• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-13 18:04:07    
Transformiĝo de malnova ĉina vilaĝo

cri
Ekstermonda persika ĝardeno", kie la kampoj estas ebenaj kaj fekundaj, domoj bonordaj, lagoj klaraj, vojoj interkruciĝantaj, prosperas verdaj bambuoj kaj morusarboj, viglas dombestoj kaj feliĉas loĝantoj, .estis nur fantazio de granda ĉina literaturisto Tao Yuanming, kiu vivis en 376-427. Sed tia bela ĝardeno nun vidiĝas en Bazu-vilaĝo de Jiayu-gubernio, Hubei-provinco. La vilaĝanoj atribuas la ŝanĝiĝon de sia loko al vilaĝestro Zhou Baosheng.
Pli bela ol la "persika ĝardeno"
La vojoj al Bazu-vilaĝo estas larĝaj kaj ebenaj, ambaŭflanke de ili prosperas arboj, kiuj ŝirmas multajn domojn. Survoje ne vidiĝas rubo nek dombestoj kaj dombirdoj, ofte vidataj sur aliaj vilaĝaj vojoj. La etaĝdometoj tegitaj per blankaj kaheloj kaj tegmentitaj per ruĝaj tegoloj bonorde staras ĉe la vojoj.
Kamparano Zhou Jianhu, kies hejmo troviĝas tuj ĉe la vojo, diris al mi, ke li kaj lia edzino laboras en fabriko sub la kompanio (grupo) Tianye. La geedza paro enspezas ĉiujare 50 mil juanojn. Ili loĝas en duetaĝa domo kun plankareo de 300 kvadrataj metroj. Iliaj du infanoj havas ĉiu sian propran ĉambron. En la domo estas legoĉambro, salono, gimnastejo, banejo kaj kelke da neokupataj ĉambroj. Ambaŭflanke de la ŝtuparo ekster la domo aromas diversaj plantoj. Ĉie estas pure kaj bonorde. Kokinoj klukas en kaĝo, porkoj dormas en stalo. Tute ne estas malbona odoro. En la domo instaliĝas klozeto.
Mia neatendita vizito neniom surprizis lin, ĉar la simila vizito estas ofta. La edzino de Zhou diris: "Tage, kiam ni eldomiĝas, ni neniam ŝlosas la domon, ĉar ĉe ni neniam estis ŝtelo. 30 alilandaj delegitaroj vizitis nin. Iu brito ne sciis, kial ĉe ni ĉio estas pura kaj bonorda, kaj loĝis ĉe ni du tagojn. Kiam li rimarkis, ke ni metis rubon antaŭ la pordon matene je la 6-a aŭ 7-a horo kaj post la 7-a horo oni kolektis la rubon kaj forportis ĝin, li komprenis ĉion. Li diris kun starigita dika fingro: 'Bone, bonege!'"
Eldomighinte, mi renkontis Zhou Baosheng. Tiu 48-jara viro alta je 180 cm. estas silentema. Mi demandis: "Mi vidis, ke ĉe vi la loĝkondiĉoj estas bonaj. La domoj kaj arboj, herboj, vojoj kaj kampoj estas harmonie aranĝitaj. Ĉu specialisto projektis ĉion ĉi tion por vi?"
Zhou respondis: "Dankon pro via laŭdo. Tion projektis mi kaj konstruis mi kune kun miaj kamaradoj."
"Kiamaniere vi civilizas la vilaĝanojn?"
"Nun la ekonomio disvolviĝis kaj la spirita civilizacio nepre devas esti altigita. Por tio ni faras edukon kaj ankaŭ monpunon al tiuj, kiuj ripetis siajn barbarajn kondutojn."
"Ĉu la monpunitoj ne koleras kontraŭ vi?"
"Vi demandu ilin mem!"
Poste mi renkontis vilaĝanon kaj demandis lin pri tio.
Ni estas ege dankemaj al nia vilaĝestro Zhou. Ĉiutage antaŭ tagiĝo li eldomiĝas kaj revenas hejmen noktomeze. Por nia feliĉa vivo li laboras senlace. Kial ni koleras kontraŭ li?"
