• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-20 14:57:27    
Wang Renshu: Fuguo*

CRI
Li vagis kaj vagis, cerbumante pri tio, kiel oni finu la mizeran vivon de la familio. Fine li informiĝis pri bona ideo kaj decidis ĝin kategorie efektivigi. Dirite, farite. Ekbrilis la okuloj. Rideto ludis ĉirkaǔ la buŝo iom oblikva. Sed de kie akiri tiaĵon? De kie? Li migris kaj migris, serĉante tiun, kiu povu helpi al li plenumi la historie gravan taskon. Kompreneble li ne eldiris sian celon al kiu senintence elbuŝigis la bonan ideon. Certe li konfidencu same nenion al helponto!

De kie, jam ne esploreble nek enketeble, li akiris korbon da fuguoj. Eklumis la pupiloj. Ridetoj ondetis ĝis la vangoj. Ideo bona, ago solida. Kaj li ŝvebis, kvazaǔ nubfloko, hejmen, kun la karaj fuguoj.

Katastrofoj furiozis jam 3 jarojn. Katastrofoj ne sole el la naturo! Ĉioma produkto, rikoltita el magra agro, jam fariĝis rento. Li sola subtenis la tegmenton, sub kiu la 5-persona familio baraktadis de tago al tago. De la pasinta jaro, printempe, somere, aǔtune kaj vintre, ĝis nun, denove la 1-a trimestro atingis lian hejmon heroldante, ke li klopodu por ke la tuta familio ne suferu malsaton, ke li nepre konkeru la grandegan malfacilon. Nepre! Nepre? Kiel? Kie almenaǔ almozeton petegi? Fine! Fine, ne almozeton, nek almozon, sed donacon el la ĉielo, feliĉigan por eterne! Ja ja! Apenaǔ ekvidinte la korbon da fiŝoj, la tuta familio ekviglis kvazaǔ en la printempa festo kiu siatempe ignoris ilian hejmon.

La infanoj alsvarmis, svingante la manojn. "Paĉjo! Kio bongusta? Al mi!" Tiom vigle, kvazaǔ ili, anstataǔ suferadi malsaton de tago al tago, jam tediĝus de ĉiaj legomoj, brasiko, napo, karoto, rafano, celerio, spinaco, aǔ de ĉiaj grenoj, tritiko, rizo, sorgo, hordeo, maizo... Kia jubilado! Tia sceno kaǔzis, ke li apenaǔ sin regis de larmoj, kiuj falis ne sur liajn vangojn, sed en lian koron.

"Bongusta!" La sola vorto glitis de sur lia lango, apenaǔ aǔdebla, tamen ege klara vorto, kiu entenis senliman teroron, teroron pro la vivo de liaj infanoj; la sola vorto, kiu iĝis hurlanta tajdo lin subpremanta, tiel ke li sentis sufokon.

Li diktis, kion li subite rememoris, ke lia edzino kuiru la fuguojn, ne tro, sed ĝis manĝebleco, jam sufiĉe. Sekve li flustris al ŝi, ke li havas ankoraǔ aferon, gravetan kaj urĝetan, ili do manĝu la fuguaĵon kaj ne atendu lin. Ho, kia preteksto! Ne ne ne, ne pro tio, ke li timis morton, sed pro tio, ke li ne volis nek povis vidi inferan mortadon de la karaj familianoj. Li decidis foriri portempe.

Li vagis kaj vagis, ne haltante por ne pensi pri la edzino kaj gefiloj, tamen iliaj figuroj ankoraǔ pli energie hantis lian animon.

Trilas infanaj ridoj, super lia kapo. "Patreto! Feliĉe estas en la ĉielo. Vere! Venu, ni kune ludu!..."

Pasis... kiom da horoj? La infanoj jam perdis paciencon – ties salivo fluis el la buŝo, ĉi tiu senceŝe lekis la lipon kaj la 3-a preskaǔ ploris. "Peceton al mi!" "Mi iom rigardu!" "Ne atendu paĉjon! Ni ne ĉiom formanĝos. Ni konservu la plej bonajn pecojn al li!"... Tamen ilia patrino restis damninde firma, surdante kontraǔ iliaj bruoj, ĉar ŝi, tiom amanta la edzon, lasis al li preni la unua ĉiun manĝon, ĉiam, de post ŝia veno al li. Eĉ gustumon ŝi neniam permesis al la infanoj.

La sunrado jam ruliĝis okcidenten kaj estis baldaǔ malaperonta, la fuguoj restis kuirataj, la patrino ankoraǔ persistis en sia rutino, la infanoj kolapse sterniĝis aǔ ŝrumpe buliĝis ĉe la kameno, kiom pro malespero, tiom pli pro malsato.

Fine! Fine li revenis. Fine! Kvazaǔ tretante nubon, li perpleksis pri siaj paŝoj. Li imagis, ke 4 kadavroj kuŝas en la hejmo diversapoze. "Jam mia vico!" Kaj li mobilizis la lastan parteton de la energio por solene paŝi en la hejmon kaj daǔrigi la grandiozan aferon. Pli fortiĝis liaj piedoj.

"Via paĉjo revenas!" kriis lia edzino, de longe lin atendanta ĉe la pordo. "Revenas!"

Ŝia anonco reanimis la idojn kaj ili, ricevinte strangan forton kvazaǔ el la ĉielo, rapide kuretis al la pordo.

Li sin kuraĝigis, por renkonti la mortintojn, ankaǔ la morton. Sed, ĉu halucino? Scintilis 4 paroj da okuloj en la faǔko de la hejmo. Eĉ aǔdiĝis aplaǔdoj kaj huraoj, bonvenigaj al li.

"Neniu mortis?" Li teruriĝis kaj surpriziĝis.

"Paĉjo! Ni atendas vin, kune manĝi bongustaĵon. Paĉjo!"

"O!" Kaj li eniĝis.

Li ĉetabliĝis, ankaǔ la infanoj. Dume lia edzino prenis la fuguaĵon el la kuirpoto. Ha, kia frandaĵo! Fiŝa ambrozio, kian la infanoj ankoraǔ neniam gustumis. Dolĉe! Beate!

Post enlitiĝo li turniĝadis en terlito, trankvile atendante alvenon de la nigraroba Morto. Sed fine li endormiĝis, ne povante teni sin plu sobra kaj pro la elĉerpa vagado kaj pro la deliciga satigo.

Li tute ne sciis, ke la veneneco de fuguo povas malaperi pro longa kuirado.

Regis silento, sed de tempo al tempo aǔdiĝis ronketoj kaj krietoj el dolĉa sonĝo.

Li vekiĝis. Vidinte, ke ĉiuj familianoj ankoraǔ vivas por toleri plu la malsaton, li ĉerke suspiris. "Kial eĉ morti estas tiel malfacile? Kial?" Larmoj perlis.

*Fuguo: Fiŝo cilindroforma (Fugu vermicularis, F. ocellatus, F. obskurus), kun dornecaj skvamoj kaj baloneca cisto (jen kial angle estas "balloonfish"!). Ĝiaj hepato, sango kaj genera glando entenas tokson.