• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-21 16:50:43    
Koncerto de Jean Michel Jarre inaŭguris Francan Kulturan Jaron

cri

La 10-an de oktobro koncerto de Jean Michel Jarre okazis en Wumen-placo de la Malpermesita Urbo de Pekino. Kaj inaŭguriĝis Franca Kultura Jaro en Ĉinio, sekve pli ol cent aktivadoj okazas en urboj Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj Hongkong-a Speciala Administra Regiono.

Nun vi aŭdas muzikon el koncerto de Jean Michel Jarre. en la koncerto elektronikamuzika majstro Jean Michel Jarre akorde kunmetis multstilajn muzikojn per franca aparta romantika emocio, pere de teknikaj metodoj kaj diversaj instrumentoj, tio aprecigis al ĉinaj aŭskultantoj ĉarmon de la moderna elektronika muziko.

La scenejo estas ornamita simple: grandaj kaj blankaj kolonoj, globoj kaj trianguloj, pufigitaj per aero staras sur la scenejo kaj senĉese ŝanĝiĝas al diversaj belegaj bildoj prilumate de laserlampoj, tio formis al Wumen-pordego antikva, majesta kaj grandioza, grandan kontraston kaj donis al la aŭskultantoj fortan skuon,vidan kaj aŭdan.

La prezentitaj muzikaĵoj tute estas verkitaj aŭ adaptitaj de Jean Michel Jarre. La muzikaĵoj "Fonto de la vivo", "Kiom da amo" kaj "Kosmospaco" en etoso de laserlamplumado kaj projekciado donis al homoj senliman revadon, kaj la luda stilo de Jean riĉa je moda, avangarda kaj moderna odoroj gajnis varmajn aplaŭdojn de la aŭskultantoj.

Jean estas pioniro de la elektronika muziko de la mondo, li famiĝis pro lerta uzado de la progresemaj teknikoj kaj troigado de la etoso. En la jaro 1981 li okazigis koncertojn aparte en la urboj Pekino kaj Ŝanhajo kaj fariĝis la unua muzikisto alportanta elektronikan muzikon, tian freŝan formon al Ĉinio. Pasis jam pli ol 20 jaroj, tiu franca homo, kiu influis la naskiĝon de la ĉina elektronika muziko, refoje venis al Ĉinio kiel "Kultura Persono de Ĉinio kaj Francio", pro tio, li multe ĝojas. Li diris:

"Nia deziro estas, ke per tiu ĉi koncerto ni montru al Ĉinio kaj la mondo tradician amikecon inter Ĉinio kaj Francio, aliflanke, montru al Ĉinio kaj la mondo francajn pasion kaj kreeman spiriton kaj francan apartan amikecan spiriton.

Jean multe ĝojas pro okaziĝo de la koncerto en la Malpermesita Urbo de Pekino. Li opiniis, ke tio estas ligiĝo de la historio kaj la moderno kaj de la oriento kaj la okcidento. Laŭ konigo de Jean, li kondukis al tiu ĉi koncerto pli ol 100 francajn artistojn kaj ankaŭ invitis pli ol 200 ĉinajn artistojn por ke ili prezentu kune kun li, por vere realigi kunfandiĝon de la oriento kaj la okcidento, kombiniĝon de la du kulturoj de Ĉino kaj Franco. Krome, por ke la aŭskultantoj ĝuu muzikon el diversaj anguloj, la koncerto unuafoje uzis ĉirkaŭan stereofonion de 5,1 kanaloj kaj formis 360-gradan sonospacon.

Ĉivespere la koncerto inaŭgura al la Franca Kultura Jaro prezentiĝis krom ĉe Wumen-placo kiel sia ĉefscenejo, ankaŭ sur grandaj ekranoj de Tian'anmen kaj Wangfujing ktp. Vive prezentiĝis televide. Fininte la koncerton ĉe Wumen Jean veturis per motorciklo de la ĉefscenejo al la branĉscenejo ĉe Zhengyangmen por ludi por tieaj preskaŭ 4 000 spektantoj.

