• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-11 11:25:17    
Proverboj en la ĉina lingvo

cri

Iam mi prezentis idiomaĵojn en la ĉina lingvo. Nun mi pritraktas analogan temon, nome, pri proverboj. Simile al idiomaĵoj, ankaŭ proverboj estas neignoreblaj elementoj de nia nacia lingvo. Unue, ili mirinde multas. Laŭ iu vortaristo, ilia nombro eĉ atingas kelkdek milojn. Due, ili havas longan historion. Antaŭ 2 mil jaroj, proverboj jam aperis en la ĉina lingvo. Trie, ili ne nur estas enhave tre diversaj, sed ankaŭ esprime ege riĉaj. Ili estas vaste uzataj en parolo de la ĉinaj popolanoj. Kvare, ili estas fluaj kaj belsonaj pro la rimoj, kaj facile cirkulas inter la popolanoj.

En la ĉina lingvo proverboj ludas similan rolon kiel idiomaĵoj, tamen inter ili estas diferenco. La ĉefa diferenco estas: idiomaĵoj aperis ofte sub la plumo de kleruloj, ili plejparte devenis de klasikaj verkoj, sekve, ilia stilo estas delikata; dum proverboj devenis de la buŝo de ordinaraj popolanoj, ili aspektas modestaj, krudaj kaj eĉ vulgaraj, sed al ili ne mankas ia modesta beleco pro ilia lerte formita strukturo kaj sprita vorto-uzo. Oni povas diri, ke ĉinaj proverboj estas resumo de la sperto de la popolanoj pri homa vivo, produktado kaj sociaj fenomenoj, kaj samtempe ili estas kristaliĝo de la popola saĝo kaj humuro.

Estas konate, ke la ĉinaj popolanoj estas diligentaj kaj ŝparemaj, ĉar ili scias, ke nur kun diligenteco kaj ŝparemo ili povas vivi sub mizeraj kondiĉoj. Do, multaj el la proverboj donas instruojn pri diligenteco kaj laboremo.

Estas proverbo: "Nur se vi laboras pene kaj persiste, vi povas turni feran bastonon en pinglon." Laŭdire, tiu proverbo devenis de anekdoto pri poeto Li Bai (701-762): Li naskiĝis en riĉa familio kaj vivis komforte, li ne diligentis en lernado. Foje, li promenadis apud rivereto kaj vidis, ke iu maljunulino frotas feran bastonon. Kun miro li demandis: "Kial vi faras tion?" Ŝi respondis: "Mi volas fari ĝin pinglo." Li emociiĝis: "Persiste laborante, oni eĉ povas turni feran bastonon en pinglon!" Post tio li penege kaj persiste lernis kaj finfine fariĝis granda poeto. Ankoraŭ alia proverbo tekstas: "Kiu maldiligentas dum sia juneco, tiu ĉagreniĝos dum sia maljuneco." Serioze ĝi admonas la junulojn ne malŝpari sian junecon. Alia proverbo, kiu enhavas similan ideon, sed pli fortan inspiron, estis kreita per trafa komparo inter florplantoj kaj homoj. Jen la teksto: "Florplantoj povas plurfoje reburĝoni, sed homoj povas neniam rejuniĝi." Ankaŭ proverboj pri ŝparemo ne malmultas. Jen mi citas unu el ili: "Diligento sen ŝparemo similas al kudrilo sen fadeno".

Por laboruloj tempo estas valora, sekve estas proverbo emfazanta tiun vidpunkton: "Tempo valoras kiel oro, sed tempo ne aĉeteblas per oro." Verŝajne, tiu proverbo estas pli figura kaj impresa ol la diro "tempo signifas monon".

En Ĉinio oni ĉiam emfazas la gravecon de volo aŭ ambicio por fariĝi kapabla kaj kompetenta. "Kiu havas firman volon, finfine sukcesos" kaj "Oni povas malhavi riĉaĵon, sed ne devas malhavi ambicion" estas tipaj proverboj tiaspecaj.

Estas proverbo, kiu instruas honestecon. Ĝi tekstas: "Homo ne povas kaŝi sian eraron, same kiel papero ne povas enteni fajron." Tiu proverbo rimarkigas, ke oni ne kaŝu la fakton, ĉar vero finfine malkovriĝos.