Mi ankaŭ volis scii, kiel la najbaroj rigardas la sukceson de Bazu.
Luo Chuanyong, guberniestro de Jiayu, kiu akompanis nin en la vizito, konigis nin, ke ankaŭ la najbaraj vilaĝoj admiras la sukceson de Bazu, ĉar Bazu ne petis monan subvencion de la gubernio, nek ĝuis favoran politikon kaj plie ĝiaj naturaj kondiĉoj estas malpli bonaj ol tiuj de la najbaroj. Oni prave diris, ke la sukceso de Bazu estis atingita de Zhou kaj liaj samvilaĝanoj per siaj propraj manoj.
Li posteniĝis kiel vilaĝestro

Antaŭ 1978 la vilaĝanoj de Bazu laboris de matene ĝis vespere, sed ne liberigis sin el malriĉo. Tiam la jara pokapa enspezo estis malpli ol 50 juanoj kaj ili iam devis manĝi grenon, liveritan de aliaj lokoj, kaj loĝis senescepte en adoba domo.
Tiam Zhou, pli-ol-20-jara ordinara kamparano, ege malkontentis pri siaj vivkondichoj. Li proponis al sia patro, tiama vilaĝestro, ŝanĝi la metodon de egalisma distribuo, sed la patro rifuzis. La patro diris: "Vi ne scias, kiel malfacile mi laboras. Se vi estus vilaĝestro, vi farus malpli bone ol mi." Zhou Baosheng ekscitighis. Li kontraŭdiris: "Mi ne samopinias kun vi. Se la samvilaĝanoj min konfidas, mi certe faros ĉiujn sataj en la unua jaro kaj la vilaĝo havos akumulan kapitalon de 100 mil juanoj en la dua jaro."
En la sekvanta jaro Zhou vilaĝestriĝis. Li feliĉe eklaboris en la favora jaro. Tiam en la ĉina kamparo praktikiĝis la laŭkontrakta respondeca laborsistemo kaj Zhou estis forte entuziasmigita. Malgraŭ kritiko de la patro kaj publika opinio, li distribuis la kampojn al ĉiuj familioj kaj solene promesis: "Paginte la ŝtatan grenan imposton, vi povos restigi ĉion por vi mem."
La homoj, multe suferintaj de la egalisma distribuo, eklaboris kun ekstreme granda entuziasmo. En la unua jaro la grena produktokvanto de la vilaĝo superis tiun en la pasinta jaro je 75 tunoj kaj solviĝis la problemo pri vestoj kaj manĝaĵoj. Sub lia gvido kamparanoj plantis abiojn sur 93 hektaroj da tero kaj tearbojn sur 16 hektaroj. Nun la lignokvanto sur tiuj montoj atingis 40 mil kubmetrojn. La montoj fariĝis neelĉerpebla verda banko por la vilaĝo.
Por bonhaviĝo
En 1980 Zhou kaj liaj samvilaĝanoj ekfunkciigis butikon, vendejon de manĝaĵoj kaj fabrikon de glaciaĵoj, luinte 3 ĉambrojn en la distrikto. En la unua jaro ili enspezis 7 mil juanojn kaj unuafoje profitis de tio.
Poste la vilaĝo decidis funkciigi bakujon de brikoj kaj tegoloj. Zhou laboris 120 tagojn sur la konstruejo. En tiuj tagoj lia korpopezo reduktiĝis je 5 kilogramoj, sed per sia ŝvitado li kaj liaj kamaradoj rikoltis abundon da fruktoj en la jaro de la ekkonstruo.