"Kultura Jaro de Ĉinio kaj Francio" estas aktivado deciditaj de ĉinaj kaj francaj gvidantoj en 1999 kaj 2000. Tio estas grandioza kultura soleno en la historio inter Ĉinio kaj Francio. De oktobro de la pasinta jaro ĝis julio de la kuranta jaro Ĉinio jam okazigis Ĉinan Kulturan Jaron en Francio kaj per pli ol 400 programeroj prezentis al la franca publiko profundan,brilan kaj belegan vivriĉan kulturon.

Sinjorino Meng Xiaosi, vicministro de ĉina Kultura Ministerio kaj vicprezidanto de ĉina organiza komitato de "Kultura Jaro de Ĉinio kaj Francio" donis altan takson, ŝi diris:

"Kultura interŝanĝo estas anima dialogo kaj emocia interkomuniko, kaj akcelis interkompreniĝon kaj reciprokan aprecon inter homoj de malsamaj nacioj kun diferencaj haŭtkoloroj kaj kulturoj. "Kultura Jaro de Ĉinio kaj Francio" atestis fervoran atendon kaj belan deziron de la dulandaj popoloj por plifortigi kulturajn interŝanĝon kaj kunlaboron kaj akceli harmonian disvastiĝon de la monda kulturo."

Kiel la dua parto de "Kultura Jaro de Ĉinio kaj Francio", la aktivado de Franca Kultura Jaro okazas de la kuranta oktobro ĝis julio de la venonta jaro en Ĉinio. Dum unujara aktivado, Franca Kultura Jaro prezentas al ĉina publiko freŝan, sterean kaj novan figuron de Francio.

Krom laserlampa koncerto de Jean Michel Jarre, okazis en la sama tago de la inaŭguro grandskalaj eksponoj "Cent Jaroj de Franca Modo", "Ekspono de Francaj Impresismaj Pentraĵoj" kaj "Ekspono de vivo de De Gaulle". Krome, okazis ankaŭ malsamaj aktivadoj de baledo, danca dramo, franca frandaĵo "grandskala pikniko sur la Granda Muro" kaj fajraĵo-vespero ktp.. "Eniru en Francion", "Nova Ondo—Ekspono de Franca Moderna Arto", " Internacia Metropolo—Ŝanco kaj Defio de Urba Evoluo", "Franca Vidkampo—Arkitektura Desegno", "Ekspono de Sunreĝo Louis XIV", "Novaj Loĝdomoj kaj Francaj Vivmanieroj" kaj skerma konkurso inter Ĉinio kaj Francio ktp. Kulturaj aktivadoj okazos sinsekve en sep ĉinaj urboj kaj Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Ĝenerala kunaranĝanto de Kultura Jaro de Ĉinio kaj Francio Lombard diris, ke la du ĉeftemoj de Franca Kultura Jaro estas "Francio de homranismo kaj renovigo" kaj "Romantika kaj kreema Francio". Ili deziras kontakti sin kun plej multaj ĉinaj popolanoj per tiu ĉi ŝanco kaj montri al ĉina publiko novan kaj kreeman Francion. Li diris:

La unua karaktero de "Franca Kultura Jaro" estas diverseco de enhavoj, ni esperas montri plenamplekse al ĉina publiko kreeman spiriton de Francio pere de niaj aktivadoj. Due, ni laŭeble plimultigas videblajn grandajn aktivadojn montrante francan spiriton por plej amplekse elveki la publikon interesiĝi pri francaj kulturo kaj socio. La tria karaktero estas, ke la organizanto esperas, ke Ĉinio kaj Francio alte atentos disvolvi longan kunlaboron kaj fine starigos ampleksajn kunlaborajn partnerajn rilatojn post ĉifoja aktivado.