• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-22 14:44:51    
Funkciigi panbakejon en Ĉinio

cri

Eble vi ne imagis, ke ankaŭ en Pekino vi povas gustumi panon kun originala germana gusto – tia pano supraĵe kun senŝeligitaj sunfloraj semoj, rosino kaj aliaj grajnoj, odoranta vanile kaj bruna kaj malmola ekstere sed mola interne, estas ŝatata de germanoj. La pano estas bakita de germana bakejo funkciigata de germanoj -- sinjoro Horst Lehn kaj lia filo Carsten Lehn. La patro estas ĝenerala direktoro de la entrepreno kaj la filo – administranto.

"Panbakisto de Germanio"

Fakte la familio Lehn estas fama en Germanio. En la jaro 1874 la prapatroj de Lehn fondis sian unuan bakejon en Lübeck de Germanio. Post disvolvo de 100 jaroj la familio Lehn registris en la jaro 1979 la bakejon per la marko "Panbakisto de Germanio".

La bakejo disvolviĝis kaj fondis kafejojn, kukejojn kaj podetalajn vendejojn. Iliaj produktaĵoj vendiĝis al luksaj hoteloj, superbazaroj kaj restoracioj. Ili malfermis la merkaton ankaŭ sur maro. Lübeck estas ĉemara urbo, kaj oni povas atingi la Nordan Europon per ŝipo. "Panbakisto de Germanio" liveras siajn produktaĵojn al luksa shipo. Kiam la bakejo disvolviĝis, la patro transdonis la administradon al sia filo. En la jaro 1989, gesinjoroj Lehn unuafoje venis Pekinon kaj forte altiriĝis de la historio kaj kulturo de Ĉinio. De tiam ili ĉiujare venis Ĉinion 1-2 fojojn. En la jaro 1994, la filo sekvis ilin al Ĉinio, ankaŭ tiu ekŝatis la landon.

Ĝenerale vojaĝantoj ekster sia hejmlando havas tian sperton, ke ju pli ili malproksimas de sia hejmlando, des pli ili forte deziras la manĝaĵojn de sia hejmlando. En Ĉinio gesinjoroj Lehn tre deziris panon de sia bakejo, ĉar por ili la pano de Ĉinio estis tre mola kaj dolĉeta, ne en ilia gusto. Kiam ili babilis kun aliaj germanoj en Pekino, ili trovis ke ankaŭ tiuj germanoj renkontis la saman problemon kaj la ideo starigi panbakejon en Ĉinio tiklis sinjoron Horst Lehn.

"Panbakisto de Germanio" en Ĉinio

Antaŭe sinjoro Horst Lehn planis fondi bakejon investatan de li kaj ĉinoj, sed neatendite ĉinoj ne donis grandan atenton al la afero – ĉar ili dubis, ĉu estas diferenco inter pano farita de germano kaj tiu de ĉino. La gesinjoroj do decidis sole fondi fabrikon nome "Panbakisto de Germanio". En la jaro 1996 ili prezentis peticion al Ĉinio, sed rilataj ĉinaj organoj hezitis, ĉar ili neniam sankciis fondon de eksterlanda familia entrepreno en Ĉinio.

Kun la persisteco de germano, s-ro Lehn invitis advokaton kaj profesorojn kaj montris al ĉinaj oficistoj 500 atestojn ricevitajn de lia familio en Germanio en pli ol 100 jaroj. "Kian avangardan teknikon alportos via fabriko al Ĉinio?" demandis la oficistoj. Lehn respondis: "Ni alportos novan ŝancon kaj mastruman metodon, donos okupon al multaj kaj pagos imposton."

En la jaro 1997, por procedo de fondo de fabriko, s-ro Lehn 14 fojojn vojaĝis inter Pekino kaj Lübeck. En januaro de 1998, li ricevis licencon. En aprilo la kompanio "Panbakisto de Germanio" fondiĝis en Pekino, kaj eĉ la germana komerca konsilanto, tiam vizitanta Ĉinion, partoprenis la inaŭguron.

Radikighi en Ĉinio

Post fondiĝo de la fabriko en Pekino, s-ro Lehn falis en mediton: Kiel trakti la negocon en Germanio? Estas malfacile por li entrepreni tiujn fabrikojn en la du landoj. Por bone funkciigi la entreprenon en Ĉinio kaj ŝpari tempon de vojaĝo inter Ĉinio kaj Germanio, s-ro Lehn decidis forvendi la entreprenojn en Germanio kaj transloĝiĝi en Ĉinion. Retrorigardante la decidon, li fiere diris: "Ni je bona prezo vendis la entreprenojn."

Hodiaŭ, 5 jarojn post sia fondiĝo, "Panbakisto de Germanio" jam famiĝis inter la fremdlandanoj en Pekino. Pli ol 40 hoteloj mendas la produktaĵojn de "Panbakisto de Germanio". Krome ĝi havas ankaŭ 5 rapidmanĝejojn, kaj ĝiaj produktaĵoj inkluzivas fridigitajn manĝaĵojn, sandviĉon kaj tujmanĝaĵojn. S-ro Carsten Lehn diris: "Mia tempoaranĝo estas diferenca de tiu de aliaj: ĉiumatene mi ellitiĝas je duono post la 3-a kaj forlasas la hejmon je la 4-a. Kiam mi atingas la fabrikon, ĝuste estas la tempo preni la unuajn panojn el bakujo. Kaj je la 5-a la panoj estas transportataj al la vendejoj. Poste estas tempo purigi la laborejon. Post tagmanĝo estas libera tempo por mi. Mi uzas preskaŭ mian tutan liberan tempon por mia entrepreno. Ĉiujare mi laboras 365 tagojn, ĉar oni ŝatas panojn novbakitajn."

Por sia entrepreno la juna germano dum 2 jaroj ne revenis al Germanio. Li kaj lia amatino disiĝis. "Kial reveni Germanion? Mi havas nur pasporton de Germanio, sed ĉiuj miaj aliaj atestoj jam estas de Ĉinio. Mi jam kutimiĝis al vivo en Pekino kaj amikiĝis kun homoj el diversaj landoj. Kiam ili informiĝis ke mi estas panbakisto, ili petis de mi panon. Mi estas bonvena en ĉiaj renkontiĝoj, ĉar mi kunportas mian produktaĵon al ili."

Sur la ŝranko de Carsten Lehn estas pli ol 10 honoraj atestoj pro la alta kvalito de liaj produktaĵoj. "Nia celo estas popularigi okcidentan panon en la ĉina merkato. Tio postulas, ke ni faru panon tute lau recepto de Germanio. Por konservi la originan guston de la pano, estas necese fari lau tradicia metodo." Ĝuste pro tio, la pano de "Panbakisto de Germanio" estas bonvena al klientoj.