La miao-a nacieco estas unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio, Ĝiaj pli ol 7,39 milionoj da loĝantoj vivas plejparte en la provincoj Guizhou, Yunnan kaj Hunan, kaj la ceteraj en la Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono, la provincoj Sichuan kaj Guangdong.
Pro la malsamaj naturaj medioj de la lokoj loĝataj de Miao-j, malsamas ankaŭ iliaj socia evoluado, ekonomia vivo, moroj kaj kutimoj. Miao-oj havas sian propran lingvon, sed en malsamaj lokoj ili parolas malsamajn dialektojn. Luŝengo estas ilia komuna muzikilo. La plej granda luŝengo estas longa je 4-5 metroj, kaj la malgranda je pli ol 20 centimetroj. En festoj, Miao-oj ŝatas ludi luŝengon, dancante kaj kantante.
Luŝengo estas popola muzikilo inventita de la prapatroj de Miao-oj kaj Yao-oj en sudokcidenta Ĉinio kaj nun ŝatata ankaŭ de aliaj multaj naciminoritatanoj.
La Luŝenga Festo okazas ĉiujare de la 18-a ĝis la 20-a de la unua monato laŭ la luna kalendaro. Tiam la junulinoj en festaj vestoj kaj junuloj kun la orkolora luŝengo, kune kun siaj amikoj, parencoj kaj samvilaĝanoj, rapidas al la luŝenga ludejo por gaje pasigi tie la tradician Luŝengan Feston.
Legendo diras, ke en la pratempo, en iu mont-vilaĝo estis saĝa kaj bela miao-a knabino nomata Awang. La de ŝi broditaj floroj estis ne nur kolore freŝaj, sed ankaŭ aromaj, kaj povis allogi svarmon da abeloj kaj papilioj. Ŝia kantado estis sonora kaj orelplaĉa. Ŝiaj diligenteco kaj bonkoreco estis vaste konataj. La patro amis ŝin kiel valoran perlon, ankaŭ la vilaĝanoj fieris pro ŝi.
La avida kaj feroca fazan-demono longe avidis Awang. Iuvespere, la demono sorĉe forkaptis ŝin. Tio forte incitis la vilaĝanojn. Ili ekbruligis torĉojn, ĉirkaŭis la malantaŭan monton kaj ĵuris nepre savi la knabinon. Tiumomente, juna ĉasisto Maosha alvenis de malproksime. Li estis fortegulo, povanta levi la pezon de 5 mil kilogramoj, kaj ankaŭ eminenta sagpafisto, povanta ĉiam trafi la celitaĵon. Li estis brava kaj honesta, ŝatis batali kontraŭ monstroj kaj demonoj kaj fari bonon por la popolo. Informiĝinte pri la barbaraĵo de la fazan-demono, li senhezite eliris por savi la knabinon.
La fazan-demono vidigis sian malican vizaĝon antaŭ la popolanoj kaj levis diablan venton, de kio oni eĉ ne povis malfermi la okulojn. Kaptinte la ŝancon, la demono alflugis kaj bek-pikis okulojn de la vilaĝanoj. En tiu kriza momento la junulo Maosha baris ĝin per spado kaj batalis plenforte kontraŭ la demono. Kuraĝigate de la vilaĝanoj, li batalis pli kaj pli brave. La demono intencis forflugi, li elprenis sian dian pafarkon kaj metis sur ĝin dian sagon."Paf", la magia sago trafis la gorĝon de la demono. Ĝi falis de sur la ĉielo kaj mortis ĉe la malantaŭa monto. La knabino estis savita. La vilaĝanoj venis al la junulo por lin danki. La junulo eltiris tri plumojn de la fazan-demono kaj ilin donacis al la knabino. La vilaĝanoj petis lin resti ĉe ili, sed li danke rifuzis. Admoninte la knabinon sin gardi, li rajdis sur la ĉevalo kaj foriris.
La brava faro kaj helpemo de la junulo ricevis varman laŭdon de la vilaĝanoj kaj ankaŭ forte tuŝis la koron de la knabino. La maljuna patro divenis la kor-inklinon de la filino kaj decidis revenigi la junulon. Sed la junulo vagadis ĉasante. Kie oni povis trovi lin? Longe pensante, la maljunulo fine trovis bonan ideon. Li hakis bambuojn de sur la malantaŭa monto kaj faris el ili luŝengojn. Li petis la vilaĝanojn disvastigi la informon: Post la Lanterna Festo (la 15-a de la unua monato laŭ la luna kalendaro), je la 18-a de la sama monato, ĉiuj venu al la mont-vilaĝo por amuziĝi per la luŝengo. La informo iris rapide kaj foren. La afero tiel okazis, kiel atandis la maljunulo: Ankaŭ Maosha informiĝis pri tio kaj rapidis ĝustatempe al la amuza kunveno.
La maljuna patro faris plej bonan luŝengon por la junulo kaj la knabino fiksis la tri fazan-plumojn sur la luŝengo. Ŝi alligis al ĝi ankaŭ koloran rubandon, kiun ŝi mem teksis, por esprimi sian amon al la junulo. La junulo ege ĝojis, tuj demetis de sia pojno arĝentan braceleton kaj ĝin donacis al la knabino. En huraado de la vilaĝanoj gefianĉiĝis tiu paro de geamantoj.
La junulo petis la maljunan patron la unua ekludi luŝengon kaj gvidi la dancadon. La maljunulo ĝoje konsentis. Li difinis tri principojn por la luŝenga kunveno: unue, celebri la novan printempon; due bondeziri agrikulturan riĉrikolton; trie bondeziri, ke la miao-aj gejunuloj trovos por si la ŝatatan amaton. La propono de la maljunulo estis unuvoĉe aprobita.
Gaje sonis luŝengoj. Laŭ la melodioj gajunuloj leĝere dancis. Oni plenplezure ludis kaj amuziĝis. La amuzado daŭris tri tagojn, kaj fine la maljuna patro per pajla signo fermis la luŝengan amuzan kunvenon.
Ekde tiam ĉiujare Miao-oj feste amuziĝas en tiuj tagoj, sekve la luŝenga kunveno fariĝis la tradicia festo de Miao-oj. Dum la festo oni unue okazigas malgrandan luŝengan kunvenon en la ĉirkaŭaj vilaĝoj kaj poste kolektiĝas en la montvilaĝo por kune festi. Tie la la festo konservas la antikvan moron: Ĝi komenciĝas ĉiam per la unua luŝengo-ludo kaj danco-gvido fare de prestiĝa maljunulo. Junuloj ŝatas fiksi fazan-plumojn sur sia luŝengo, dum knabinoj ofte en dancado ligas memteksitan koloran rubandon al la luŝengo de sia amato. Fine la maljunulo per pajlo-signo finas la tutan festadon.
|