• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-22 16:31:33    
24 sunperiodoj

cri

Jam antaŭ 3 mil jaroj la ĉinoj bone konis moviĝon de la suno. Kaj poste laŭ moviĝo de la suno kaj luno kaj laŭ la rilatoj inter vetero kaj animala kaj vegetala kreskado kaj aliaj naturaj fenomenoj oni dividis la jaron en 24 egalajn partojn kaj donis al ili nomon, tio ja estas la 24 sunperiodoj.

Deveno de la sunperiodoj

Oni opinias, ke la 24 sunperiodoj apartenas al la kategorio de la luna kalendaro, sed fakte ili estas difinitaj laŭ la suna kalendaro, tio estas, laŭ la situo de la suno sur la ekliptiko oni dividis unu jaron en 24 egalajn partojn, ĉar la ekliptiko havas 360 gradojn, tial ĉiu ĝia 1/24 havas 15 gradojn. Ĉar la suno bezonas la saman tempon por trairi ĉiun parton, tial la 24 sunperiodoj estas preskaŭ samlongaj laŭ la suna kalendaro: En la unua duonjaro la sunperiodoj datiĝas ĉ. la 6-an kaj 21-an de ĉiu monato, dum en la dua duonjaro ĉ. la 8-an kaj 23-an de ĉiu monato.

Laŭ la luna kalendaro la Printempokomenco estas la unua sunperiodo. La nomoj de la 24 sunperiodoj estas difinitaj laŭ la pozicio montrita de Granda Ursino kaj la tiama natura klimato.

Detale pri la sunperiodoj

Printempokomenco, ĉe la 315-a grado sur la ekliptiko, estas la unua sunperiodo. Post ĝi ĉiuj vegetaĵoj vigliĝas kaj de tiam komenciĝas la nova jaro.

Pluvo, ĉe la 330-a grado sur la ekliptiko, montras, ke tiam ekblovas printempa vento, degelas neĝo kaj glacio, la aero fariĝas humida kaj pluvo plimultiĝas.

Insekto-vekiĝo, ĉe la 345-a grado sur la ekliptiko, montras, ke post la Printempokomenco la vetero varmetiĝas, aŭdiĝas printempa tondro kaj la vintrodormintaj insektoj vekiĝas kaj koviĝas insektaj ovoj. Ie en Ĉinio oni komencas plugadon.

Printempa Ekvinokso, ĉe 0 grado sur la ekliptiko. En tiu tago la suno brilas rekte super la ekvatoro. Tio estas mezo de la 90-taga printempo. Tiutage la noktodaŭro egalas la tagodaŭron en la norda kaj suda hemisferoj. Post tiu tago la suno rekte prilumas pli kaj pli norden kaj la norda hemisfero havas pli longan tagodaŭron kaj malpli longan noktodaŭron. En la norda hemisfero la travintrintaj plantoj eniras en la periodon de daŭra kreskado.

Klaro kaj Brilo, ĉe la 15-a grado sur la ekliptiko. Tiam fariĝas pli kaj pli varmete, plantoj komencas ĝermi kaj ĉiuj vivaĵoj komencas kreski. La kamparanoj ekokupas sin pri semado kaj plugado. Antaŭe en tiu tago oni pendigis poplajn kaj salikajn branĉojn ĉe la enirejo de sia hejmo kaj nun oni ankoraŭ kutimas en tiu tago ekskursi antaŭurben kaj viziti tombejon.

Grenpluvo, ĉe la 30-a grado sur la ekliptiko, signifas ke la pluvo kreskigas grenon. La ĉinoj havas proverbon "Antaŭ kaj post grenpluvo, oni semas fabojn kaj melonojn."

Somerkomenco, ĉe la 45-a grado sur la ekliptiko, signifas, ke de tiam ĉiuj vegetaĵoj prosperas. Kutime oni rigardas la Somerkomencon kiel gravan tagon, de kiam evidente leviĝas temperaturo, proksimiĝas varmaj tagoj, plimultiĝas tondro kaj pluvo kaj agrikulturaĵoj eniras en la tempon de rapida kreskado

Grajnoformiĝo, ĉe la 60-a grado sur la ekliptiko, montras, ke de tiu tago hordeo, vintra tritiko kaj aliaj plantoj, rikoltotaj somere, fruktiĝas, sed ankoraŭ ne maturiĝas.

Grenspikiĝo, ĉe la 75-a grado sur la ekliptiko, montras, ke tiu tago estas taŭga por semado de malfrua greno, milio kaj aliaj spikohavaj specoj de greno. Se oni semas ilin malfrue, do ili ne maturiĝas. Antaŭ kaj post tiu sunperiodo en la meza kaj malsupra basenoj de Yangzi-rivero plimultiĝas pluvo, leviĝas temperaturo kaj komenciĝas tempo de senĉesa pluveto, konstanta humido kaj sufoka varmo, kaj vestoj kaj aliaj objektoj facile ŝimas.

