• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-18 15:36:41    
Honesteco

cri

Lastatempe Ŝjaŭ Ŝin, juna masonisto de loĝeja administracio, estis promociita kiel estro de riparista grupo pro lia rimarkinda sukceso en laboro, sed li estis malkompetenta en sia amafero. Oni konatigis al li kelkajn knabinojn, tamen ili ĉiuj sin fordetenis de li post la intervidiĝo, informiĝinte, ke li estas masonisto.

"He, frato mia, vi devas ŝanĝi vian taktikon," proponis al li lia kunlernanto Ŝje Fej, kiu laboras en kultura departemento. "Diru ĉion veran nur post kiam amo stariĝos inter vi."

"Tiel fari mi ne volas."

"Do vi certe malsukcesos, se vi faros laŭ via maniero. Nu, mi prezentos al vi iun knabinon kaj vi faru laŭ mia…"

Iun dimanĉon, Ŝju Fej kondukis Ŝjaŭ Ŝin al iu korto. La tuta familio de la knabino fervore akceptis Ŝjaŭ Ŝin. Sed li tuj maltrankviliĝis, kiam la patro de la knabino demandis, kie li laboras.

"Tion mi jam diris al vi," anstataŭe respondis Ŝju Fej, "li laboras en eldonejo."

Ŝjaŭ Ŝin tuj ruĝiĝis de la respondo. Ĉu tio ne estas trompo?

"Do, pri kia laboro vi okupiĝas efektive?" rekte demandis la maljunulo al Ŝjaŭ Ŝin.

"Mi…" levinte sian kapon, li vidis, ke ankaŭ la knabino rigardas al li en la vizaĝon. Embarasita, li forturnis la vizaĝon. Lin konfuzis la fanfaronado pri "korektisto", "paĝigisto" far de Ŝju Fej, kaj li volus eniri profunden de la tero, se tie estus fendo.

Fakte sur la tero ne estis fendo. Ŝjaŭ Ŝin turnis sian vizaĝon al la muro, tiam lian rigardon tuj altiris du fendoj en la muro, kiuj de la mezo sin etendis supren. Eble io okazis en la murkolono?

"Onklo, eble putriĝis la murkolono de via domo," diris Ŝjaŭ Ŝin, ignorante la okulsignon de Ŝju Fej. Irinte al la muro, li frapadis per la mano sur la muron. Aŭdiĝis sonoj "peng, peng", kio signifas, ke estas kaverno en la muro.

La tuta familio de la knabino ne komprenis, kion signifas la agmaniero de Ŝjaŭ Ŝin. Li translokigis ĉiujn objektojn ĉe la muro kaj truis la muron per fajrohoko. Post forigado de ĉiuj pecigitaj brikoj tuj aperis duona putrinta kolono.

"Urĝam rimedon prenu rapide!" tute forgesinte sian celon renkontiĝi kun la knabino, Ŝjaŭ Ŝin maltrankvile diris al la maljunulo.

"Kiel vi scias pri tio?"

"Mi estas masonisto kaj laboras en loĝeja administracio," diris Ŝjaŭ Ŝin, tute ne konsiderante, ke li faros embarason al Ŝju Fej.

"Kiun mi povas trovi en dimanĉo?" maltrankvile diris la maljunulo.

"Mi estas kompetenta en tiu laboro. Vi vakigu la lokon, kaj mi iru preni instrumentojn."

Post momento Ŝjaŭ Ŝin revenis per triciklo, en kiu estis lignoj kaj levstango, segilo kaj aliaj instrumentoj. Tiam Ŝju Fej jam foriris. Forestis ankaŭ la knabino kaj ŝia patrino. Kiel agrable estis al Ŝjaŭ Ŝin, post kiam li diris ĉion veran. Nun li pensis nur kiel eble plej rapide forigi la danĝeron de domdisfalo.

Dank' al la helpado de la maljunulo, la domtrabo estis apogita. Ŝjaŭ Ŝin fortranĉis tiun putran parton de la kolono, lerte kunligis la restintan kun alia nova peco kaj poste bone masonis la muron. La laboron li plenumis lerte kaj rapide. Kiam li kolektis la instrumentojn, la patrino de la knabino eliris kaj, forigante de li polvon per malgranda balailo, diris:

"Nepre revenu tuj post transportado de la instrumentoj."

Sin turnante, li vidis, ke ankaŭ la patro kaj la filino rigardas lin kun sincera rideto. Li ridis elkore kaj diris balbutante:

"Jes, mi… mi aŭdis!"