• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-19 15:13:54    
La kernaj partoj "koro" "fajro" kaj "silko"

cri

Laŭ Mengzi, la funkcio de la homa koro estas pensado. Estas vere, ke en la ĉina lingvo la ideogramoj rilatantaj al penso kaj sento estas preskaŭ senescepte faritaj el la kerna parto "koro", ekz., volo, amo kaj malamo, melankolio, ĝojo kaj malĝojo, indigno, timo kaj multaj aliaj. Tiu lingva strukturo klare atestas la tezon de antikvaj ĉinaj filozofoj, ke tio, kio produktas penson kaj senton, estas la koro, sed ne la cerbo.

Estas diversaj ĉinaj bongustaĵoj, sekve ankaŭ la metodoj de kuirado estas diverse nomataj. Ĉe la okcidentanoj estas simpla metodo de fritado, sed en la ĉina kuirarto troviĝas malsamaj metodoj de fritado, do, necesas havi malsamajn nomojn por esprimi la malsamajn metodojn. Ĉar por kuirado oni nepre bezonas fajron, la ideogramoj por tiu celo estas plejparte faritaj el la kerna parto "fajro", kaj la vorto "fritado" ja havas "fajron" kiel sian kernan parton. Iuj ĉinaj manĝoj estas nomataj laŭ kuirmetodoj, ekz., "huo-shao", kuko bakita super fajro, portas nomon kun du "fajroj". La specoj de ĉinaj manĝaĵoj estas sennombraj, do ili havas sennombrajn nomojn kaj konsekvence estas sennombraj ideogramoj por ili. La ĉina kuirarto povas esti nomata "kulturo de trinkado kaj manĝado" kaj rigardata kiel parto de la ĉina kulturo, kaj al ili intime rilatas multaj ĉinaj ideogramoj.

Ĉinio estas lulilo de silko. La silkaj produktaĵoj estas ĝenerale nomataj "silkaĵoj". Fakte, estas diversaj specoj. Ekz., la silka ponĝeo estas tre mola, kaj la ĉemizoj faritaj el ĝi estas komfortaj; alia silka teksaĵo nomata sateno estas glata kaj iom pli dika, kaj ĝi taŭgas por vintraj vestaĵoj; dume la silka gazo estas bona materialo por someraj vestaĵoj pro ĝia ventola kvalito. Tiuj silkaj produktaĵoj havas diversajn specojn. Ekz., "broka sateno" estas sateno, sur kiu oni povas broki diversajn desegnaĵojn, kaj krepo estas tiel nomata pro ĝia falto. La ideogramoj por la menciitaj silkaj produktaĵoj estas ĉiuj faritaj el la kerna parto "silko".

Kaj oni povas aserti, ke la ĉinaj ideogramoj estas parto de la ĉina kulturo, kaj en la vortoprovizo de la ĉina lingvo kaj la strukturo de la ĉinaj ideogramoj troveblas fenomenoj de la ĉina kulturo.