• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-19 16:48:57    
TEJO-Tutmonde

cri
Karaj amikoj, vi certe scias, ke TEJO Tutmonde estas dumonata oficiala gazeto de TEJO pri la junulara Esperanto-movado. En sia numero 105 la gazeto presigis multe da enhavoriĉaj artikoloj.
Sur la tria kaj kvara paĝoj estas Rakonto pri Nemalplena Malferma Tago, skribita de samideano Aleks Kadar, ĝenerala sekretario de TEJO. Li diris en la artikolo:
La 24-an de aprilo 2004 mi ĉeestis la Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA.
Pluraj motivoj igis min deziri pasigi tutan tagon en la Centra Oficejo:
Unue, mi delonge volis ĝui Malferman Tagon de la Centra Oficejo, por ĝin malkovri, profiti la 10-%-rabaton en la Libroservo, renkonti la CO-oficistojn, partopreni kelkajn el la antaŭvideble interesaj diskutoj (pri la libro de PHILLIMPSON Ĉu al nur-angla Eŭropo?). La antaŭajn Malfermajn Tagojn mi maltrafis pro diversaj kialoj.
Plifortigis mian deziron la bezono labori en la CO nome de TEJO, pri diversaj aferoj: diskuti pri Pasporta Servo, transdoni aliĝkotizojn al la kasisto Marvin, konatiĝi kun la nova ĝenerala direktoro Osmo Buller, kunlabori kun Roy por ĝisdatigi la TEJO-paĝojn en la Jarlibo, kaj demandi pri teknikaĵoj al la ĝenerala sekretario de UEA Ivo Osibov.
Mi ne detale priskribos la multajn aferojn, kiujn mi faris en la Centra Oficejo, nur listigos la plej kontentigajn al mi:
Multaj homoj eltrajniĝis en Roterdamo – tio certigis al mi, ke la Malferma Tago estos sukcesa;
Apud la stacidomo, kaj laŭ la strato, pluraj ĉarmaj junulinoj, kelkaj eĉ biciklantaj – bela unua impreso pri la lando.
Jam tiun unuan vesperon mi havis okazon paroli kun Osmo iomete, kaj teumi kun Andrej Grigorjevskij kaj Joel Amis.
Jam tiun unuan vesperon mi laboris kun Joel, pri TEJO Tutmonde…
Sinjoro Aleks Kadar diris je la fino: Mi arde konsilegas al ĉiuj TEJO- kaj UEA-interesiĝantoj iam viziti la Centran Oficejon, UEA-kernon, okaze de Malferma Tago – vi ĝuos la tiean Espernto-etoson, kaj ekkomprenos la konatajn administrajn problemojn de niaj du karaj asocioj.
La gazeto ankaŭ konigas al la legantoj kvin novajn komitatanojn B, interalie estas ĉina juna samideano Zhu Xin, kiu nun laboras en nia redakcio. La aliaj estas Nguyen Thi Thanh Nga , 25-jara, el Vjetnamio; Haris Subaŝic, 23-jara, el Bosnio kaj Hercegovino; Francois Hounsounou, 29-jara, el Benino kaj Valentina Sidorova, 27-jara, el Rusio.
Nia juna kolego Zhu Xin tiel sin prezentas:
En la jaro 2001, mi eklernis Esperanton. Komence mi lernis per korespsonda kurso en la interreto, kaj poste mi aĉetis librojn por memlernado. Mi partoprenas en Esperanto-agado ekde la komenco de la jaro 2002. Ekde januaro 2004, mi laboras en la Esperanto-sekcio de Ĉina Radio Internacia. Nuntempe mi redaktas la retgazeton La Amikeco kunlaborante kun aziaj junaj esperantistoj. Mi klopodas kiel eble plej efike interkomprenigi homojn, precipe gejunulojn, de diversaj landoj kaj nacioj en Azio. Ĉar mi kredas, ke Esperanto ege favoras al interkompreno en la azia junularo, mi intencas dediĉi mian forton ĉefe por prosperigo de la Esperanto-movado inter aziaj gejunuloj.
Poste, la gazeto, per pli ol dek paĝoj, konigas TEJO – Estraran jarraporton 2003 – 2004.
Sinjoro Bertrand Hugon, prezidanto de TEJO diras en la enkonduko:
La nova estraro de TEJO bone funkcias dank' al la internsa laboro kaj personaj kvalitoj de siaj anoj. La plej dankindaj estas sendube Katja Ignatjeva kaj Sonja Petroviĉ, kiuj lasis la plej facilajn postenojn al la tri novuloj. Aliflanke, Sonja senlace transdonas siajn spertojn kiam oportunas; kaj Katja, dum la vira parto de la estraro plu malkovradis kiom ampleksas respondeco en ne-registara junulara organizo, sindoneme mastrumas la asocion kun la seriozeco ŝin karakterizanta.
Sed verdire, apenaŭ malpli imponas la taskoj plenumitaj de Ĵenja Gauos, la estrarano pri, i.a., informado, kiu kvankam diskreta kaj modesta tre efikas por produkti informmaterialojn paperan kaj retan. Apartan mencion meritas ankaŭ Aleks Kadar, nia ĝenerala sekretario kiu regule informas al la komitato per cirkulero, kaj indas aldoni, ke li ne hezitas plenumi kutime ne al-kuratajn sed necesajn taskojn: ekzemple, senĉese turmenti la estraranojn kaj komisiitojn ĝis ili sendas la bezonatajn raportojn.

La prioritratoj de TEJO estas do la jenaj: Aktivula trejnado; Sekurigo de bazaj funkcioj; Informado; Soci-utila agado.
