• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-01 14:45:59    
La Turisma Afero de Ĉinio ( 3 )

cri

Popolaj Moroj

La 56 naciecoj de Ĉinio kolor-riĉas je vivmanieroj, kulutroj kaj festoj.

Xuedun-Festo (alinome Jogurta Tago aǔ Tago de Tibeta Teatro) estas la plej granda kaj interesa festo de tibeta nacieco. En la 30-a de junio laǔ la tibeta kalendaro, la ĉefaj tibetaj teatraj sekoloj kolektiĝas kaj prezentas por kvin tagoj en Norbu-Linka de Lasao, ĉefurbo de la Tibeta Aǔtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio.

En la sepa monato laǔ la ĉina luna kalendaro estas Nadamu-Festivalo, la plej granda festo de la mongoloj. En la festivalo, mongoloj kantas, dancas, okazigas konkursojn de lukto, ĉeval-kuro kaj ark-pafado kaj alijan aktivadojn, kiaj kulto de Aobao ( amaso da ŝtonoj, tero aǔ greso farita de mongoloj por signo de ŝoseo aǔ terlimo, sed antikve gongoloj rigardis ĝin kiel loĝejon de feoj ) kaj negoco de materialoj.

Bai-oj loĝantaj en Dali de la provinco Yunnan celebras la "Triamonatan Foiron" en la 3-a monato laǔ la ĉina luna kalendaro. Tiam oni kolektiĝas kaj festas la tagon ĉe la monto Diancang okcidente de la urbo Dali.

Legendo diras, ke antaǔ longe, Avalokitesvaro venkis la diablon, kiu tretadis Bai-ojn, kaj por danki Avalokitesvaron la Bai-oj ĉiujare solenas la tagon, kiu poste fariĝis festo por materialo-interŝanĝo kaj kulturaj kaj sportaj aktivadoj de Bai-oj.

La Akvoverŝa Festo de la dai-a nacieco okazas post la 5-a de aprilo. Por Dai-oj akvo estas signo de feliĉo kaj favoro. En la unua tago de la festo, oni benas unu alian, akvumante per branĉetoj, kaj la sekvanta tago estas tago de akvoverŝado, kiam Dai-oj per ĉerpiloj, vazoj kaj siteloj verŝas akvon unu sur alian. En la festo oni okazigas ankaǔ drako-boatan konkurson kaj dancas pav-dancon.

Lugu-lago, altebenaĵa lago, situanta ĉe la limo inter la provincoj Yunnan kaj Sichuan, fariĝis turisma fokuso dank'al la nove konstruita vojo. Preskaǔ 30 mil mosuo-oj, antikva nacio de Ĉinio, loĝas ĉirkaǔ la lago. La mosuo-j hodiaǔ ankoraǔ konservas la karakterizaĵojn de la matriarka socio kaj moron ne havi geedziĝan rilaton laǔ leĝo, tial ilia loko estas nomata la lastas virina lando sur la tero. La graciaj mosuo-aj virinoj, leĝeraj kanuoj kaj belaj fiŝistaj kantoj estas tre allogaj.

Animaloj kaj vegetaloj

Ĉinio estas unu el la landoj kun plej mulltaj specoj de sovaĝaj bestoj, kaj sole la vertebruloj havas 6 266 specojn, el kiuj surteraj vertebruloj havas 2 404 specojn kaj fiŝoj 3 862, konsistigante ĉirkaǔ 10% de la vertebruloj de la mondo. Granda pando, orhara simio, sudĉinia tigro, bruna fazano, ruĝverta gruo, ibiso, blanknaĝila delfeno, ĉina aligatoro kaj aliaj pli ol cent specoj da raraj animaloj de Ĉinio ĝuas renomon en la mondo. La granda pando kun haroj nigraj kaj blankaj povas prezi 135 kilogramojn. Ili vivas per junaj bambuoj kaj bambuŝosoj. Nun restas nur iom pli ol 1 000 grandaj pandoj. Pro sia rareco la pando estas prenita kiel símbolo por protekti sovaĝajn bestojn. Ruĝ-verta gruo longa je 1,2 metro havas neĝblankan plumaron surkorpe kaj fajr-ruĝan haǔtopecon sur la verto. Ĝi estas rigardata kiel símbolo de longviveco en sudorienta Azio. Blanknaĝila delfeno estas unu el la du specoj de balenoj vivantaj en la sensala akvo. En la jaro 1980, oni unuafoje kaptis tian virdelfenon en Yangzi-rivero, kio vekis grandan intereson de fakuloj.

Ĉinio estas ankaǔ unu el la landoj kun abundo da vegetaloj, el kiuj sole la altklasaj vegetaloj havas 32 mil specojn. Preskaǔ ĉiuj ĉefaj vegetaloj de la malvarma, mezvarma kaj tropika zonoj de la norda hemisfero estas troveblaj en Ĉinio. Troviĝas en ĝi entute 7 000 specoj de lignecaj vegetaloj, inkluzive de 2 800 specoj de arboj. Metasekvojo, ĉina cipreso, abio, moner-pino, Taiwan-abio, Fujian-cipreso, kolombo-arbo, ĝoj-arbo k.a. estas specoj propraj al Ĉinio. Metasekvojo estas altega arbo, tre rara en la mondo. Moner-pino kreskas en montaroj en la beseno de Yangzi-rivero. Ĝiaj folioj sur la mallongaj branĉoj similas al moneroj, verdiĝas en printempo kaj somero kaj flaviĝas en aǔtuno. Ĝi estas unu el la kvin gravaj ornamaj arboj en la mondo. En Ĉinio kreskas pli ol 2 000 specoj da manĝeblaj vegetaloj kaj pli ol 3 000 specoj da farmaciaj vegetaloj. Ginsengo de la montaro Changbai, safrano de Tibeto, licio de Ningxia kaj pseǔdoginsengo de Yunnan kaj Guizhou estas tre valoraj farmaciaj vegetaloj. Ĉinio havas tre multe da specoj de florplantoj. Peoni-floro kun multaj petaloj kaj brila koloro estas nomata Reĝo de Floroj kaj honorata kiel unu el la naciaj floroj de Ĉinio.