• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-14 18:41:13    
Wei Jiafu----samaĝulo de la Respubliko

cri

La unuan de oktobro ĉijare 55-jariĝis la Ĉina Popola Respubliko. En tiuj 55 jaroj aperis sennombraj bravaj strebantoj por prosperigi la patrolandon. La ĝenerala direktoro de la Ĉina Oceana Ŝiptransporta Korporacio Wei Jiafu, samaĝa kiel la respubliko, travivis la disvolvon de la ĉina oceana transportado kaj atestis la evoluon de Ĉinio de fermiteco kaj postiĝinteco al prospero. Nun ni konatiĝu kun la ĝenerala direktoro Wei Jiafu kaj la de li gvidata Ĉina Oceana Ŝiptransporta Korporacio --- unu el la plej grandaj ŝipadaj korporacioj de la mondo.

Sinjoro Wei Jiafu naskiĝis en ordinara kamparana familio de la provinco Jiangsu, orienta Ĉinio, en la vintro de 1949. En 1961 la ĉina registaro fondis sian unuan internacian oceano-transportan entreprenon --- la Ĉinan Oceanan Ŝiptransportan Korporacion. Tri jarojn poste Wei Jiafu venis al tiu korporacio post fino de lernado en meza teknika lernejo kaj laboras tie ĝis nun. Komence li sin okupis kiel telegrafisto de oceanotransporta ŝipo. Post ok jaroj li fariĝis ŝipestro kaj pasigis kvin jarojn en la posteno. En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento li estis promociita kiel estrarano de la korporacio. En 1998 li transprenis la oficon de la ĝenerala direktoro de la korporacio. Li diris ke li atestis la disvolvon de la korporacio kaj senĉesan potenciĝon de la nova Ĉinio:

"Mi laboras en la Ĉina Oceana Ŝiptransporta Korporacio 37 jarojn, de ordinara ŝipisto al la plej alta direktoro. Mi propraokule vidis ke la disvolvo de la korporacio strikte sekvas la disvolvon de la reformado kaj malfermo de Ĉinio. El tio mi vidis la regadan kapablon de la Komunista Partio de Ĉinio, vidis la esperon de Ĉinio."

Komence la Ĉina Oceana Ŝiptransporta Korporacio havis nur 4 ŝipojn, sed nun ĝi posedas kaj administras pli ol 600 modernajn ŝipojn kaj havas la totalan kapitalon de pli ol 18 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĝiaj ŝipoj kaj konteneroj frekventas inter pli ol 1300 havenoj de pli ol 160 landoj kaj regionoj.

Wei Jiafu fiere diris ke en ĉiu oceano kun naviga linio kaj en ĉiu granda haveno de la mondo la Ĉina Oceana Ŝiptransporta Korporacio estas okulfrapa kaj respektinda marko. Ĉie, kien atingis ĝiaj ŝipoj, certe alte flirtas la ruĝa kvinstela flago. Kompreneble por li la fierindaj estas ankoraŭ multaj aliaj. La profesio de la korporacio jam etendiĝis de la oceana transportado al komerco, industrio, financo kaj aliaj koncernaj kampoj. Fakuloj nomas ĝin "aviadila ŝipo" de la ĉina navigacia rondo kaj la internacia navigacia rondo prenas ĝian agon kiel "ventoflagon".

De 1978 Ĉinio plenumas la politikon de reformado kaj malfermo kaj unuapaŝe starigis la socialisman merkatan ekonomian sistemon. La Ĉina Oceana Ŝiptransporta Korporacio aktive partoprenas en la internacia konkurenco kaj paŝo-post-paŝe starigis la modernan entreprenan sistemon. En la fino de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento la korporacio ekrealigis la strategion de internaciigo. Tion Wei Jiaofu esprimis per la vortoj: Marŝu al la mondo. En lia koro tio signifas ĉiuflankan kunligon de la ideo kaj administra modelo de la korporacio kun la internacia rutino kaj mondaj komercaj reguloj.

" Ni normale administras la korporacion laŭ la internacia maniero kaj akiras klientojn kaj investantojn. Iu usona ĵurnalisto demandis: Kiu vin nomumis? Mi respondis ke same kiel via Usono, estas la akciuloj kiuj elektas la administranton."

Pro la antaŭjuĝo kaj nekompreno pri Ĉinio fare de okcidentaj landoj, dum multaj jaroj la korporacio renkontis multajn malfacilojn en la internaciiga procezo. Nur se eblas, Wei Jiafu kaptis ĉiun ŝancon por rekomendi sian korporacion, esperante ke pli multaj homoj ĉiuflanke kaj objektive konos Ĉinion pere de la korporacio. En 2001 Wei Jiafu invitite faris paroladon en la Harvard-a Universitato de Usono. Li parolis pri la atingoj de la ĉinaj ŝtataj entreprenoj kun la Ĉina Oceana Ŝiptransporta Korporacio kiel la reprezentanto kaj diris al la aŭskultantoj ke ĉinaj ŝtataj entreprenoj povas fari ĉiujn aferojn, kiujn la fremdlandaj entreprenoj pvas fari.

La Ĉina Oceana Ŝiptransporta Korporacio, kiu marŝas al la internacia merkato, ĉie efektivigas la indiĝenan funkciigadon laŭ la tutglobiga ideo.Wei Jiafun diris ke ĝuste tiu kunfandiĝo de la propra administrado kaj la indiĝena kulturo akiris komprenon kaj agnoskon de la internaciaj oficistoj kaj komercistoj.

"Kvankam la Ĉina Oceana Ŝiptransporta Korporacio estas la ŝtata entrepreno, tamen ĝi funkcias laŭ la merkata kaj internacia reguloj. La korporacio volas investi al aliaj landoj kaj volas kunlabori kun la lokaj partneroj por ambaŭflanka gajno. Ni aktive vizitis registaran kaj komercan rondojn de Usono kaj okazigis ĵurnalisman konferencon por klarigi kia estas nia korporacio, kio estas la reformado kaj malfermo de Ĉinio."

En 2000 la haveno Boston de Usono frontis al bankroto pro retiriĝo de pluraj fremdlandaj ŝipadaj kompanioj. Science analizinte la situacion, Wei Jiafu decidis malfermi la navigan linion al Boston. Tio liveris laboron al 9 000 usonanoj kaj rehavigis viglecon al la haveno.

Nun pli kaj pli multaj homoj de la mondo konis la Cinan Oceanan Ŝiptransportan Korporacion kaj la realan Ĉinion. Dum sia vizito al Usono en 2003 ĉina ĉefministro Wen Jiabao subskribis kun Usono la Ĉina-Usonan Martransportan Interkonsenton, kiu havigis al la Ĉina Oceana Ŝiptransporta Korporacio la kvalifikon de tutgloba transportanto laŭ la merkata regulo. Per tio la korporacio faris alian firman paŝon al la celo de la mondnivela translanda korporacio.