• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-13 18:10:48    
Granda bonfarema riĉulino de Azio

cri
Antaŭ nelonge usona magazino Forbes publikigis nomojn de miliarduloj de la mondo. S-ino Nina Wang, prezidanto de la Hongkong-a Kompanio (grupo) Hwa Mao, per 2.4 miliardoj da usonaj dolaroj okupas la unuan lokon inter la aziaj riĉulinoj. Ŝi, membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, nature fariĝis persono tre atentata de la gazetaro en la ĉi-foja sesio de la konferenco. 63-jara, ŝi estas vestita mode. Ŝia eksterordinara haranĝo faris ŝin facile rekonebla.
Kiel direktoro de la kompanio (grupo) Hwa Mao, ŝi montris al la publiko, ke ŝi estas eminenta entreprenisto. Gvidate de ŝi, Hwa Mao multe kreskis. Ekde 1994 ŝi plurfoje aĉetis aliajn entreprenojn. Ŝi elspezis 4 miliardojn da Hongkongaj dolaroj por aĉeti plurajn magazenojn en la komerca kvartalo de Hongkong. Krom tio ŝi investis multe en Ŝanhajo kaj Pekino kaj nun ŝi direktis sian rigardon al okcidenta Ĉinio. Kune kun aliaj riĉuloj de Hongkong ŝi vizitis la okcidentan parton de Ĉinio.
Nina Wang kumulas honoran prezidantecon de la Ĉina Ĝenerala Federacio de Filantropio. Ŝi opinias, ke por ŝi filantropio estas nerifuzebla morala devo. Laŭ ŝia opinio la de ŝi gajnita mono devas esti uzata por la popolo en filantropia afero. Ŝi ne nur donacis monon al filantropio, sed ankaŭ establis plurajn fondusojn por kolekti monon de la tuta mondo cele helpi la bezonantojn. Ŝi ofte iniciative serĉis la homojn bezonantajn helpon. Foje ŝi informiĝis de revuo, ke en iu kuraca establo nur 40% de ĝiaj ambulancoj estas ekipitaj per senspasmigatoro kaj post nelonge ŝia fonduso donacis 250 mil usonajn dolarojn al tiu establo por aĉeti 47 senspasmigatorojn.    Koncerne filantropion sur la ĉeftero de Ĉinio, ŝi diris: "La ĉina registaro ne havas multe da mono, tial ĝi ne povas prizorgi ĉiujn flankojn. Por solvi la problemon de malriĉuloj la registaro, socio kaj popolo devas kune labori, tial la eminentaj personoj ĉinaj kaj alilandaj kaj entreprenistoj devas fondi filantropian establon por helpi malsamajn rondojn de malriĉuloj, ekz. malriĉaj infanoj, kiuj ne povas daŭre viziti lernejon, malriĉaj patrinoj sen edzo kaj kripluloj de heroa batalo, tamen Ĉinio havas nur 1029 fondusojn kaj tre malmulte da filantropiaj establoj, dum Usono havas 50 mil tiajn fondusojn kun centoj da miliardoj da usonaj dolaroj. Mi opinias, ke kun pliiĝo de la riĉuloj kaj leviĝo de la socia civilizacio en Ĉinio, pli kaj pli da homoj volas rekompenci la socion per sia riĉaĵo kaj helpi malriĉulojn, tial fondi pli da filantropiaj fondusoj estas efika vojo por solvi la problemon de malriĉuloj."