• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-13 15:36:34    
Wang Luyan: Lampo

CRI
Mi indigne kuŝis en la sino de mia patrino. Forte min brakumante, la patrino singulte ploris kaj ploris. Ŝiaj larmoj pluvis sur mian kolon, dum mi ankoraǔ indigne kuŝis, jen disetendante la fingrojn, jen kunigante ilin en pugnon.
"Ĉu ne estus pli bone, panjo, se vi ne naskus min! Sed kial? Kial vi naskis min?" mi pafis la demandojn rekte al ŝia vizaĝo, jam plena de larmoj, kun kolero kaj ekscitiĝo.
La patrino diris nenion responde al miaj demandoj. Paliĝis ŝia vizaĝo.
Mi indigne etendis la dekstran manon kaj freneze ŝiris la veston sur mia brusto por fendi la torakon kaj eligi la koron.
"Por via patrino, mia fileto!" Fine ŝi aǔdigis la vortojn, ankoraǔ singultante, sed nur tiujn vortojn, jam ne plu; kaj premis al mi la dekstran manon, per kiu mi provis disŝiri la veston.
"U—u..." Mi ekploris.
Vento, malĝoje murmurante, skuadis branĉojn de arboj ekster la ĉambro, kion mi vidis senvolece tra la fenestro. Dume pluvo falis en mian koron, guto post guto. Ankoraǔ pli palis la vizaĝo de mia patrino. Mi amare ĉirkaǔprenis la kolon de la patrino per la du manoj. Ŝia kolo estis tiel maldika kiel seka branĉo, malforte pendanta kiel unu el la mincaj pecoj skuataj de la vento ekster la ĉambro kaj malfacile subtenanta la maljunan kapon.
"Lasu, ke mi mortaĉu, panjo..." Plorante mi diris kaj ankoraǔ pli forte kroĉis min al ŝia kolo.
"Ne, ne, filo, mia fileto... fileto mia..." Ŝiaj larmoj gutis senĉese sur mian vizaĝon.
Malforta lumo de lampo avare sin verŝis sur ŝiajn harojn, kiuj taǔziĝis kvazaǔ senordaj silkaj fibroj kaj estis tiel blankaj kiel prujno.
Regis silento. Restis nenia sono, kvazaǔ sole mia patrino kaj mi troviĝus en la mondo, jam neniu alia. Ho jes, ploretoj de la vento kaj pluvo, ne plu ia ajn bruo. Obskuro kloŝis la humidan kaj haladzan spacon meze de la kvar muroj faritaj el ramita tero.
"Lasu, lasu, panjo! Mi redonu al vi la koron. La koron al vi! Vi ne devus doni al mi la koron, min naskante. La koro al nenio utilas en ĉi tiu mondo." Tiel parolante, mi energie ŝiris kaj ŝiris la bruston per ambaǔ manoj, kun furiozeco kaj malĝojo.
"Ho, knabo!" La patrino plore lamentis. Ŝi plenforte subpremis al mi la du manojn, dume mi rabie baraktis.
La vento tristige susurigis la arbojn ekster la ĉambro, dum la pluvo sin gutigis al mi en la koron. La pala lampolumo feble karesis la grizan hararon de mia patrino. Torentis ŝiaj larmoj. Mi histerie ploregis, ĉirkaǔprenante ŝian malgrasan kolon.
Jen guto de larmo, guto sola, el ŝia okulo, frapis mian pupilon kaj kuniĝis kun mia larmo. Iom post iom, la gutoj formis riveron.
Mi vadis supren en la rivero pene, tamen tre energie, kaj fine atingis la patrinan palpebron. Mi plonĝis en ŝian koron.
Tie mi vidis, ke la koro de mia patrino velkiĝis. "Panjo, pro via filo, via koro sekiĝis. Sed la koro, kiun vi donis al via infano, ricevas en la mondo nur aliulajn anatemojn, anstataǔ esti benata. Ve, ĉi tio ne grandigas gajon de via filo, sed profundigas lian afliktiĝon. Nun mi ĝin elprenu kaj redonu al vi!" Mi plore genuiĝis ĉe la koro de la patrino, malbutonis la veston, fendis la bruston per unga skrapado, enigis la manon, kaptis la koron, freŝe sangantan, kaj metis ĝin sur ŝian koron. La du koroj kunfandiĝinte fariĝis unu kaj sango ekbolis.
Mi haste kovris la fendon de mia brusto per haǔta peco, prenita el la dekstra gluteo, rebutonis la veston, rapide forlasis la koron de la patrino, kuris el sub ŝia palpebro kaj, laǔ la sama vojo, revenis sur ŝiajn genuojn. Nenion la patrino rimarkis. Ŝi ankoraǔ singulte ploris kaj larmis.
"Panjo, mi jam retrovis la memfidon. Vere. Mi volas fariĝi homo," mi diris al ŝi, viŝante la larmojn.
Ridetis la patrino. Rideto dolĉa, ŝajne iom rejuniganta jam ne nur ŝian koron, sed ankaǔ la aspekton. Ja, ja, ŝia koro pleniĝis de senlima plezuro. Senfina espero brilis en ŝiaj okuloj.
Sole la lampo, kroĉita al unu el la muroj, sciis, kion mi faris en la koro de mia kara patrino. Eble por ne trafi la rideton, ĝi englutis sian solecan lumon...
(Noto: Komentante ĉi tiun verkon de Wang Luyan, Lusin montris, "Li volas ami la homaron, tamen li ne povas atingi tion; li do intencas rifuĝi el la realo, sed ankaǔ ĉi tio ne eblas. Povante nenion efektivigi, li provas redoni la koron al la patrino kaj tiel fariĝi homo kaj trompe gajni la rideton de la patrino... Certe senkora 'homo' ne havas amon en la socio." Jen trafa kritiko. Sendube la aǔtoro negis per ĉi tiu noveleto la kriman realon, kiu, tiel malvarma, ne toleras la homan koron. Fronte al la mizera vivo, "mi" triste trovis sin febla kaj senpova kaj pasive traktis la vivon sur la negativa flanko.