• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-20 12:34:59    
Nupto en Yimeng

cri

Antaŭ la Printempa Festo ĉi-jare mi venis al Cangŝan-gubernio de Ŝandong-provinco por viziti miajn parencojn kaj hazarde vidis tie edziĝofeston de gejunuloj en la vilaĝo.

En Yimeng-montaro la popolanoj ne edziĝas al proksima parenco, nek al samvilaĝano, nek al tiu kun sama familia nomo. Tie oni aprobas liberan enamiĝon, sed ne mankas svatado.

Post gefianĉiĝo la fianĉo devas viziti la familion de la fianĉino en ĉiuj gravaj festoj kaj fari donacon. Antaŭ geedziĝo la fianĉo devas dufoje donaci monon al la fianĉino. La unua mondonaco estas uzata por aĉeti vestojn por la fianĉino, kaj la dua -- por aĉeti brakhorloĝon, biciklon, kudromaŝinon kaj bezonaĵojn por ĉiutaga vivo. Kutime la monsumo estas 1000-3000 juanoj. La familio de la fianĉo devas elspezi alian pli grandan monsumon por konstrui novan domon por la novgeedzoj. La lasta donaco de la fianĉo al la fianĉino estas farita post decido de la dato de la nupto. La familio de la fianĉo devas pretigi invitilon, kokojn, fiŝojn kaj vermiĉelojn el faba amelo faskigitajn per ruĝa fadeno kaj du ŝtofpecojn, por ke la svatanto portu ilin al la hejmo de la fianĉino.

Ricevinte la donacojn, la familio de la fianĉino devas prepari doton konsistantan el ŝranko, tablo, lavpelvo k.s. Ĉe ŝia edziniĝo oni ŝovas en ŝiajn litkovrilojn diverskolorajn arakidojn, juglandojn, kaŝtanojn, jujubojn k.a. nuksojn simbolantajnfruan naskon deinfanoj kaj feliĉan vivon.

Unu tagon antaŭ la nupto la familio de la fianĉo faras al la fianĉino "urĝigan donacon" konsistantan el ruĝaj vatitaj vestoj, ruĝa kaptuko kaj diademo. La familio de la fianĉino donas karton, sur kiu oni skribis, je kioma horo ekiros kaj atingos la palankeno, kiom da akompanantoj eskortos la novedzinon, en kiu direkto staros la palankeno ĉe la foriro kaj atingo... Vespere la fianĉo sendas malgrandan orkestron por ludi muzikon. La gepatroj de la fianĉino pretigas por la filino kunportaĵojn en noktomezo, ekzemple ŝtofon, rondajn flanojn, kukojn, cigaredojn, aŭspician monon eterne konservotan en la fundo de ŝranko, ŝenoprazon, salon k.a.

En la edziĝtago la novedzino devas porti sur si ruĝajn vatitajn vestojn, verdajn vatitajn ŝuojn kaj ruĝan kovrotukon sur la kapo kaj teni novan mantukon en mano. Liaj fratoj portas ŝin tra la pordo kaj en la palankenon. Malgranda grupo da muzikoludantoj antaŭiras la palankenon. La nombro de la akompanantoj devas esti para. Kiam la palankeno atingas la domon de la novedzo, li eliras por renkonti la novedzinon. Oni elkondukas la novedzinon el la palankeno kaj la novedzo antaŭiras ŝin tra ruĝa tapiŝo (aŭ fragmita mato). Kiam la novgeedzoj trairas la pordon, oni eksplodigas petardojn kaj ludas muzikon. Poste ili venas antaŭ tablon en la korto. La novedzo sidas oriente kaj la novedzino okcidente. Iu el la gastinoj svingetas ruĝan fadenon antaŭ la vizaĝo de la novedzino, kaj la junaj amikoj ŝutas sur ilin farunon el tritiko, arakido, kaŝtano kaj jujubo. Post tio la novgeedzoj adorkliniĝas al la ĉielo kaj tero, al la gepatroj de la novedzo kaj fine unu al la alia. Poste ili venas en sian ĉambron. Kaj komenciĝas senbrida ŝercado, kiun rajtas nur gastoj de juna generacio. En tiu tempo eĉ tre vulgarajn ŝercojn oni ne malpermesas.

Komenciĝas nova vivo de la novgeedzoj.