• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-12 15:05:41    
Fremdaj influoj en la ĉina lingvo (1)

cri

Laŭ la aserto de fakuloj, la ĉina lingvo estas unu el la plej longhistoriaj kaj stabilaj lingvoj en la mondo. Ĝia historio longas je pli ol 3 mil jaroj, kaj ĝiaj fundamenta leksikono kaj gramatika strukturo nur iom ŝanĝiĝis ĝis nun. Dum sia longdaŭra evoluado, ĝi estis multe influita de aliaj kulturoj.

La influado okazis en du etapojn, t.e., antaŭ la Opia Milito (1840-1842)1, kaj post tiu milito, alivorte, la antikva Ĉinio kaj la moderna Ĉinio.

En la unua etapo, la fremdaj influoj povas esti dividitaj en du kategoriojn.

La influoj de la unua kategorio estas ĉefe el la "Okcidenta Regiono", kiu en la antikva Ĉinio situis en la okcidenta parto de Ĉinio kaj proksime de la nunaj mezaziaj kaj okcidentaziaj landoj. Jam en la frua Okcidenta Han-dinastio (206 a.K. -- 24 p.K.), imperiestro Wudi (140 a.K. -- 87 a.K. sur la trono) dufoje sendis senditon al la Okcidenta Regiono por interrilatiĝi kaj amikiĝi kun tieaj regnoj. Sekve de tio, komenciĝis la ekonomia kaj kultura interfluoj inter Ĉinio kaj Okcidenta Regiono, kaj ekde tiam malfermiĝis la renoma Silka Vojo, kiu pli kaj pli oftigis la interfluojn. Ĉinaj produktaĵoj, ĉefe silkaĵoj, papero, porcelanaĵoj kaj belaj metiartaĵoj, estis enkondukitaj en tiun regionon, dum diversspecaj bestoj, plantoj, mineralaj objektoj kaj muzikiloj el tiu regiono en Ĉinion. Tiuj estaĵoj kaj objektoj estis tute nekonataj en la antikva Ĉinio kaj iliaj nomoj ne troviĝis en la ĉina lingvo. Do, estis necese krei novajn vortojn por ili. Jen kelkaj interesaj ekzemploj:

En Ĉinio ĉie troviĝas gravuritaj leonoj el ŝtono aŭ bronzo. En la antaŭurbo de Pekino eĉ troviĝas ŝtonponto kun 485 gravuritaj leonoj en diversaj pozoj. La fremdlandaj vizitantoj al Ĉinio, rigardante tiun fenomenon, supozeble konjektus, ke leono estas besto jam de pratempo ekzistanta en Ĉinio kaj favorata de la popolo kiel simbolo de potenco kaj majesteco. Fakte, ĝi estis enkondukita el iu okcidenta regno kiel valora donaco por la imperiestro de Han-dinastio. Kaj la ĉina vorto ŝi por leono estis kreita laŭ la antikva persa vorto "s r".

La bongusta vinbero estis neniam gustumita de pratempaj ĉinoj. Nur kiam la imperiestra sendito Zhang Qian kunportis la semojn de vinbero hejmlanden el la regno Dayuan (parto de la nuna Uzbekstano), vinberujoj estis grandskale plantitaj en la okcidenta kaj norda partoj de Ĉinio. En la ĉina lingvo vinbero estas nomata putao, ankaŭ tiu vorto estis pruntita el la antikva Persio, kie oni nomis vinberon "b¨¡daga" aŭ "b¨¡tak".

En la ĉina lingvo troviĝas vortoj kun hu kiel kapvorto, kiu antikve signifis "fremdlanda". Per tiu vorto oni nomis kelkajn plantojn kaj muzikilojn el la okcidentaj regnoj, ekz., hujiao por pipro, hugua por kukumo, hutao por juglando, huqin por dukorda muzikilo ludata per arĉo, ktp.

La influoj de la dua kategorio devenas de budaismo.

En Han-dinastio budaismo enkondukiĝis en Ĉinion kaj dum Tang-dinastio (618-907) la budaismaj sutroj estis grandkvante tradukitaj en la ĉinan lingvon el sanskrito. Do, budaismaj esprimoj kaj sanskritaj vortoj abunde aperis en la ĉina lingvo. Ekz., la ĉina vorto fotuo por budao estis ĉinigita el la sanskrita "buddha", poste ĝi estis simpligita kiel fo (verŝajne, en la klasika ĉina lingvo, la sono de fo estis analoga al "bu"). Ankaŭ la ĉinaj vortoj seng (monahho) kaj yanwang (dio de infero) devenis de sanskrito. Krom tiuj vortoj, kiuj estas evidente rilatantaj al budaismo, troviĝas ankaŭ vortoj, kiuj jam penetris en la ĉiutagan ĉinan lingvon, kaj oni ne plu pensas pri ilia budaisma deveno. Ekz., en la klasika ĉina lingvo oni simple havis la vorton tianxia ( sub la ĉielo) por esprimi la ideon de "mondo", nur post la enkondukiĝo de la budaismaj sutroj, oni aplikis la pli taŭgan vorton ŝijie el budaisma verko por tiu senco. Kaj la ofte uzata vorto ĉana, kiu signifas momenton, estis ankaŭ budaismodevena kaj kreita laŭ la prononco de la sanskrita vorto "ksana". La budaisma influo en la ĉina lingvo estas tre profunda, eĉ kelkaj ĉinaj idiomaĵoj estis ĉerpitaj el la budaismaj sutroj.