• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-21 14:54:51    
Kiel statas kokakolo en Ĉinio?

cri

La Kokakola Kompanio de Usono estas la plej granda entrepreno de trinkaĵo en la mondo. Ĝia produktaĵo vendiĝas en pli ol 200 landoj kaj regionoj, okupante 48% de la senalkohol-trinkaĵa merkato de la mondo. Ankaŭ en Ĉinio la kokakola entreprenado estas prospera: laŭstatistike 4 specoj de kokakolo okupas 50% da trinkaĵa merkato en Ĉinio.

Jam en 1927 la Kokakola Kompanio havis sian unuan filian enboteligan fabrikon en Ŝanhajo de Ĉinio, kiu tiam estis la plej granda ekster Usono. Poste la kompanio starigis tiajn fabrikojn ankaŭ en Tianjin, Qingdao, Kantono kaj aliaj urboj de Ĉinio.

Ŝlosilo de sukceso de la Kokakola Kompanio de Usono en Ĉinio

Pro historiaj kialoj la Kokakola Kompanio de Usono iam retiriĝis el la ĉina merkato. En 1979 ĝi revenis kaj rapide disvolviĝis. Ĝis nun ĝi investis en Ĉinio entute pli ol miliardon da usonaj dolaroj kaj starigis 23 enboteligajn fabrikojn kaj 28 fabrikojn de ladtrinkaĵo.

Ĉinigo estas ŝlosilo de sukceso de la Kokakola Kompanio en Ĉinio. En la kokakolaj fabrikoj en Ĉinio 99% da laborantoj estas lokanoj, nome ĉinoj administras la fabrikojn kaj formas la entreprenan kulturon. Fang Ruijun, prezidanto de la Ĉina Kokakola Kompanio Limigita, diris: "Sukceso de nia kompanio dependas de ĝiaj laborantoj."

La ĉinigo celas malaltigon de la produktokosto. Lu Bingsong, vicprezidanto de la kompanio, diris: "La prezo de nia trinkaĵo estas same kiel tiu antaŭ 7 jaroj. En tiuj jaroj la prezoj de sukero kaj akvo kaj la salajro de laborantoj altiĝis, tamen la prezo de nia produktaĵo ne ŝanĝiĝis, ĉar ni laŭeble malaltigis la produktokoston."

La ĉinigo inkludas kelkajn flankojn, nome fabrikon, materialojn, laborantojn, produktaĵon, pakadon kaj vendadon, preskaŭ ĉiuj tiuj devenas de Ĉinio. Kompare kun aliaj flankoj, la vendo en Ĉinio estas iom kompleksa. La 20-jara disvolviĝo de la Pekina Kokakola Kompanio Limigita estas miniaturo de la ĉinigo de la usona kompanio.

En la komenco en Ĉinio estis rekta kaj podetala vendo de kokakolo anstataŭ pogranda. Sed poste oni trovis, ke Pekino havas sian karakterizĵon, nome kiel politika kaj kultura centro ĝi ofte okazigas naciajn kaj internaciajn aktivadojn, tial la trafika regado estas limigo al tia ĉiutaga konsumaĵo, dume la kompanio bezonas grandan sumon da mono por funkciigi la rektan vend-reton, tio sendube altigos la produktokoston kaj malfortigos la konkurencan kapablon en la merkato.

La kompanio tuj sin reordigis kaj kunlaboris kun ĉinaj komercistoj de pogranda vendo. Utiligante la trafikon kaj vend-reton, ĝi kiel eble plej rapide transportas sian produktaĵon al konsumantoj. Tial ĝi malaltigas sian produktokoston kaj plivastigas la merkaton, samtempe la ĉinaj komercistoj de pogranda vendo profitas kaj la konsumantoj povas trinki kokakolon kiam ajn kaj kie ajn. Tiel la kompanio, konsumantoj kaj komercistoj ĉiuj atingas sian celon.

Nun la Pekina Kokakola Kompanio Limigita starigis partnerajn rilatojn kun pli ol 600 komercistoj de pogranda vendo, kies jara vendokvanto estas duono de tiu de la kompanio.

