• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-14 17:58:40    
Ĉefa ekzekutiva oficisto de Haier Zhang Ruimin

cri
Haier estas fama marko en Ĉinio kaj ankaŭ ĝiaj ĝenerala direktoro kaj ĉefa ekzekutiva oficisto s-ro Zhang Ruimin estas multe atentata de la publiko.
Zhang naskiĝis la 5-an de januaro, 1949, en la urbo Laizhou, Shandong-provinco. Li fariĝis magistro pri komerca administrado en la Ĉina Scienc-teknologia Universitato. En 1984 li ekfunkciis kiel estro de la Ĝenerala Fabriko de Fridujoj, Qingdao, t.e. la antaŭa nomo de la nuna Haier-kompanio (grupo). En la 17 jaroj sub lia gvido la fabriko, kiu deficitis 1.47 milionojn da juanoj, ŝanĝiĝis en grandan kompanion (grupo) kun 30 mil laboristoj. En 2001 la kompanio (grupo) havis vendovaloron de 60.2 miliardoj da juanoj tra la tuta mondo. Nun en 1.5 tagoj ĝi inventas po unu novspecan varon kaj ĉiutage patentigas 1.8 inventojn. Kiel Zhang gvidis Haier al la mondo?
Modelo de Haier
En 1984 Zhang Ruimin estis 35-jara. Tiujare li ekfunkciis kiel estro de la Ĝenerala Fabriko de Fridujoj. Tiam antaŭ li estis lama produktolinio, vico da malnovaj fabrikdomoj kaj 400 laboristoj, kiuj portempe ne havis laboron. Fakte tiam en Ĉinio estis 100 fabrikoj de fridujoj kun bona reputacio en la lando. En Ĉinio estis multe da samspecaj varoj kaj la merkata konkurenco tre akra.
    Zhang decidis enkonduki avangardan produktan teknikon de ekstere. Li kolektis teknikajn materialojn de pli ol 30 alilandaj fabrikoj, faris detalan komparon kaj decidis enkonduki germanajn teknikon kaj ekipaĵojn. Krom tio li bene komprenis la gravecon de bonkvalitaj laboristoj kaj administrantoj.
Post sia transpreno de la posteno Zhang tuj decidis ŝanĝi la koncepton de la laboristoj. Li opiniis, ke por antaŭenpuŝi la entreprenon unue oni devas ŝanĝi la spiritan fizionomion de la homoj. La fabriko produktis 76 fridujojn, kies kvalito ne atingis la difinitan normon. Zhang organizis la laboristojn de la tuta fabriko por ilin pririgardi kaj post tio li ordonis, ke la rektaj respondeculoj de tiuj fridujoj persone frakasu ilin. Antaŭ tiuj malbonkvalitaj fridujoj larmis Haier-anoj. La martelado skuis ĉiujn laboristojn kaj avertis ilin atenti la kvaliton de la produktaĵoj. Post tio oni faris regulon: "Kiu damaĝos la reputacion de la fridujoj, la fabriko nuligos ties salajron."
Zhang kreis administran sistemon rigoran kaj sciencan, t.e. ĉiutage oni devas plenumi sian taskon, kontroli ĝin kaj levi sian nivelon en la laboro. "Mi provis levi la tutan efikon de la entrepreno, fari ĝin la plej bona entrepreno kaj produkti plej bonkvalitajn varojn," diris Zhang.
Tio estas efika administra modelo, kies efiko fariĝis evidenta post nelonge. En 1985 la de ĝi produktitaj fridujoj vidiĝis en merkato, t.e. la unuageneracia fridujo kun kvar steloj en Azio. Pro sia bona kvalito kaj bona postvenda servo ili estas tre ŝatataj de la klientoj. En 1998 Haier akiris la unuan oran medalon en la historio de ĉinaj fridujoj. Post tio la kompanio (grupo) ricevis honorojn unu post alia kaj dank' al tio Haier fariĝis fama marko en Ĉinio kaj ĝia produkta skalo fariĝis pli kaj pli granda.
