• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-15 18:26:29    
Riĉa vivo de pekinaj maljunuloj

cri

Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio, estas granda urbo kun pli ol dek milionoj da loĝantoj. En la lastaj jaroj, kun la pli altiĝo de la vivnivelo kaj pliboniĝo de la bonfartiga kondiĉo de la popolanoj, pli kaj pli multe nombriĝas maljunaj homoj en tiu ĉi urbo. Nuntempe maljunuloj pli ol 60-jaraj jam okupas dekonon de la totala loĝantaro de Pekino. Tial, en la nuna kondiĉo kun senĉesa disvolviĝo de la merkata ekonomio kaj la socio, kiel vivas tiuj maljunaj homoj? Kiel ili pasigas la maljunecon? En la hodiaŭa programero Socia Vivo ni konigas al vi la vivstaton de pekinaj maljunuloj.

Ĉiufrumatene, kiam junuloj ankoraŭ dormas en sonĝo, sed en preskaŭ ĉiuj parkoj aŭ ĉe verdaj lokoj de la kvartaloj en Pekino jam aktivas multaj maljunuloj, iuj el ili ludas Tajĝiĉuanon aŭ Tajĝispadon, iuj dancas, iuj tenante silkajn ventumilojn laŭ muzika ritmo dancas dancon kompilitan de ili mem, per tiaj manieroj pekinaj maljunuloj komencas sian tagon.

Sinjoro Bao Yujiang loĝanta en la okcidenta parto de Pekino jam aĝas pli ol 60 jarojn. Antaŭ sia emeritiĝo li multe interesiĝis pri ĉina uŝuo. Pasintjare li ekfunkciigis maljunulan sanigan societon en iu parko proksima al la kvartalo kolektinte maljunajn amikojn. De tiam li senpage gvidas pli ol 20 maljunajn amikojn ludi Tajĝiĉuanon, Tajĝispadon kaj tajĝi-ventumilon, dum preskaŭ 2 horoj ĉiutage. Ĉiuj maljunuloj bone posedas kelkajn manierojn de Tajĝiĉuano kaj Tajĝispado post perioda ekzercado. Sinjoro Bao diris, ke la saniga ekzercado en la societo multe plaĉas al la maljunuloj.

"Tajĝi-o estas ekstrakto de la ĉina uŝuo, kies movoj estas malrapidaj kaj kontinuaj kiel akvofluado, kiu multe utilas al maljunula sano kaj taŭgas por maljunuloj. Multaj maljunuloj en nia societo jam ricevis komencan efikon post kelkmonata ekzercado, ili sentis, ke ili havas bonan apetiton kaj dolĉan dormo, la korpo plifortiĝas, la menso pli boniĝas kaj vivkvalito multe plialtiĝas."

Pekinaj maljunuloj ŝatas bredi dorlotbestojn . En parko kaj kvartalo maljunuloj promenas ofte kun dorlothundo . Iuj maljunuloj promenas ofte tenante birdkaĝon, ili rigardas birdan krion belsona kiel plej bela muziko, tiaj maljunuloj estas nomataj de pekinanoj kiel "amatoroj de birdo". Ĉe la rivero-Kunyu, nordokcidente de Pekino, estas tiaj maljunuloj, kiuj kolektiĝas preskaŭ ĉiutage, ĉiuj el ili tenas tri aŭ kvar birdkaĝojn, en kiuj estas diversaj dorlotbirdoj. Sinjoro Chen Zhicheng estas maljunulo ĉijare emeritiĝinta el iu pekina oficejo, li partoprenis en promenado kun birdkaĝo antaŭnelonge.

"Kiam mi promenas kun birdkaĝoj mia animostato pliboniĝas, aŭdinte birdkrion mi sentas apartan ĝojon."

Sinjoro Chen Zhicheng diris, ke promenado kun birdkaĝo povas ne nur favore influi spiriton, sed ankaŭ ebligi al maljunuloj renkontiĝi kaj interŝanĝi informojn kaj impreson pri respektiva travivaĵo.

Kutime maljunuloj en Pekino emeritiĝas en la aĝo inter 55 kaj 60 jaroj, sed nemalmultaj maljunuloj, precipe teknikistoj, kuracistoj kaj instruistoj ankoraŭ kontribuas por la socio, kvankam ili jam forlasis sian postenon. Sinjoro Zhao Wenhua, 68-jaraj laboris kiel dentisto en Pekina Stomatologia Hospitalo. Antaŭ 8 jaroj li emeritiĝis, sed li ne ripozis hejme, ĉiusemajne li servas regule por malfacilaj pacientoj. Antaŭnelonge li veturis kune kun maljuna intelektula grupo organizita de Pekina Maljunula Laborkomitato al iu hospitalo en Wulanchabu-subregiono de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio nordokcidente de Pekino servi al lokaj loĝantoj,nehavantaj bonan kondiĉon de kuracado.

"Tre multaj kuracistoj estas en Pekino, sed la kondiĉo en Wulanchabu estas tute malsama, tial, mi multe ĝojas, ke mi alportis mian kurac-kapablonn tien por malpligravigi dolorojn de la suferantoj."

En Pekino estas ankaŭ nemalmultaj maljunuloj, kiuj helpas siajn gefilojn prizorgi la infanojn, ili kontribuas rekte aŭ pere al la familio kaj la socio.

Sinjorino Liang Zenglan, emerito havas filon pli ol 20-jaran. Post kiam ŝi ekemeritiĝis, tage ŝi restante hejme aŭ televidis aŭ legis ĵurnalojn, travivis senfare. Antaŭ du jaroj ŝia filo edziĝinta jam plurajn jarojn ĝoje ekhavis filon, de tiam ŝi tre okupiĝas. Ŝi kaj ŝia edzo transprenis la taskon prizorgi la nepon. Helpate de la gepatroj, la filo laboranta en oficejo kaj bofilino okupiĝanta pri amasokomunikilo multe plimalpeziĝis. La bofilino Xue Qian diris al raportisto:

"Laŭ mia opinio estas bone, ke gepatroj prizorgu la infanon, unue, ili havas riĉajn spertojn, kaj anstataŭ ni, prizorgas la manĝadon kaj vestadon de la infano, tial ni havas pli multan energion en laboradoj, due, ni estas multe trankvilaj pri ilia prizorgo, ĉar la gemaljunuloj vere estas la geavoj de la infano, ili do bone prizorgas la infanon. Jen kial tio estas pli bona ol ke ni dungu infanistinon. Niaj atingoj en laboro sin ŝuldas al helpoj de la gepatroj."

Sinjorino Xue sentis, ke sen la gemaljunuloj en la familio ŝajne mankas io, ili pli multe feliĉigis la vivon.

Ankoraŭ estas multaj aliaj vivmanieroj de la pekinaj maljunuloj. Ekzemple ili aktive partoprenas en diversaj konkursoj, kantanta konkurso, ŝakluda konkurso kaj sporta konkurso

ktp., kiuj multe plaĉas al la maljunuloj. En la lastaj jaroj kun la plialtiĝo de la vivnivelo nemalmultaj maljunuloj post sia emeritiĝo ŝatas vojaĝi al aliaj lokoj en kaj ekster Ĉinio, ili deziras koni la eksteran mondon en sia vivo.