨¹wa estis diino kun homa kapo kaj serpenta korpo. En la mitologia mondo N¨¹wa estas rigardata kiel diino ĉiokulturanta kaj homama.

La priskriboj de la suno, luno, vetero, astroj, animaloj kaj vegetaloj en la mitoj kondukas la homojn en alian mirindan medion. Ekzemple, la mito pri la suno priskribas, ke en la loĝejo Tanggu de la sunoj kreskas la giganta arbo Fusang, sur kiu loĝas la dek sunoj. Ĉiutage ilia patrino Xihe veturigas unu el ili al diversaj lokoj, kaj tiele la suno leviĝas kaj subiras.

Sur vasta dezerto estis la monto Chenduzaitian, kie vivis Kuafu. La lasta havis po unu flavan serpenton sur la oreloj kaj tenis po unu serpenton en la manoj. Li estis nepo de la dio de la tero Houtu kaj filo de Xin. Kuafu trotaksis sian forton kaj intencis kuratingi la sunon. Li kuregis ĝis Yugu, kie subiras la suno, kaj suferis teruran foifon. Li kuris al la Flava Rivero kaj rapide eltrinkis la riveron. Li intencis trinki el la lago Daze en la nordo. Sed antaŭ ol li atingis la lokon, li mortis de soifo.

La mitoj prezentas multajn heroojn, kiaj Huangdi, Yandi, Gun, Yu, Yi k.a. Tiuj herooj estis enkorpiĝo de saĝo kaj forto en la okuloj de la popolo. Ili estis ĉiopovaj. Yandi kaj Huangdi estis fratoj sampatrinaj kaj regis po duonon de la mondo. Yandi estis dio de la suno kaj instruis al la homoj terkulturon kaj serĉadis herbdrogojn por kuraci homojn. Tial li estis nomata ankaŭ dio de terkulturo kaj dio de medikamento. En antikva libro estas notita, ke li mortis pro toksiĝo en gustumado de herbdrogoj. Huangdi estis tre impona en la mito. La ĉapitro "Norda Dezerto" de "Libro de Montoj kaj Maroj" priskribas la animskuan klana estro Qiyou: "Qiyou levis batalon kontraŭ Huangdi, kaj tiu lasta ordonis Yinglong rebati Qiyou en Jizhou. Yinglong venigis grandan kvanton da akvo, dum Qiyou venigis la diojn de vento kaj pluvo, kaj tiuj ĉi levis ŝtormon. Huangdi sendis diinon Ba kaj la ŝtormo estis ĉesigita kaj Qiyou mortigita." Eble en la prahistorio ekzistis Yandi kaj Huangdi, kiuj estis eminentaj tribestroj en la klana socio. Poste, ili estis prenitaj kiel la prapatroj de la ĉina nacio, tial la ĉinoj nomas sin posteuloj de Yandi kaj Huangdi.

En la mitoj Gun kaj Yu estis herooj subigintaj diluvon. La ĉapitro "Hai Nei Jing" de "Libro de Montoj kaj Maroj" priskribas, ke por bari la diluvon Gun ŝtelis de la Dio Xirang (argila bulo povanta mem kreski senĉese) kaj pro tio li estis mortigita. Yu, la filo de Gun daŭrigis la aferon de sia patro. Li faris sin urso kaj traboris la monton por forkonkuki la diluvon. En la batalo kontraŭ la diluvo li trifoje preterpasis sian hejmon sen eniri. Kvar tagojn post lia edziĝo al filino de Tuŝan, naskiĝis lia filo Qi. Sed li ne havis tempon por karesi sian bebon. La vivecaj detalaĵoj faris la imponajn mitojn fidindaj.

Same kiel la mitoj pri Gun kaj Yu, vaste cirkulas ankaŭ la legendo "Faligo de Naŭ Sunoj far Yi per Pafarko". La legendo diras, ke iun tagon la dek sunoj loĝantaj sur la arbo Fusang samtempe kuris al la Ĉiela Palaco. Ilia faro alportis al la homa mondo katastrofan trosekecon. Kaj la dio sendis Yi paffaligi la sunojn. Yi paffaligis 9 sunojn kaj savis la homaron el la katastrofo. Rakontante pri Yi, ni devas mencii ankaŭ lian edzinon Chang'e. Malkontenta pri la vivo en la homa mondo, ŝi volis reveni al la Ĉiela Palaco. Ŝi ŝtelis kaj englutis la senmortigan pilolon de Yi kaj flugis en la Lunan Palacon.

Inter multaj herooj estis tre ĉarma knabino, la plej juna filino de la suna dio Yandi. Iun tagon ŝi distris sin ĉe la Orienta Maro kaj dronis en ĝi. Post morto ŝi fariĝis birdeto Jingwei. Ŝi ofte portadis en la buŝo branĉetojn kaj ŝtonetojn de la Okcidenta Monto kaj ĵetis ilin en la maron por plenigi ĝin. La firma volo kaj persistemo de la malgranda kaj ĉarma spirito ĉiam emocias la posteulojn.

La antikvaj mitoj kaj legandoj de Ĉinio estas ĝermo de la romantika literaturo de Ĉinio. Multaj postaj verkistoj, influataj de la romantikeco de la mitoj kaj legendoj, ofte ĉerpis el ili materialojn por sia verko. Estas profunda la influo de la antikvaj mitoj kaj legendoj sur la posta literaturo.