Distribuo kaj akumulo
En 1985 la vilaĝanoj de Bazu ekvivis bonan vivon. Ili ĉiuj transloĝiĝis en etaĝdomojn kaj ekuzis telefonon. Tiam iuj deziris distribui ĉion, kion la vilaĝo havas, dum aliaj kontentiĝis pri la bonhaviĝo kaj ne volis strebadi plue. Zhou opiniis, ke la riĉaĵo estis kreita de ĉiuj vilaĝanoj, nur racia traktado de la distribuo kaj akumulo utilas al la fundamenaj interesoj de la vilaĝanoj. Li do decidis iagrade teni la vivnivelon de la vilaĝanoj de Bazu iom pli alta ol tiu de la najbaraj vilaĝoj, sed asigni grandan parton de la akumulita kapitalo al ekspansiigo de produktado. Zhou elspezis 2 milionojn da juanoj por konstruo de cisternoj, pump-stacioj kaj kanaloj por altefika agrikulturo kaj ekologia agrikulturo, tiel ke 15 hektaroj da sterilaj kampoj fariĝis stabile altproduktaj.
Zhou sciis, ke solaj riĉfontoj ne garantios feliĉon de la vilaĝanoj por longa tempo. Por rapida kaj longdaŭra ekonomia disvolviĝo oni devas serĉi novan elirejon.
De tradicia industrio al tiu de nova altteknologio

Kiamaniere oni povos sukcesigi la transformiĝon de tradicia industrio al tiu de nova altteknologio? Post pripensado Zhou decidis starigi novajn altteknologiajn entreprenojn.
Fama ĉina magnetologo prof. Liu Yesheng vizitis la vilaĝon Bazu. Li bone komprenis la deziron de la vilaĝanoj pri nova altteknologio kaj fakuloj kaj opiniis, ke la socia etoso de Bazu estas bona kaj la tiea medio por investado estas ideala. Tial 3 tagojn post sia vizito li alkondukis fakulan grupon por fari esploradon al Bazu. Post 4 monatoj ili konstruis la Alojan Fabrikon Yangzi kaj gajnis profiton de 0.5 miliono da juanoj en la sama jaro. Fakulo, kiu iam laboris en Shenzhen, diris, ke la laborefiko de Bazu superis tiun de Shenzhen kaj Zhou estas promesplena entreprenisto."
En 1996 Zhou informiĝis, ke la ŝtato konstruos multe da pontoj stajaj kaj pendantaj, li do decidis fabriki kablojn. Akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj Ge Xiurun sukcesis en esploro de eterne streĉebla kablo. Li volis serĉi kompanon por industriigi tiun teknikon, sed ne sukcesis. Foje en kunveno por ekspertizo de la scienc-teknikaj fruktoj de la kompanio (grupo) Tianye, li renkontis Zhou kaj ege ĝojis pro lia aprobo. Tianye faris teston lau la materialoj, liveritaj de Ge, kaj faris specimenon en mallonga tempo. Ge ege ĝojis kaj tuj subskribis kontrakton kun la kompanio pri la kunlaboro.
Nun la ŝtala kablo fabrikita de Tianye jam estas uzita por la pontoj en Baishazhou kaj Junshan super Yangzi-rivero. Oni diris, ke nun en Ĉinio nur du komapnioj kapablas kaj rajtas produkti tiun varon. Ili estas Tianye kaj granda kompanio de Ŝanhajo.
Por varbi altteknologiajn fakulojn
Por ke pli da talentuloj laboru en sia kompanio, Zhou sincere traktas ilin kaj donas al ili multajn avantaĝojn. La pensiono, konstruita de la vilaĝo por la fakuloj, estas bela kaj komforta, kiel tri-stela hotelo. Tie por ĉiu fakulo estas disponebla aŭtomobilo kaj sufiĉe da mono por scienc-teknika esplorado. Nun en Tianye laboras pli ol 100 sciencaj kaj teknikaj fakuloj devenintaj de diversaj lokoj de Ĉinio, el kiuj pli ol 20 estas profesoroj. Tianye kaj la Scienca Fonduso de Ĉinaj Post-doktoroj kune fondis la Ĉinan Postdoktoran Altteknologian Ĝardenon Tianye kaj havas plurflankajn kunlaborojn kun Qinghua-universitato kaj aliaj scienc-esploraj organizoj.