• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-15 18:21:49    
Liu Yonghao, privata entreprenisto

cri
La ĉina privata ekonomio prospere disvolviĝas dank' al profundiĝo de la reformado. Liu Yonghao, eminenta reprezentanto de privataj entreprenistoj, ĝenerala direktoro de la plej granda neŝtata entrepreno de Ĉinio Xiwang-kompanio (Grupo) kaj membro de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, fariĝis fokuso de la atento de la publiko pro la proksimiĝanta Unua Sesio de la konferenco.
Liu Yonghao naskiĝis en 1951 en Sichuan-provinco, okcidenta Ĉinio. En 1982 li abdikis la oficon en ŝtata institucio. Li kaj liaj 3 fratoj vendis siajn brakhorloĝojn, biciklojn, televidilojn k.s. kaj akiris de tio mil juanojn kaj fondis bredejon de bonrasaj kokoj kaj koturnoj.
Poste, tute hazarde li komencis negocon de brutonutraĵo. En 1988 li oficvojaĝis al Kantono kaj vidis, ke tie kamparanoj atendis en longa vico por aĉeti grajnajn brutonutraĵojn. Lia penso estis iluminita de la afero: Sichuan estas granda agrikultura provinco kaj brutobredado estas grava parto de la kampara ekonomio de la provinco. Produktado de brutonutraĵoj havas vastan perspektivon. La fratoj decidis ĉesigi bredadon de koturnoj kaj komencis produkti brutonutraĵojn. En la sekvanta jaro ilia kompanio jam prezentis brutonutraĵojn en la merkato kaj dank' al tio pligrandiĝis la skalo de la kompanio.
Xiwang-kompanio enspezis 6 miliardojn da juanoj per la ĉefa parto de la entreprenado kaj aliaj kampoj de bieno, alta teknologio, kemiindustrio, financo k.a. Ĝi kunlaboris kun ŝtataj, kooperaj kaj alilandaj entreprenoj en Ŝanhajo, Jiangxi, Interna Mongolio kaj aliaj pli ol 20 provincoj, municipoj kaj autonomaj regionoj kaj fariĝis la plej granda privata entrepreno de Ĉinio.
Diligenta entreprenado
En la lastaj 20 jaroj Liu Yonghao diligente penadis por sia entrepreno. Li diris: "La kompanio kreskis depende de brutonutraĵoj kaj tio daŭris ĝis nun. Antaŭe, kiam multaj okupiĝis pri bieno kaj biloj, ni renkontis multajn ŝancojn, sed ni ne imitis. Ni penis 20 jarojn por bone entrepreni pri brutonutraĵoj cele meti sufiĉe bonan bazon por disvolviĝo de la afero." La kompanio komencis entrepreni financon, bienon kaj kemiindustrion nur kiam ĝi jam havas firman bazon...
Liu Yonghao diris, ke bona entrepreno devas esti simila al trupo, lernejo kaj familio! Tio signifas, ke ĝi devas havi rigoran disciplinon por la personaro kiel en armeo, kaj ĝi devas bone kreskigi la personaron kiel en lernejo. Entrepreno devas esti simila al familio kun granda harmonio, sed nepotisma administrado estas evitenda. Lia kuzo laboris elstare pli ol 10 jarojn en la kompanio, sed restis nepromociita dum longa tempo, ĉar la disciplino de la kompanio ne permesas nomumi parencojn por gravaj oficoj. La kuzo kompreneble plendis kontraŭ tio, sed Liu Yonghao restis senŝanceliĝa. "Tio ne estas justa por la kuzo, sed tio influas nur malmulte da personoj rilate individuajn interesojn. Kaj ĝuste dank' al tio profitis la entrepreno kaj pli multaj talentuloj de la socio."
Ĝuste per tia metodo la kompanio altiras la dungitojn. Liu Yonghao scias, ke la dungitoj ne povas labori absorbite, se ili ne vidas la perspektivon de la entrepreno nek sian esperdonan estontecon, malgraŭ ke ili estas multe salajrataj.
Vivo kaj laboro
Liu Yonghao dividis la tempon de tago en tri partojn: La unua estas disponata por solvi ŝlosilajn problemojn en la kompanio, la dua por kontaktiĝi kun unuaklasaj talentuloj kaj starigi interrilatojn kun diversaj flankoj, kaj la lasta por studi kaj kontempli la potenciĝon de la entrepreno.
Estante entreprenisto, li jam fandis sian laboron en la ĉiutagan vivon. Li ĉiam kunportas plumon kaj kajereton por noti utilajn ideojn kaj informojn, kiujn li audis en interparolado. Por entrepreni bienon, li iris esplori sukcesan bienon. En 1998 li planis entrepreni bienon kaj iris al Seatle de Usono por esplorado. Kiam li informiĝis, ke Seatle estis jughita de UN urbo plej taŭga por loĝado, li komencis konsideri la celon de la kompanio en biena afero. Reveninte hejmen, li prezentis sian ideon: konstrui en Ĉinio urbon plej taŭgan por loĝado kaj plansetlejojn plej taugajn por loĝado en tia urbo. Sur tiu fono fondiĝis la bienkompanio Xinxiwang. Ĝia unua vorko estas Nova Urbo Jinguan, kaj en tri tagoj la kompanio jam enspezis 140 milionojn da juanoj pro vendo de domoj.
Rekompenci la socion
Liu Yonghao diris: "Mia plej bona karaktero estas trankviliĝemo. Mi restas aplomba antaŭ malvenko, malfacilo kaj miskompreno kaj kvieta antaŭ la nuna sukceso. Mi ofte pensas, ke nun mi vivas multe pli bone ol antaŭe, tial mi povas trankvile akcepti ĉion. Eĉ se bankrotos mia entrepreno, mi estos laborkapablulo kaj povos fari ordinarajn aferojn. Por mi cent milionoj da juanoj kaj centoj da juanoj estas egalaj. Kiam mi sentas sufiĉon en la vivo, mono ne estas fina celo de la strebado. Mi povos vivi tre komforte, se mi ne fondos aliajn kompaniojn. Estas tre malfeliĉe, se oni prenas mongajnon kiel la unikan celon de la strebado. Mi estis instruisto kaj kamparano. Mi ne timas perdi la lastan groŝon. Mi povos refoje labori kiel kamparano. Mi povos fari de komenco. Eble mia aĝo estos iom granda, sed mi estos diligenta. Se mi laboros kiel pordisto, mi bone plenumos la oficon de pordisto. Se mi devos balai straton, mi certe faros la straton tre pura. Mi estos plaĉa al mastro kaj li eble donos al mi pli altan salajron."En tia animstato li kaj aliaj 9 privataj entreprenistoj iniciatis la aktivadon "Honora Afero", cele helpi la malriĉulojn liberiĝi de malriĉeco. Li fondis pli ol 10 fabrikojn en malriĉaj lokoj en la okcidento de Ĉinio por doni laboron al loĝantoj en tiuj lokoj. Dank' al lia iniciato multaj privataj entreprenoj partoprenis en la aktivado kaj investis sume 4 miliardojn da juanoj por 2800 programoj. Li diris, ke riĉaĵo jam estas sensignifa por li, ke lia akumulo de riĉaĵo estas por kontribui al la socio.