Eminentaj laboristoj
Zhang Ruimin opinias, ke por prosperigi la afeoron oni devas disvolvi talenton de ĉiuj laboristoj. Li diris: "Ĉar nia Haier havas grandiozan planon, ni devas havi grandan animon kiel la vasta maro. Ni devas ne nur varbi kapablajn personojn el la tuta lando, sed ankaŭ posedi mempurigan kapablon, por ke en tiu medio ĉiu funkciulo povu levi sian kvaliton." Kun la entreprena spirito "labori por la patrio kaj strebi al la plej bona kvalito" la laboristoj de Haier montris senliman kapablon. Haier havas serion da labor-reguloj, pro kiuj ĉiu funkciulo konas la valoron de si mem kaj aktive, devokonscie faras kreivan laboron. Haier-anoj kredas, ke la plej bona administrado kreas la plej bonkvalitajn laboristojn kaj la plej bonajn varojn.
Foje laboristino Wang Linjie revenis hejmen post dejhoro. Subite shi ekpensis, ke eble ŝi forgesis meti uz-indikon en iun fridujon. Ŝi ege maltrankviliĝis. Tamen estis malfrue kaj ne estis aŭtobusoj sur strato kaj plie ŝia hejmo estis malproksime de la fabriko. Ŝi petis la patrinon akompani ŝin al la fabriko. Ili piediris pli ol 40 minutojn kaj fine atingis la fabrikon. Kiam shi trovis, ke la uz-indiko estas en la fridujo, ŝi revenis hejmen trankvile. Iu el Chaozhou skribis al la kompanio (grupo) Haier por mendi lavmashinon. En la daŭro de malpli ol 7 tagoj nova lavmaŝino transportiĝis de Qingdao al Kantono. Survoje de Kantono al Chaozhou la luita aŭto perturbiĝis, tial vendisto de Haier surdorsigis la maŝinon kaj spite varmegan sunon piediris 2 kilometrojn kaj akurate portis ĝin al la mendanto. La aferoj ja estas bagatelaj, tamen montris, ke la koncepto pri kvalito kaj servo jam enradikiĝis en la koro de ĉiu laboristo de Haier. "Haier ne havas duaklasan varon. Ĝi havas la unuaklasajn varojn ekskluzive. Tio estas spirito de Haier.
Krei mondfaman markon de Ĉinio
Samkiel Bill Gates kaj lia Microsoft, simbolo de la nacia forto, epoko kaj kulturo, ankaŭ la entrepreno gvidata de Zhang Ruimin fariĝis reprezentanto de la komerca kulturo de Ĉinio pro sia ĉiam pli grandiĝanta influo. Por havi lokon en la internacia merkato Zhang akiris atestilon pri bona kvalito de Usono, Germanio kaj aliaj 6 landoj kaj patentigis sian markon en 102 landoj cele protekti sian proprieton de intelekto. En 40 landoj kaj regionoj vidiĝas la signo de Haier en la ĉina lingvo kaj estas 587 specialaj vendejoj de Haier. La kompanio faras bonkvalitajn varojn kaj donas eminentan servon, pro tio la Usona Asocio pri Bonkvalita Servo donis al ĝi grandan honoron.
Mi persone spertis la bonan servon de Haier. Mi aĉetis varon de Haier. Pro malgranda perturbo mi rete informis Haier pri tio, post nur du horoj, Haier telefonis al mia kabineto kaj donis klaran eksplikon. En la sekvanta tago mi ricevis retpoŝte demandon de Haier, ĉu la perturbo malaperis aŭ ne, kaj ĝi montris deziron pri plikontakto.
Por honori la eminentan administradon de Zhang Ruimin, en 2002 UN donis al li la titolon de internacie eminenta entreprenisto kaj al la kompanio (grupo) Haier tiun de la plej bona, internacie ekologi-sekura entrepreno. Haier estas la unika entrepreno de hejmaj elektroaparatoj en Azio, kiu ricevis kvin-stelan brilianton. Julie de 2002 la scienca pintkunveno de la mondo donis al Zhang premion de la monda tekniko.    Zhang vigligis la entreprenon per senforma kapitalo kaj per sia fama marko kaj elstara administrado aneksis 6 entreprenojn, kiuj deficitis 295 milionojn da juanoj. Tiuj 6 entreprenoj gajnis profiton nur post unu jaro, gvidate de Zhang. Nun Haier havas 98 entreprenojn, kiuj havas striktajn rilatojn kun ĝi, kaj 28 entreprenojn rekte sub si. La sukcesaj anekso kaj unuigo de enlandaj entreprenoj ebligis al Zhang suriri la podion de Harvard-universitato. Tie li prelegis pri siaj konceptoj pri la entreprena administrado.