En la ĉina lingvo troveblas multaj proverboj pri agrikulturo kaj meteologio kreitaj de kamparanoj laŭ ilia sperto en terkulturo kaj observado de vetero. Ili kreiĝis ne surbaze de sciencaj scioj, ne ĉiuj teorie ĝustaj, sed, laŭ fakuloj, parto el ili ja konformas al la natura leĝo. Jen kelkaj ekzemploj: "Sen frosto vintre kaj sen varmego somere, ne estos riĉa grenrikolto aŭtune"; "Printempa pluvo valoras kiel oleo"; "Kiam la hirundoj flugas malalte kaj la formikoj transloĝiĝas al nova formikejo, tio prognozas pluvon."

En la malnova socio de Ĉinio, la vivkondiĉoj de riĉuloj kaj tiuj de malriĉuloj estis ege diferencaj, sekve aperis proverboj, kiuj tre figure spegulas tiun kontraston. Ekz., "Festeno de riĉulo kostas duonjaran grenkonsumadon de malriĉulo"; "Por la kvar sezonoj riĉulo havas vestojn, dum malriĉulo veston por la kvar sezonoj." En la dua ekzemplo oni trovas, ke la frazo estas tiel lerte aranĝita, ke ĝi donas tre profundan impreson al la aŭskultantoj.

Por montri ke ĉinaj proverboj estas tre diversspecaj, mi donas ekzemplon pri sanprotektado. Jen teksto: "Post manĝo marŝu cent paŝojn kaj vi vivos 99 jarojn." Sendube, tiu proverbo taŭgas por ĉiuj.

En la homa socio troviĝas ĉiaspecaj homoj kaj aferoj. Por speguli ilin per koncizaj frazoj en proverboj estas malfacile, tamen la ĉinaj popolanoj povas fari tion per sia saĝo. Ĉi-sube estas tipaj ekzemploj:

1. "Unuflanka deziro". Por tiu proverbo oni havas tre interesan rakonton: En iu familio estis ĉarma fraŭlino, al kiu volis svatiĝi du junuloj, unu el orienta najbara familio kaj la alia el okcidenta. La junulo el la orienta estis riĉa, sed malbela, dum tiu el la okcidenta -- bela, sed mizera. La gepatroj de la fraŭlino hezitis fari decidon. Demandite, kiun ŝi preferas, la filino respondis: "Ambaŭ mi volas havi, tage mi manĝos en la orienta familio kaj nokte dormos en la okcidenta." Memkompreneble, tia unuflanka deziro estas ridinde absurda kaj absolute nerealigebla, tamen en la reala vivo, eĉ en la politika kampo, ĝi ja estas trovebla. Ekz., la japanaj militaristoj lanĉis agreson kontraŭ multaj aziaj landoj dum la Dua Mondmilito, tio estas historia fakto skribita per la sango de miliono da homoj, inkluzive tiun de japanaj soldatoj. Sed iuj japanaj dekstremaj politikistoj eĉ tiun fakton volas nei per absurdaj pretekstoj. Ĉu tio ne estas unuflanka deziro en la vera senco de la proverbo?

2. "Kiam unu bonzo vivas sola, li mem ĉerpas trinkakvon per vektoportado de du siteloj; kiam du bonzoj loĝas kune, ili duope ĉerpas trinkakvon per vektoportado; sed kiam tri bonzoj loĝas kune, ili ne plu havas akvon por trinki." Tiu proverbo humure mokas homojn, kiuj emas elturniĝi el laboro por komuna avantaĝo.

El la supre cititaj ekzemploj oni rimarkas, ke la ĉinaj proverboj ofte enhavas profundan filozofian signifon per metaforo de ordinaraj objektoj kaj aferoj.

Cetere, sin trovas proverboj kreitaj tute laŭ malnova koncepto pri homa vivo, etika moralo k.s., ekz., estas proverboj, kiuj esence kontestis la egalrajtecon de virinoj kaj pledis por la submetiĝo de virinoj al viroj. Tiaj proverboj jam fariĝis lingva rubo kaj ne plu cirkulas.

Per tiu ĉi artikolo mi klopodas doni al la legantoj simplan konturon de la ĉinaj proverboj, por ke ili havu ĝeneralan impreson pri tiu lingva elemento de la ĉina lingvo. Ĝuste kiel la ĉina proverbo diras: "Kia la semo, tia la rikolto", mi esperas, ke mia klopodo ne estos tute senrikolta.