Pri la landa agado, ĝenerala sekretario Aleks Kadar raportas:
Ĝenerale, ni respondis plurajn demandojn de junularaj asocioj kaj Landaj Sekcioj, ekz. "Kiel krei novan Landan Sekcion". Inter la demandintoj estas: Benino, Nepalo, Slovakio, Sudafriko kaj Vjetnamio.
Landa Agado estis dum la periodo farata ĉefe en Afriko kaj Eŭropo, de la TEJO-komisiitoj en tiuj mondopartoj.
Eŭropo
Tut-Eŭropa Junulara Konferenco
Raportas Anna-laura Wickstrom, komisisito pri Landa Agado en Eŭropo.
Tut-Eŭropa Junulara Konferenco originas de OKEJ-MEJK kaj intertempe ampleksas reprezentantojn de ĉirkaŭ 19 Eŭropaj E-asocioj (almenaŭ 16 el ili estas landaj sekcioj de TEJO).
Dum la pasinta jaro, TEJK kunvenis kvarfoje: por la jarĉefkunveno 2003, novembre, en Sojtor (Hungario), dum la IJK en Lesjofors, julie, (Svedio), dum la IS en Naumburg (Germanio) kaj dum la IJK, aprile 2004, en Abetone, (Italio).
Dum tiuj renkontiĝoj TEJK-reprezentantoj interŝanĝis spertojn, fortigis ligojn inter siaj asocioj kaj partoprenis Esperantujo-rilatajn prelegojn.
Cetere la granda projekto de la jaro 2004 estas krei fortan internacian reton por plifaciligi kaj pliforitigi la laboron de TEJK kaj de siaj regionaj organizoj.
Landa agado en Afriko
Raportas Francois Hounsounou, komisiito pri Landa Agado en Afriko
Multas eksterafrikaj esperantistoj, kiuj tute ne konas la Esperanto-movadon en Afriko – ne nur la novuloj sed ankaŭ aliaj esperantistoj jam multajn jarojn uzantaj Esperanton. Ili do bezonas informon per legado aŭ aŭdado. Jam venis la momento diskonigi la junularan movadon en Afriko.
Komence, la komisisito turnis sin al la Afrika Oficejo de UEA por akiri la laborstrategion kaj ricevi konsilojn por efike plenumi la TEJO-taskon en unuopa lando en Afriko. Sekve de konsiloj, la komisisito ekrilatis kun la unuopuloj por unuigi la esperantistojn, poste naski solidarecon inter ili por eviti miskomprenojn. … La junulara movado en Kongolando tre bone funkcias. Ekzisdtas grand-potencialaj gejunuloj, pretaj gvidi la junularan movadon en la lando. Tial dum la lasta kunsido junulara organizo elektis Florent kiel komitatanon A de TEJO
En Togolando kie la movado enradikiĝis kaj koncentriĝis pro la agado de Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj…. La junularo esperantista en Togolando estas la kerno de la tuta movado. Dum la 11-a Togolanda Kongreso en Aneho, la komisiito sciiĝis pri la okazonta junulara kongreso kaj tre bonvenigis la bonan ideon de Agbolo Didier, prezidanto de la Junulara Organizo.
En Sudafriko kaj en Benino, la najbara lando de Togolando, la gejnunuloj de la du landoj mobilizas sin por naski TEJO-sekcion. En Sudafriko, Clement Mokone transprenis la junularan gvidadon post sia vojaĝo al Francio por spertiĝi. En Benino la komisiito mem transprenis la gvidadon. Tamen tio ne facilas ĉar tiuj gejunuloj estas lernantoj por aliri la retejon. Tamen la TEJO-sekcio fondiĝos septembre dum la okazonta nacia kongreso en Cotobou.
Rilatoj kun UEA
Raportgas Sonja Petroviĉ, vicprezidanto.
Rilatoj kaj kunlaboro inter la estraroj de TEJO kaj UEA plu evoluas. Post bonega laboro de Marko Naoki Lins, ĉikampan agadon daŭrigis Sonja Petroviĉ. La ĝenerala etoso senteble trankviliĝis ekde la elektiĝo de nova TEJO-estraro en 2003, kaj ni esperas ke ĝi daŭre pozitive ŝanĝiĝos ankaŭ kun la veno de nova estraro de UEA en Pekino ĉi-jare.
CO-subteno al TEJO
Kiel vi verŝajne jam scias, ke ekde la komenco de aprilo Osmo Buller reprenis sian postenon kiel ĝenerala sekretario, post du-jara oficiado de Trevor Steele. Al li kaj la UEA-estraro mi prezentis la problemojn kiujn TEJO spertas en la Centra Oficejo. Osmo Buller promesis prizorgi la necesajn taskojn dum foresto de volontulo.
Pri la seminarioj en Bruselo kaj Sarajevo kadre de Eksteraj Rilatoj, raportas Sonja Petroviĉ, vicprezidanto:
Komence de marto, en Bruselo, Belgio, okazis trejnoseminario de TEJO, speciale dediĉita al agado de Esperantaj junularaj organizoj ene de Eŭropo kaj kunlabore kun ĝiaj strukturoj kaj instancoj. Kiel kutime dum TEJO-seminarioj, restadkostoj kaj la plejparto de vojaĝkostoj estis repagitaj, kaj tio ebligis partoprenon al 30 gejunuloj el 15 landoj, sendepende de ilia pagpovo. Pli pri la enhavo kaj rezultoj de la seminario, vi povas legi en la pasintaj du membroj de TEJO-tutmonde.
Jam fine de marto, en Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino, okazis alia seminario…, kiu traktis tri sufiĉe sendependajn temojn: interkulturan lernadon kaj la projekton Interkulturo, projektomastrumadon kaj Esperanto-instruadon.