• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-21 14:57:37    
Malfermita urbo Xiantao

cri

La urbo Xiantao situas okcidente de Wuhan, ĉefurbo de Hubei-provinco. Ĉina prezidanto Jiang Zemin iam diris, ke ĝi estas ĉina Pretorio.

Bela legendo

En la ĉina lingvo la vorto Xiantao signifas fean persikon. Pri la loko cirkulas bela legendo.

Antaŭ tre longa tempo, por festi datrevenon de la naskiĝo de la Chiel-imperiestra Edzino, ŝiaj sep filinoj ĉiujare flugis al fea lando en la Orienta Maro kaj tie plukis persikojn, maturiĝintajn post dekmil-jara kreskado. Pro petoleco la feinoj revenis al la ĉiela palaco per malsamaj vojoj. Foje ili trovis nekonatan insulon en vasta lago kun multe da domoj ombrataj de verdaj arboj, stratoj interkruciĝantaj kaj homoj laborantaj en paco kaj harmonio. La feinoj prenis la lokon kiel homan paradizon. Pro scivolemo ili decidis malsupreniri por koni la lokon. Ili transformiĝis en vendistinojn de persikoj. En bazaro ili informiĝis, ke junuloj aĉetis persikojn por gepatroj kaj maljunuloj por infanoj. La paca vivo kaj honesta karaktero de la lokanoj profunde infektis la feinojn, kiuj do decidis fari ion bonan por la loko. Ili ĵetis tie persikajn semojn. De tiam printempe tie prosperas persikaj floroj kaj maje oni rikoltas bongustajn fruktojn. Jen la loko ricevis sian nomon.

Ĝenerale pri la urbo

La urbo Xiantao havas longan historion. Jam antaŭ 5 mil jaroj oni tie ekkulturis teron. En la historio tie estis oficejo de prefektoj por longa tempo. Nun la urbo kovras 2538 kvadratajn kilometrojn kaj havas 1.4741 milionojn da loĝantoj. En 1991 ghi fariĝis unu el la cent gravaj urboj de Ĉinio. De 1992 ĝia sinteza ekonomia forto ĉiam estas la unua en Hubei-provinco. Tie estas la plej granda bazo de bonaj ŝtofoj en Ĉinio.

La urbo situas tuj ĉe Yangzi-rivero. La lokanoj dediĉis grandan atenton al la media protektado kaj traktado de malpura akvo. Nun la verdigita areo jam superis trionon de la totala areo de la urbo.

Urbanizo estas nepra tendenco de la loko kaj nun 40% de la loko jam urbaniziĝis.

Supereco por investado

Post membriĝo de Ĉinio al la Monda Komerca Organizo oni investas ne nur en orienta Ĉinio, sed ankaŭ en meza Ĉinio. Profitante de tiu ŝanco, la loĝantoj de Xiantao senĉese disvolvis sian superecon por altiri al si en- kaj eksterlandajn investantojn. Nun enkonduki eksterlandajn kapitalojn kaj disvolvi privatajn entreprenojn jam fariĝis ĉefa afero zorgata de la lokanoj.

La supereco de Xiantao por investado montrighas ĉefe en la jeno:

I. Geografia situo. Xiantao estas proksima al Wuhan, ĉefurbo de la provinco, kaj gravaj urboj Jingzhou, Yichang kaj la mondfamaj Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero. Norde de ĝi fluas Hanshui-rivero kaj sude - Yangzi-rivero. Ĝi estas trafika nodo en Jianĝan-ebenaĵo kaj grava loko por cirkulado de informoj kaj varoj.

II. Ekonomia sistemo. Privata ekonomio jam fariĝis ĉefa parto de la loka nacia ekonomio. En la tuta urbo nun estas nur unu ŝtat-nivela entrepreno kaj post nelonge ĝi fariĝos enmerkat-akcia kompanio, kies plej granda akciulo estos la shtato. Ĉiuj aliaj shtataj entreprenoj jam fariĝis privataj. Tie bone funkcias la nova sistemo de sendependa entreprenado, laŭleĝa impostado, bona servado kaj leĝa administrado.

III. Industrioj. Tie oni sin okupas pri akvaj produktaĵoj, lana tekstilado kaj delikata kemia industrio. La komerco estas prospera.

IV. Kulturo: Xiantao estas lulilo de kulturaj erudiciuloj kaj emimentaj gimnastoj. Oni diris, ke se oni nomas ĉinajn gimnastojn brilaj perloj en la monda gimnastika rondo, do Xiantao estas la plej brila inter ili. Li Xiaoshuang estis ĉampiono de viraj grundgimnastiko kaj kunmetita gimnastiko kaj subĉampiono de vira grundgimnastiko respektive en la Barcelonaj kaj Atlantaj Olimpikoj. Li ja devenis de Xiantao. La ĉina vira gimnastika teamo gajnis la ĉampionecon en la Sidnejaj Olimpikoj. Ankaŭ ĝiaj membroj Yang Wei kaj Zheng Lihui naskiĝis en Xiantao. Krom tio Yang gajnis arghentan medalon de la vira kunmetita gimnastiko. La trejna bazo de ĉinaj gimnastoj troviĝas ĝuste en tiu urbo. Krom tio la tieaj tambura danco kaj ombroteatraĵo estas famaj tra Ĉinio.

V. Medio. Xiantao havas ne nur kompletan medion de servado, sed ankau favorajn politikojn de pordmalfermo kaj regulan kaj justan leĝan medion, kiuj povas garantii la eksterlandajn investantojn en paca, trankvila kaj kvieta vivo kaj produktado.

Per siaj favoraj politikoj, fervora servado kaj eminenta medio kaj kun etenditaj brakoj Xiantao atendas ĉinajn kaj alilandajn entreprenistojn por kunlaboro.