• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-14 17:32:17    
Patriota entreprenisto Fok Ying Tung

cri
En junio de 2002, nelonge antaŭ la kvina datreveno de la repreno de la suvereneco de Hongkong fare de Ĉinio, s-ro Fok Ying Tung, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, prezidanto de la Ĉina Ĝenerala Ĉambro de Komerco en Hongkong kaj membro de la Komisiono por Projektado de Fundamenta Leĝo de la Speciala Administra Distrikto de Hongkong, diris dum intervjuo de Hongkong-aj ĵurnalistoj, ke li sentis senliman fieron estante ĉino en la pasintaj 5 jaroj post la reveno de Hongkong al la patrolando. "Siatempe ni serioze poluradis kaj diskutadis vorton post vorto la projekton de la fundamenta leĝo, sed neniu el ni komisionanoj estis certa, ĉu realiĝos la plano sur papero. Nun mi ĝoje vidis la realiĝon de la projekto de sistemo 'unu lando kun du sistemoj' kaj regado de Hongkong-anoj super Hongkong. Pli kaj pli multaj Hongkong-anoj akceptas la Fudamentan Leĝon kaj 'unu lando kun du sistemoj', kaj la mondo rekonis la sukceson de la magistrato de la speciala administra distrikto estrata de Tung Chee Hwa en praktikado de la politiko de 'unu lando kun du sistemoj'."
S-ro Fok Ying Tung fondis sian konstruan kompanion Lixin en 1954. Persistante en sia opinio "unue vendi kaj poste konstrui" en konkurenco, li fariĝis mondfama magnato de bieno en Hongkong. Li entreprenis magazenon, konstruadon, ŝipveturadon, bienon, hotelon, restoracion, petrolon k.a. Li posedas pli ol 60 kompaniojn inkluzive de Yourong, Lixin kaj Xinde.
Menciante la progreson de Hongkong, s-ro Fok diris: "Hongkong-anoj estas adaptigehmaj al ŝanĝiĝo, tial Hongkong povis evolui de malgranda fiŝista vilago al kontenera haveno, plej granda en la mondo. Post la Dua Mondmilito depresio regis en Hongkong kaj la vivo estis tre malfacila. Sed la Hongkong-anoj apogis sin sur senlaca penado, kian oni malofte vidis en la mondo." Ĝuste per tia penemo s-ro Fok akiris grandan prosperon.
Malfacila kreo de la kariero
S-ro Fok Ying Tung naskiĝis la 10-an de majo, 1923, en ŝipista familio vivtenata de transportado per luita bargho de la patro. Lia patro forpasis pro malsano en lia aĝo de 7 jaroj kaj la vivo fariĝis tre malfacila. Do la patrino daŭrigis la transportadon por vivteni la familion. La patrino estis persistema kaj laborema. Estante analfabeto, ŝi esperis, ke la infanoj estos klerigitaj. Fok Ying Tung estis lernema kaj elstara inter la kunlernantoj. Dum sia lernado li helpis la patrinon en ŝia laboro. Li rememoris: "La streĉa vivo multe lacigis min, ke mi suferadis de kapturno kaj neurastenio. Sed tio estis por mi ankaŭ bona hardo, ke poste mi povis facile min konformigi al malfacila vivo kaj intensa laboro."
Kiam eksplodis la Pacifika Milito, Fok Ying Tung devigite ĉesigis la lernadon kaj en la aĝo de 18 jaroj li laboris kiel kuiristo sur ŝipo kaj kulio. En 1942 lia patrino malfermis detalvendejon kontraŭ sia tuta mono, kun Fok Ying Tung kiel mastro. Li multe penadis por la vendejo kaj opiniis, ke tio estis bona trejnado por lia negoco. Pli kaj pli prosperis la vendejo kaj li estis bone trejnita je la volo kaj fleksebleco en komercado. Kiam li estis 25-jara, li kaj aliaj kune establis kompanion. Li aĉetis motoritan velŝipon por kolekti marherbojn por fabriki medikamenton. Kvankam li ne profitis el tio, tamen li estis hardita. Li diris: "Rememorante la tagojn de kolektado de marherboj, mi ekhavos la kuraĝon venki ajn malfacilojn."
