• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-01 14:41:55    
Hela luno super Tianshan-monto

cri

Vintre de 1992 dekoj da majstroj de antikva chin-o el la ĉina ĉeftero, Taiwan, Usono kaj Europo kolektiĝis en Chengdu kaj ludis muzikilon sur la montpinto Jinding de Emei-monto. Tiam majstro Wang jam aĝis 82 jarojn. Muĝis frosta vento, flirtis neĝo. Tiunokte la hela luno leviĝis kaj nuboj ondiĝadis kiel maro. Multaj el la majstroj hezitis pro la malbona vetero. Sed Wang Yu ordonis al siaj disĉiploj pretigi tablon sur la klifo, sidiĝis interkrucante la krurojn kaj ekludis la melodion adaptitan al la poemo de Li Bai "Hela luno sur Tianshan-monto". Ĉe la kadenca parto de la melodio, ondegis la nubomaro kaj subite ekneĝis. Tio estis hurao de spektantoj de la naturo. La majstro absorbite aŭskultis la ehhon de tre malproksima loko. Kiel ŝtono, li senmove sidis tri horojn antaŭ chin-o por interparoli kun la monto. Ordinaruloj tute ne povas elteni la malvarmon, sed la majstro sentis varmon en si mem kaj la fingroj ĉiam vigladis sur la kordoj. Neĝo faladis sur lin kaj la humida spirado glaciigis liajn brovojn. Subite la ĉeestantoj vidis nimbon, kiu similas al agitita akvo de puto, ke la lumaj ringoj senĉese leviĝis supren. Antaŭ la fino de la ludo la majstro ekkriegis kaj la neĝo disfalis de sur lia korpo. La disĉiploj tuj ŝirmis lin per dika surtuto kaj venigis lin en ripozejon por varmigi lin per fajro. Tiunokte oni honoris lin per bankedo.

Respkto al antikva sikario

Majstro Wang plej respektas antikvajn sikariojn. Li tre ŝatas la melodion "Guanglingsan", alinome "Murdo de Nie Zheng al regnestro de Han". Nie Zheng estis tre fama sikario de Han-regno en la Periodo de Militantaj Regnoj. Tiam kortegano Yan Sui kaj ĉefministro Xia Lei de Han-regno estis en malpaco kaj Yan Sui petis Nie Zheng mortigi Xia Lei. Post plenumo de murdo Nie Zheng sin mortigis. Antaŭ sinmortigo li misformis sian vizaĝon, por ke aliaj ne rekonu lin kaj ne endanĝerigu lian fratinon Nie Yin. Sed lia fratino sentime elpaŝis kaj sepultis lin. La verko "Guanglingsan" ĝuste rakontas pri tiu historio. Ji Kang, literatoro, pensulo kaj muzikisto de Wei-regno en la Periodo de la Tri Regnoj, estis misakuzita kaj kondamnita al morto. Antaŭ la ekzekuto li ludis la melodion en granda ekscitiĝo. Li tre volis imiti la grandan sikarion Nie Zheng. Wang Yu tre ŝatas "Guanglingsan" ĝuste pro tio, ke la melodio priskribas sikarion, dum Ji Kang, granda konanto de la verko "Guanglingsan", estis legenda heroo.

Fakte majstro Wang estas kuraĝa kiel la antikva sikario, ke li mortigas malsanon de la moderna civilizacio per la amo al chin-kulturo dum la tuta vivo.

Ne ludi plu chin-on en nokto

Majstro Wang Yu opinias, ke repertuaro estas animo de forpasintaj komponistoj. Nur bona konanto povos turni putraĵojn en mirindaĵojn. Li opinias, ke chin-o estas animita kaj bele sonas nur en la de ĝi konata medio. Li diris, ke lia strateto jam komplete ŝanĝiĝis, ke liaj chin-oj jam ne konas la medion, tial li ne ludas plu la muzikilojn en nokto.