Kara retleganto!
En la historio de la moderna literaturo de Ĉinio troviĝis pluraj verkistoj, kiuj aǔ sincere subtenis la ĉinan Esperanto-movadon, ekzemple Lusin, Bingxin kaj Lou Shiyi, aǔ mem entreprenis Esperantajn verkadon, tradukadon kaj instruadon, ekzemple Bakin, Ye Junjian kaj Luyan.
Luyan estas plumnomo de Wang Heng (1901—1944) naskita en la gubernio Zhenhai de la provinco Zhejiang. En la aĝo de 18 jaroj Luyan veturis al Ŝanhajo por metia lernado. En 1921 li veturis al Pekino kaj vizitis la Pekinan Universitaton, kiel neoficiala studento. Kaj ĝuste tiam li komencis verkadon sub influo de la novliteratura movado de la "Kvara de Majo" (1919); kaj ĝuste en tiu jaro li lernis la internacian lingvon, nian karan Esperanton. Post 2 jaroj li laboris kiel asistanto de Eroŝenko, la fama instruisto kaj poeto en Esperanto el Rusio. Tio okazis en la Pekina Universitato. Poste Luyan mem gvidis Esperantajn kursojn en mezgrada lernejo kaj instruista lernejo diversaloke, ekzemple en la urboj Ŝanhajo kaj Changsha, kaj en la provincoj Fujian kaj Shaanxi. Kompreneble li faris ankaǔ tradukadon, ekzemple de "Noveloj de H. Sienkiewicz", "La Portreto", "La Fundo de l' Mizero", "Homo Perdanta Ombron" kaj "Kolekto de Mondaj Noveloj". Li entreprenis ankaǔ kulturan laboron, servis kiel redaktoro de "Respublika Ĵurnalo" kaj, en 1939, fondis gazeton en la suda urbo Guilin.
Sekve ni parolu pri lia verkado!
Kiel dirite supre, Luyan komencis sian verkadon tre frue, en la aĝo de 20 jaroj. Liaj 1-aj verkoj kolektiĝis en "Pampelmuso", en kiu troviĝas novelo "Oro" kies Esperantan tradukon vi povas legi en "Ĉina Antologio, 1919—1949", p. 114—130. Temas pri tio, ke pro malriĉiĝo de la familio, Rushi ricevadis apatian trakton kaj eĉ mokojn, dronante tage en embaraso kaj nokte en koŝmaro. La verko spegulas tion, ke pro invado de imperiisma ekonomia forto kaj subpremado de feǔdaj tiranoj, la vastaj amasoj de et-produktantoj ne povis ne bankroti rapide; ili do baraktis nature en paniko ĉe la flanko de socia psiko. En la novelo la aǔtoro faris profundan elfosadon kaj fortan draŝadon al diableca sorĉo de mono kaj malnovaj koncepto kaj kutimo. El ĉi tiu novelo kaj aliaj oni povas vidi, ke la aǔtoro ricevis influon de Lusin (kiun ni jam konigis al vi en la reto) kaj tiun de realismaj verkistoj de Rusio kaj orienteǔropaj landoj.
Ĉefaj verkoj de Luyan en la komenca periodo de la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento estis "Tristo pri la Infaneco", "Malgranda Koro", "Sub Tegmento", "Paseroj kaj Musoj" kaj "Ĉe Rivero", sume 5 noveloj, kaj romano "Kampa Fajro" (Poste li ŝanĝis la titolon al "Indigna Vilaĝo"). En la novelo "Sub Tegmento" la aǔtoro priskribis kompatindan virinon, kiu gajnis portempajn saton kaj varmon je kosto de malsaniĝo post 20-jara penado, tamen ĉiam trovis sin kovrata de ombro el dolorigaj travivaĵoj en la pasinteco, tagnokte maltrankvila pro timo al perdo de bonhaveca vivo kaj obsedata en senĉesaj suspektado kaj kverelado kontraǔ bofilino. Kia memtorturado, ne atendita, tamen logika kaj tial kredebla!
Jen du vilaĝoj interluktas en la procezo de kontraǔpesta preĝado ("Vojkruciĝo", malkovranta seriozajn narkotadon kaj venenadon de malnovaj sistemo kaj ideologio al la popolo); jen industriistoj kaj komercistoj reciproke subpremas kaj luktas, senkompate glutante ĉiom da mono de malgranda-kapitalaj negocistoj agonie baraktantaj ("Surponte"). En tiuj noveloj la aǔtoro, per simpla kaj natura lingvaĵo, priskribis psikon kaj agojn de koncernaj homoj, prezentante rigorajn fenomenojn de la reala vivo al legantoj, por skurĝi malgrandanimecon, egoismon kaj malkleron de privatuloj, vere surscenejigi tragediojn de la vivo, ekzistantajn en ĉiuj anguloj de la socio, kaj sarkasme kritiki la malnovan socion.
En "Onjo Li" la aǔtoro vivece priskribis la procezon de degenerado de virino kiu, antaǔe honesta kaj bonkora, veninte el vilaĝo kaj dungate en urbo, fariĝis ruza, kovarda ka senhonta, per kio la aǔtoro esprimis fortan amon kaj drastan malamon. Apin, orfo, fraǔdita sklavo, kun eta malĝoja koro, kvazaǔ la novelo "Malgranda Koro" mem trenus sin en malespero. Acheng, dungita kamparano, honesta, gajema kaj multatalenta tamen plena de malfeliĉaj travivaĵoj – tian amikon en sia infaneco la aǔtoro sincere laǔdis en la novelo "Tristo pri la Infaneco" kaj funebrece bedaǔris kiel meteoron en frua mateno aǔ fulmon en somera nokto. Perverso pereigis belon kaj puron! Kiaj domaĝo kaj doloro de la aǔtoro!
Luyan, verkisto serioza kaj en la vivo kaj en la literaturo, kompreneble ankaǔ en la Esperanta movado. Li ĉiam senlace faris esploradon. Dank' al tio lia verkado konstante noviĝis. Lia romano "Kampa Fajro" temas pri mizero, baraktado kaj rezistado de kamparanoj kontraǔ krimoj de vilaĝa estro, tiranoj kaj bienuloj farantaj komplote subpremadon, ekspluatadon kaj persekutadon al malriĉaj vilaĝanoj. En la romano la aǔtoro ne nur vivece kaj vere malkovris ferocajn agaĉojn de la ekspluatanta klaso, sed ankaǔ faris, ne sen kompato, kritikon al sklaveco de Ge Sheng, kies ostoj tute "moliĝis" pro turmentado en la vivo, kaj forte laǔdis firmecon kaj kuraĝon de Hua Sheng en la rezistado.
Luyan povus fariĝi kolono ne nur en la nuntempa literaturo post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, sed ankaǔ en la Esperanta movado kiu pli kaj pli prosperas en la nova epoko kronate per la Pekina Kongreso en la kuranta jaro. Kia domaĝo, ke li forpasis en 1944!
|