Kiam eksplodis la Korea Milito, plialtiĝis la pozicio de Hongkong en la internacia marnavigacio. Fok Ying Tung, maturiĝinta post multfojaj malsukcesoj, kaptis la ŝancon kaj kolektis kapitalon kaj komplete sin donis al la marnavigacio. Dank' al tio li baldaŭ fariĝis magnato de marnavigacio de Hongkong.
Nova tereno por bienoentreprenado
En la unuaj 50-aj jaroj rapide kreskis la loĝantaro de Hongkong kaj samtempe prospere disvolviĝis industrio kaj komerco, kio bezonis multe da tero kaj domoj. S-ro Fok Ying Tung analizis la situacion kaj kredis, ke multe disvolviĝos la bienoentreprenado, kaj establis la bienan kompanion Lixin (limigitan) por entrepreni bienon.
Antaŭe en Hongkong oni devis unue elspezi multe da mono por aĉeti teron kaj konstrui domojn, kaj poste vendi la domojn po etaĝo aŭ luigi la apartamentojn. Sed multaj homoj ne havis tiel grandan sumon por aĉeti apartamenton, kaj vendado de liaj domoj daŭris longe. Li ŝanĝis sian manieron kaj industriigis la bienoentreprenadon. Li konstruis samtempe loĝdomojn, oficejajn domojn kaj magazenajn domojn kaj vendis ilin po etaĝo kaj apartamento. Krome li proponis antaŭpagon kaj popartan pagon por aĉeti domon. Li elhakis novan vojon en bienoentreprenado kaj post kelke da jaroj liaj domoj leviĝis ĉie sur Hongkong-insulo kaj en Kowloon. Li faris broŝurojn por propagandi siajn novajn metodojn de aĉeto de liaj domoj. Tio bone efikis kaj rapidigis la vendadon de liaj domoj kaj cirkuladon de la kapitalo. Li ne estis arkitekto, nek spertulo de bienoentreprenado, sed fariĝis magnato de bieno de Hongkong. Plejparto de liaj pli ol 60 kompanioj nun entreprenas bienon kaj liaj renovigitaj metodoj puŝis la bienoentreprenadon de Hongkong al nova kulmino.
Korinklino de patrioto
En la 70-aj jaroj Fok Ying Tung jam metis firman bazon por sia kariero kaj turnis sian atenton al la ĉeftero. Li estas patriota kaj kredas, ke la inteligentaj kaj penemaj ĉinoj estas kapablaj envicigi sian patrolandon inter fortaj landoj. Li aspiras potenciĝon de la patrolando kaj multe elspezis por progresigi la sporton de Ĉinio. En 1979 li fondis fonduson kun lia nomo el miliardo da juanoj (8.3 juanoj egalas 1 usonan dolaron) por subteni disvolvon de la landinterno, kaj granda parto de la mono estis uzata por subteni sporton. En 1985 li fondis sportan fonduson kun lia nomo por premii gajnintojn en Olimpikoj.
Fok Ying Tung multe subtenas ne nur sporton, sed ankaŭ la kulturan kaj edukan aferon. Li fondis edukan fonduson kun lia nomo el cent milionoj da Hongkong-aj dolaroj. Li diris: "Ni maljuna generacio heredigos al la juna generacio nian amon al la patrolando. La postaj generacioj devas ami la patrolandon kaj hejmlokon kaj subteni la konstruadon de la patrolando kaj hejmloko."
En 1986 Fok Ying Tung donacis 35 milionojn da Hongkong-aj dolaroj por konstrui en la Universitato Sun Yatsen modernan sportan centron, la unuan en la ĉinaj universitatoj. Kiam Ĉinio aranĝis la 11-an Azian Sportkunvenon en 1990, li donacis cent milionojn da Hongkong-aj dolaroj.    Fok Ying Tung ĉiuflanke subtenas la konstruadon de la patrolando kaj hejmloko. En la lastaj jaroj, per siaj fondusoj li helpis 110 konstruajn projektojn en totala sumo de kelke da miliardoj da Hongkong-aj dolaroj. Sed taksante sian kontribuon al la patrolando, li diris en plena humileco: "Mia forto estas malgranda, nur kiel polvero en la kosmo."