• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-19 17:24:24    
Legendo pri kant-feino Liu Sanjie

cri

En la 15-a kaj la 16-a de la oka monato laǔ la luna kalendaro ĉiujare okazas Popolkanta Festivalo de la zhuang-a nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio. La festivalo originis de la legendo pri kant-feino Liu Sanjie ( Tria Fratino Liu en Esperanto ). Ŝi estis kanto-feino de la Zhuang-oj. La rakonto pri Liu Sanjie cirkulis jam pli ol mil jarojn. Laǔ la legendo, Liu Sanjie estis inteligenta, bela, laborema kaj brava knabino de la zhuang-a nacieco. Ŝi lertis en kantado. En sia kantado ŝi laǔdis la naturon, esprimis volon kaj deziron de la laboranta popolo, malkaŝis krimon de bienuloj en la tiranado al la popolo. Ŝi ofte antifonis kun aliaj kantistoj el diversaj lokoj kaj estis profunde kaj varme amata de Zhuang-oj.

Ŝiaj kantoj altiris diverslokajn kantistojn kaj popolanojn. Ili ofte faris antifonadon de popolkantoj en la laborado kaj festoj. Nova aspekto aperis en la hejmloko de Zhuang-oj. La loka bienulo Mo Hairen timis, ke la kantado unuigos malriĉulojn en batalo kontraǔ lia tiranado. Koluziante kun la loka registaro, li deklaris malpermeson pri kantado. Informiĝinte, ke Liu Sanjie enamiĝis al junulo Aniu, la loka bienulo Mo Hairen ĉiamaniere klopodis por disigi ilin. Li perforte kaptis Liu Sanjie por devigi ŝin fariĝi lia edzino. Tamen Liu Sanjie estis fidela al sia amato. Ŝi preferis morti ol obei la bienulon kaj fine eskapis el liaj ungoj kaj komencis vagan vivon. Ŝiaj kantoj disvastiĝis en ĉiuj anguloj de la hejmloko de Zhuang-oj, kaj penetriĝis en la koron de la Zhuang-oj.

La bienulo Mo Hairen kaj liaj lakeoj persekutis ŝin kaj kuratingis ŝin sur la monto Yufeng. Ĝuste tiam abrupte kovris la ĉielon nigraj nuboj, fulmis kaj tondris. Liu Sanjie, kantante popolkanton, saltis en la Drakan Lageton. Tuj la lageto furioziĝis kaj el ĝi elsaltis du oraj karpoj. Unu el ili transformiĝis en ŝtonegon, kiu frakasis Mo Hairen. Sur la alia ora karpo rajdis Liu Sanjie. Ŝi fariĝis feino kaj flugis al la ĉielo por diskonigi popolkantojn. Ĝis nun ĉe la piedo de la monto Yufeng ankoraǔ vidiĝas la Roko de Liu Sanjie, antifonejo kaj aliaj ruinoj. Por memorigi pri Liu Sanjie, ĉiujare en la 15-a de la oka monato laǔ la luna kalendaro, okaze de la Aǔtunmeza Festo, diversnaciecaj folkloraj kantistoj el ĉirkaǔaj lokoj kolektiĝas ĉe la piedo de la monto Yufeng kaj faras antifonadon ĝis la sekvanta tago. Pasis jaroj post jaroj, formiĝis spektakla festivado de popolkantoj en la hejmloko de la zhuang-a nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio.