• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-20 12:14:19    
Loĝejoj de paŝtistoj de Ĉinio

cri

En Ĉinio la tibeta, mongola, kazaha kaj kirgiza nacioj vivas nomade kaj bezonas facile transporteblan loĝejon pro ofta transloĝiĝo. Tia loĝejo sur la herbejoj estas jurto kaj tendo.

Mongola jurto havas formon de kupolo. Ĝia muro estas farita el latlatiso kaj la ombrelforma tegmento estas kovrita per felto kaj fiksita de ŝnuroj. En la mezo de la tegmento estas luko por enlasi lumon kaj aeron. La ekstera flanko de la muro estas tegita per blanka ŝaflana felto. La mongola jurto estas subtenata de dek aŭ kelkaj apogiloj. Troviĝas jurtoj movebla, fiksa kaj tiu kun tegmento en formo de renversita V.

La movebla jurto estas tegita per ŝaflana felto. Ĝiaj strukturo, formo, grandeco kaj interna aspekto estas similaj al tiuj de fiksa jurto. La sola malsameco estas tio, ke ĝiaj internaj apogiloj ne estas fiksaj, la interna dekoracio estas simpla, kaj la planko estas kovrita per feloj de bovo aŭ ŝafo aŭ felto, sed ne tapiŝo. Tial tia jurto estas facile starigebla kaj malmuntebla.

Ankaŭ la fiksa mongola jurto estas kovrita per felto. Parto de la nacianoj ŝatas tegi la tegmenton unue per pajlo kaj poste per felto. La jurto estas fiksita per ŝnuro el bovharoj. La bazo de la muro de fiksa jurto estas enterigita kaj la ĉirkaŭa tero devas esti firme ramita. La jurto estas ĉirkaŭita per latbarilo. En la jurto oni kovras la plankon per tapiŝo kaj la muro estis ornamita per desegnoj. En la jurto estas lito.

Kazahaj paŝtistoj loĝas en facila kaj simpla jurto en printempo, somero kaj aŭtuno. En vintro ili loĝas en tera aŭ ligna kabano.

La kazaha jurto havas arkan tegmenton kaj kurbajn apogilojn ĉe la muro. Inter la apogiloj kaj felto oni ŝtopas per herbaj matoj. La interno de la jurto dividiĝas en loĝejon kaj tenejon. La planko estas kovirta per tapiŝo aŭ felto. Tuj sub la luko estas fajrujo. En la loĝeja parto estas ligna lito speciale por grandaĝulo kaj neniu alia rajtas sidi aŭ kuŝi sur ĝi. Ofte antaŭ la lito oni pendigas kurtenon, kiun ankaŭ gasto absolute ne devas tuŝi.

La tibet-naciaj paŝtistoj sur la Qinĝai-Tibeta Altebenaĵo loĝas en tendo. Kutime ili havas loĝ- kaj plezur-tendojn. La loĝ-tendo estas nigra, el bovharoj. Ĝi estas subtenata de kelke da apogiloj, kaj kelkaj bovharaj ŝnuroj firme fiksas ĝin sur kojnojn firme enbatitajn en teron. La bovhara tegmento estas imuna kontraŭ pluvo kaj neĝo. Meze en la tendo estas forno. Antaŭe oni kuiris sur fajrujo kaj nun oni uzas feran fornon kaj fumtubo elstaras el la luko. Ĉirkaŭe sub la muro estas stako da grensakoj kaj ĉiutagaj bezonaĵoj. Kontraŭ la pordo estas budhostatua niĉo kaj murtapiŝo kun bildo de budho. Ambaŭflanke sterniĝas felo de ŝafo aŭ bovo aŭ ŝaflana felto. Sur la felto estas lana tapiŝo. Tibet-nacio cedas dekstran lokon al honora gasto por lia sidado kaj dormado.

Plezur-tendo estas uzata en somera familia ekskurso. Tia tendo estas freŝkolora kaj bele desegnita. La desegnoj rilatas ŝatojn de la mastro kaj religion. Antaŭe nur nobeloj kaj altrangaj lamaoj havis tian tendon. Nun bonhavaj familioj havas tian tendon por sin amuzi en la ĉevalkonkurso fojon en jaro. Oni faras la tendon laŭ sia ŝato. La diversaj tendoj de nova formo, distingiĝa aranĝo kaj majstra tajlorado montras estetikon de Tibet-nacianoj kaj ilian amon al la naturo.

Krome en la nordoriento de Ĉinio vivas oroĉenoj kaj evenkoj, kiuj sin vivtenas per ĉasado kaj sekve loĝas en facile portebla tendo. Tia tendo altas 3 metrojn kaj diametras iom malpli ol 4 metroj. La konusforma tendo estas starigita per 25-30 branĉoj de lariko. En somero ili tegas la tendon per betula ŝelo kaj en vintro per cerva felo. Ili transloĝiĝas sekvante la migradon de bestoj. En somero kaj aŭtuno ili loĝas ne pli ol 10 tagojn en unu loko kaj en vintro iom longe. Kiam oni transloĝiĝas, la viroj ekiras pli frue por starigi framon de tendo en nova loko kaj la virinoj transportas havaĵojn per rangiferoj.