• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-15 18:11:15    
Entreprenistino Zhou Xiaoguang

cri
Zhou Xiaoguang estas 40-jara mezstatura virino kun delikata haŭto kaj mallonga hararo. Ŝi tre ŝatas ŝalon, kiu reliefigas ŝian belan virinecon. Ŝi donas grandan atenton al sia beligado, kio havas ian rilaton kun ŝia okupo.
Ŝi estas prezidantino de la direktoraro de la Limigita Kompanio de Ornamaĵoj Xinguang, la plej granda popola kompanio de ornamaĵoj en Ĉinio.
En Ĉinio Yiwu estas la plej granda komercejo de malgrandaj varoj. Zhou fondis sian kompanion tie por fabriki kaj vendi ornamaĵojn. Sub ŝia gvido la kompanio rapide disvolviĝis en grandegan popolan entreprenon kun kapitalo de cent milionoj da juanoj.
Komenco de ŝia kariero
Zhou Xiaoguang havas 6 fratinojn kaj ŝi estas la plej aĝa. Por la vivrimedoj de la familio ŝi komencis laboradi tuj post diplomiĝo de la mezlernejo. Kune kun la patrino ŝi vendis brodpinglojn, produktitajn de ŝia familio, en multaj lokoj de Ĉinio.
Ŝi migris 8 jarojn en multaj lokoj por komercado kaj en 1986 ŝi kaj ŝia edzo Yu Yunxin luis standon en la bazaro de malgrandaj varoj en Yiwu kaj komencis okupi sin pri vendo de ornamaĵoj.
En la daŭro de kelkaj jaroj la bazaro fariĝis komercejo de malgrandaj varoj, la plej granda en Sudorienta Azio. En tiu tempo ankaŭ Zhou kaj ŝia edzo akumulis sumon da mono. Ili do aĉetis alian standon kaj multigis la specojn de siaj varoj.
Poste similaj bazaroj fariĝis pli kaj pli multaj en la tuta lando kaj la komerca konkurenco fariĝis pli kaj pli akra. Kun kresko de sia kapitalo kaj sperto shi ekhavis ideon fondi entreprenon de ornamaĵoj, la plej grandan en Ĉinio, opiniante, ke nur kun la entrepreno ŝi povos resti nevenkita en la konkurenco.
Ĝuste tiam la registaro de Yiwu praktikis politikon kuraĝigi komercistojn investi entreprenojn. La registaro plene subtenis la planon de Zhou kaj ŝia edzo.
Julie de 1995 Zhou Xiaoguang kaj ŝia edzo kolektis 6 milionojn da juanoj kaj per tio fondis la Limigitan Kompanion de Ornamaĵoj Xinguang.
Dank' al sukcesa entreprenado la kompanio iom post iom fariĝis la plej granda entrepreno de ornamaĵoj en Ĉinio. Ĝiaj produktaĵoj nun vendiĝas en 50 landoj kaj regionoj. Influate de Xinguang, Yiwu fariĝis bazo de ornamaĵoj de Ĉinio kaj tie aperis tuta strato vendanta ornamaĵojn kaj la farado de ornamaĵoj fariĝis ĉefa industrio en la urbo.
Disvolviĝo
Zhou bone scias, ke la teknika renovigo kaj ekipaĵa transformado estas gravegaj por levi la kvaliton de la varoj. En 1998 la kompanio Xinguang ekhavis aŭtomatan galvanizan laborlinion kaj instalaĵon por trakti eluzitan akvon, kio ne nur plibonigis la produktan medion, sed ankaŭ malpliigis la laborintensecon, pliigis la produktivecon kaj levis la kvaliton de la galvanizo.
Krom tio la kompanio enkondukis avangardan produktan linion el la Korea Respubliko. Dank' al penado de la teknikistoj en junio de 2001 komputila projektado ekludis gravan rolon en la produktado.
La kompanio elspezas grandan monsumon ĉiujare por trejnado de la laboristoj. De post 1996 ŝi enkondukis 180 teknikistojn kaj 20 altnivelajn administrantojn kaj engaĝis plurajn fakulojn kontraŭ alta salajro. En Xinguang la salajro estas pli alta ol tiu en la similaj kompanioj.
La 8-an de aŭgusto, 1996, la ornamaĵo-serio fabrikita de Xinguang estis honorita per ora internacia premio en la 3-a Internacia Foiro de Facile Vendataj Varoj, 1996, okazigita en la Korea Respubliko.
En marto de 2000 la kompanio ekpraktikis norman administradon kaj dank' al tio la administra nivelo de la tuta kompanio leviĝis.
Celo
En la tempo, kiam Zhou ricevis la premion, ŝi diris en si mem: "Post nelonge mi produktos ornamaĵojn kun mondfama marko."
Ekde 1999 ŝia kompanio jam fabrikis plurspecajn ornamaĵojn kun fama marko, kiaj Xinguang, EVE kaj Xibao. De tiam la kompanio suriris la vojon de entreprenado de famaj markoj.
La historio de ĉinaj ornamaĵoj estas longa. Zhou donis grandan atenton al studo pri la nacia kulturo kaj alilandaj informoj pri ornamaĵoj kaj ofte analizis la tendencon de ornamaĵoj ĉinaj kaj alilandaj por okupi pli grandan lokon en la merkato.
En 2002 la urbo Yiwu rapidigis siajn paŝojn por konstrui modernajn negocejojn. Profitante la ŝancon, Zhou energie disvolvas sian kompanion por produkti ornamaĵojn, plej belajn en la mondo.
Kontribuo al la socio
Pro siaj brilaj sukcesoj kaj elstaraj kontribuoj Zhou Xiaoguang ricevis plurajn honorojn de la socio. En 2000 ŝi ĉeestis la kunvenon de ĉinaj emimentaj virinoj por la karieroj.
Zhou senlace laboras por disvolvi la industrion de la ĉinaj naciaj ornamaĵoj kaj samtempe ŝi estas fervora por filantropio. Ŝi donacis monon al la projekto Espero (helpo al malriĉaj infanoj en ilia lernado), katastrofitaj loĝantoj kaj konstruo de vojoj kaj pontoj, kaj subtenis la lokan kulturan aktivadon. Sole en Yiwu ĉiujare ŝi monhelpas 100 malriĉajn lernantojn. Ŝi donacis 60 mil juanojn al la mezlernejo, kie ŝi lernis, por starigi stipendion Zhou Xiaoguang cele subvencii eminentajn lernantojn.