• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-14 19:44:50    
Pekinanoj amas sanigan sportadon

cri

Kun la senĉesa altigo de la vivnivelo,ĉinoj pli kaj pli atentas pri sano. Sporta sanigado jam estas grava konsistiga parto en la vivo de multaj pekinanoj.

En la pasinteco ĉinoj ĝenerale opiniis, ke sen malsanoj homoj estas sanaj. Nun la koncepto turniĝas. Oni ne plu estas tia, zorgi sin mem nur post malsaniĝo, sed jam ĉiam pagas parton da enspezo en sportada sanigado en libera tempo. Diversaj sportaj haloj, sanigaj palacoj, parkoj, kvartalaj sanigaj centroj jam estas bonaj lokoj por ekzercado de homoj.

La distrikto Shijingshan situas en la okcidenta parto de Pekino. En la distrikto troviĝas korbopilka centro sub la Ĉefurba Ferŝtala Fabriko. Ĝi estas granda sinteza saniga centro kun korbopilka kampo,terenoj por teniso kaj volano, saniga ĉambro kaj ĉambroj por ludado de ŝakoj kaj pokerkartoj.

Intervjuante, raportisto vidis, ke en ĉiuj stadionoj sportas sanigantoj. Laboranto de la centro sinjoro Fan Shengli konigis:

"Nia centro ekfunkciis en januaro de 2002, tiam ni havis nur 7 kampojn por volano, nun ni jam havas 15, tamen en semajnfino, la 15 kampoj de volano ŝajnas nesufiĉaj.

Sinjoro Zhang ĵus finis sian ludadon de volano. Li diris al raportisto, ke averaĝe li ĉiusemajne du- aŭ trifoje faras ludadon de volano ĉi tie.

"La instalaĵoj ĉi tie estas relative bonaj, kaj la prezo estas akceptebla. Nun oni pli kaj pli bone vivas, kaj tre atentas pri la fizika sano."

Intervjuatoj ĝenerale opiniis, ke fari sanigadon post la streĉita laboro povas ne nur fortigi la korpon en leĝera etoso sed ankaŭ mildigi la spiritan premon. Cetere, ne malmultaj homoj diris al la raportisto, ke kelkfoje la sanigejo estas sociala ejo, ĉar ekzercado kun familianoj kaj amikoj pliigas interfluojn.

En la distrikto Shijinshan estas ankoraŭ aliaj tri- aŭ kvar stadionoj kun relative pligrandaj skaloj. En ĉiu sportejo ni vidis, ke svarmas homoj en diversaj sanigaj agadoj en ili.

Sinjoro Ma Yuanwei estas laboranto de la sporta buroo de la distrikto Shijingshan. Li diris al la raportisto:

"La utiligeco de diversaj stadionoj estas alta. Oni devas fari anticipan mendon. La stadiono de la distrikto Shijingshan estas ejo plej multe frekventataj kaj plej multe uzataj. Ĝenerale, la sportaj instalaĵoj ludas grandan akcelan rolon por loĝantoj nenur de Shijingshan, sed ankaŭ de aliakj lokoj en sporta ekzercado."

Krom sanigado en stadionoj, plejpartoj de kvartaloj de la distrikto Shijinshan establis subĉielajn sportajn instalaĵojn. Oni povas fari sanigadon apud la hejmo. Cetere, sur diversaj kampoj ĉe la enirejo de parkoj palacoj oftas dancado, flugigo de kajtoj kaj aliaj, diversaj sanigoj kaj amuzoj estas furoraj.

Fakte ne nur en la distrikto Shijingshan, sed ankaŭ en aliaj lokoj de Pekino, oni estas entuziasma en sanigado. Sporta ekzercado jam estas nemankigebla enhavo en ĉiutaga vivo de plej multaj urbanoj. Nun en Pekino estas pli ol 210 publikaj stadionoj, kiuj ĉiujare akceptas sanigantojn de pli ol 12 milionoj da homfojoj. Ĝis la jaro 2008, kiam okazos la Olimpikoj, finkonstruiĝos aliaj 20 unuaklasaj modernaj stadionoj por uzado. Post la Olimpikoj, ili estos stadionoj de pekinanoj por sanigado.