• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-08 15:34:58    
Ni, virusoj, ne ĉiuj estas malbonaj

cri
Nia nomo estas viruso, pro kio oni tuj konsterniĝas pensante pri ni. Sed tio ne estas nia kulpo. Estas vi homoj, kiuj donis al ni tiun teruran nomon.
Kompreneble ni ne devas kulpigi la homaron, kiu tiel nin nomas ne senkaŭze. En la fino de la 19-a jarcento la nederlanda mikrobiologo M.W Beijerinck pistis malsanajn tabak-foliojn kaj elpremis el ili la sukon, kiun li filtris per ne glazurita porcelana filtrilo. Kvankam li trovis neniun bakterion en la suko eĉ per la tiama plej bona mikroskopo,tamen la suko denove kaŭzis malsanon al tabako. Li opiniis, ke certe efikas en tio ia patogena ĝermo pli malgranda ol bakterio. Li do nomis tian ĝermon viruso. Jen la homaro unuafoje ekkonis nin. Poste oni eksciis, ke multaj malsanoj, kiaj gripo, morbilo kaj hepatito, estas kaŭzitaj de ni. Tial nia nomo "viruso" sonas terure.
 La homoj fariĝas pli kaj pli kapablaj. Sciencistoj fine vidis nian aspekton. La plej malgranda el ni estas en grandeco de milionoj de bakterio, kun diametro de milionono de centimetro,  dum la plej granda havas diametron de 25 milinonojn de centimetro. Nia strukturo estas multe pli simpla ol tiu de bakterio. Ni, senĉelaj konsistas nur el unu nukle-acida molekulo kaj proteina eksteraĵo.
Same kiel ĉiuj estaĵoj en la mondo, iuj el ni estas malutilaj kaj la aliaj utilaj.
 En la komenco de la 20-a jarcento sciencistoj rimarkis, ke iuj el ni povas eniri en la korpon de bakterioj por multiĝi kaj mortigi ilin. Oni nomis ilin bakteriofago. Oni scias, ke bovina vakcino povas imunigi homon kontraŭ variolo. Tia vakcino ja estas transformita variola viruso kun malpli da veneno. Post sia transformiĝo ĝi, anstataŭ malutili al la homaro, helpas ilin ekstermi tiun teruran kontaĝan malsanon. Nun virusoj de multaj malsanoj estas uzataj por fari vakcinojn kaj per tio servas al la homaro. Krome inter ni estas intestaj saprofitaj virusoj, kiuj eniĝas en la inteston de homo nelonge post lia naskiĝo kaj tie restas dum lia tuta vivo. Iuj el ili estas utilaj al la homo, ĉar ili povas akceli produktadon de interferono (angle: interferon) en la homa korpo por sufoki la virusojn kaŭzantajn intestan malsanon, gripon kaj aliajn. Sciencistoj jam sukcese preparis vakcinon el vivantaj intestaj virusoj, kiu povas preventi multajn kontaĝajn malsanojn kaj eĉ kanceron.
Faktoj pruvis, ke ni povas servi al la homaro, sed nun ne multe, kaj iuj el ni ankoraŭ nun malutilas al la homaro. La kaŭzo estas, ke la homaro esploras nin ankoraŭ ne sufiĉe. Ni kredas, ke la homaro certe pli profunde konos nian misteron, por ke ni plimulte kontribuu al ili.