Kokakolo estas bonvena en Ĉinio ankaŭ pro tio, ke ĝi kunfandiĝis kun la loka kulturo. Oni prenas Afu, figuron de dika knabo en tradiciaj ĉinaj vestoj, kiel sian produktaĵofiguron en reklamo diskonigata en la Printempa Festo, tradicia ĉina festo, por ke ĝi plaĉu al ĉinoj. Poste 12 ĉinaj aĝosimbolaj bestoj, ora ladbotelo memore al la pekina invito de Olimpikoj, Ĉina Piedpilka Teamo kaj ĉina papertondaĵo aperis sur pakumo de kokakolo. Tio impresas ĉinajn konsumantojn, ke kokakolo estas ĉina produktaĵo, tio efektive akcelas ĝian vendokvanton.

Ambaŭ profitis

Kokakolo faris kontribuon por la ĉina softtrinkaĵa industrio. En 1980 vitra botelo de Ĉinio estis tiom maldika, ke ĝi povis elteni premon de nur 16 atmosferoj, nur duonon kiom la postulata. La usona kompanio fine venigis al Ĉinio specialistojn pri botelfarado kaj senpage donis al la ĉinaj fabrikoj teknikon de farado de vitraj boteloj, de kio profitis la ĉina trinkaĵa industrio. Post kuna investado la kompanio donis al la ĉinaj entreprenoj kapitalon, teknikon kaj administran metodon. La produktokapablo de tiuj fabrikoj kaj la kvanto de iliaj produktaĵoj altiĝis. La kompanio kredigas: "Kie ajn vi aĉetas kokakolon, ĝia gusto estas sama. La gusto de kokakolo en Usono ne diferencas de tiu en Ĉinio." Tial en Ĉinio la kompanio donas grandan atenton al la kvalito de siaj produktaĵoj. De elekto de materialoj ĝis produktado ĝi faras periodan kontroladon. Krome por kontroli la kvaliton ĝi ankaŭ aĉetas trinkaĵon en la merkato.

Kokakolo havas sian devizon "Kune krei riĉaĵon", nome ĉiuj inkluzive laborantojn kaj provizantojn kune kreu riĉaĵon. La kompanio rigardas sin kaj siajn kunlaborantojn kiel tuton: "Ni ne lasas nian trinkaĵon al la kunlaborantaj komercistoj, ke ili vendu ĝin libervole. Ni helpas ilin vastigi la vendokampon. Kiel aranĝi ilian butikon, kiel vigligi ilian vendobretaron kaj kiel vastigi ilian negocon, tio estas nia grava laboro por fortigi la konkurencan kapablon de ni kaj de niaj kunlaborantaj komercistoj."

"Koncentre produkti la ĉefan aparaton kaj enboteligi loke" estas ĉefa produkta medoto de la Kokakola Kompanio en Ĉinio, nome la kompanio produktas la ĉefan elementon (ĉefan aparaton kaj densigitan likvaĵon) en nur kelkaj fabrikoj de Ĉinio bone kontrolantaj la kvaliton. Kaj poste aliaj fabrikoj en diversaj lokoj rajtigitaj de la kompanio aldonas akvon, premon kaj sukeron al la densigita likvajho. Tia metodo garantias la kvaliton kaj akcelas la disvolviĝon de la entrepreno. Tio ankaŭ estas bona referenco por la tuta ĉina trinkaĵa industrio.

Fakte kokakolo alportas al Ĉinio ne nur profiton. Ĝi jam rekte donis okupon al pli 10 mil ĉinoj. La statistiko de la Pekina Universitato, Qinghua-universitato kaj la Universitato de Suda Karolino de Usono montras, ke de 1980 la kompanio investis en Ĉinio entute 1.1 miliardojn da usonaj dolaroj kaj donis okupon al 410 mil ĉinoj kaj Ĉinio ĉiujare gajnis 1.6 miliardojn da juanoj kiel imposton.

La kompanio planas investi en la venontaj 5 jaroj 150 milionojn da usonaj dolaroj por konstrui 6 fabrikojn. Tiam ĝi havos pli ol 30 enboteligajn fabrikojn tra Ĉinio.