Somera Solstico, ĉe la 90-a grado sur la ekliptiko, montras, ke en tiu tago la suno rekte prilumas super Kankro-tropiko. En la tagmezo la suno lumas plej alte, kaj en la Somera Solstico la tago estas la plej longa kaj la nokto la plej mallonga en la norda hemisfero. Ekde tiu tago komenciĝas la varmega somero kaj la vegetaĵoj kreskas plej rapide. Post tiu tago la suno moviĝas iom post iom suden kaj en la norda hemisfero la tago fariĝas pli kaj pli mallonga dum la nokto pli kaj pli longa.

Modera Varmo, ĉe la 105-a grado sur la ekliptiko, montras, ke tiam la vetero estas tre varma, sed ne varmega. Post nelonge venos la plej varmaj tagoj.

Varmego, ĉe la 120-a grado sur la ekliptiko, montras, ke venas la plej varma tempo kaj en multaj lokoj de la baseno de Yangzi-rivero la temperaturo povas atingi 40 gradojn /C. Tiam estas varmege kaj ofte pluvas kaj la lando ofte estas atakata de inundo.

Aŭtunkomenco, ĉe la 135-a grado sur la ekliptiko, montras, ke post nelonge la vegetaĵoj maturiĝos kaj la jaro eniras en agrablan aŭtunon kaj la temperaturo iom post iom malleviĝas.

Varm-retiriĝo, ĉe la 150-a grado sur la ekliptiko, montras ŝanĝiĝon de la temperaturo kaj la somera varmo jam atingas sian finon.

Blanka Roso, ĉe la 165-a grado sur la ekliptiko, montras, ke la tagoj fariĝas pli kaj pli malvarmetaj kaj plimultiĝas blanka roso sur la tero.

Aŭtuna Ekvinokso, ĉe la 180-a grado sur la ekliptiko, samkiel la Printempa Ekvinokso, montras, ke en tiu tago la suno rekte prilumas super la ekvatoro kaj la tagodaŭro egalas la noktodaŭron. De tiu tago la suno moviĝas de la ekvatoro pli kaj pli suden kaj en la norda hemisfero la tago fariĝas pli kaj pli mallonga kaj la nokto pli kaj pli longa. Laŭ la luna kalendaro tiu tago ĝuste estas en la mezo de la 90-taga aŭtuno, sed laŭ astronomio en la norda hemisfero aŭtuno komenciĝas ĝuste de tiu tago.

Malvarma Roso, ĉe la 195-a grado sur la ekliptiko, montras, ke post la Blanka Roso la vetero iom post iom malvarmiĝas, aperas roso kaj en la tago de Malvarma Roso la nokta roso plimultiĝas kaj la temperaturo falas pli malalten.

Prujnofalo, ĉe la 210-a grado sur la ekliptiko, montras, ke la vetero jam malvarmiĝas kaj ekaperas prujno.

Vintrokomenco, ĉe la 225-a grado sur la ekliptiko, montras, ke post tiu tago en la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero aperas glacio kaj la kamparanoj kutime ekokupas sin pri fundamenta akvoutiliga konstruado kaj aliaj agrikulturaĵoj.

Neĝeto, ĉe la 240-a grado sur la ekliptiko, mem signifas, ke falas la temperaturo kaj ekneĝetas kaj la norda Ĉinio jam eniras en glacian sezonon.

Neĝego, ĉe la 255-a grado sur la ekliptiko, estas tago, ĉe kiu neĝas ankaŭ en suda Ĉinio, dum en norda Ĉinio estas sufiĉe malvarme.

Vintra Solstico, ĉe la 270-a grado sur la ekliptiko, estas tago, kiam la suno rekte prilumas super la Tropiko de Kaprikorno kaj tiam la tago estas la plej mallonga dum la nokto la plej longa en la norda hemisfero, kiu estas regata de frosta vintro. Laŭ astronomio tiu tago estas komenco de vintro en la norda hemisfero kaj post tiu tago la suno prilumas pli kaj pli norden kaj la tago iom post iom plilongiĝas en la norda hemisfero.

Modera Malvarmo, ĉe la 285-a grado sur la ekliptiko, montras ke la norda hemisfero eniras en frostan vintron, tamen malvarmo ankoraŭ ne atingas sian kulminon.

Malvarmego, ĉe la 300-a grado sur la ekliptiko, montras, ke tiu tago estas la plej malvarma en la jaro.

La Malvarmegon sekvas la Printempokomenco kaj iom post iom varmetiĝas. Jen la tero rondiris unu fojon ĉirkaŭ la suno.

El la supre diritaj ni scias, ke la 24 sunperiodoj povas esti dividitaj en 4 partojn, t.e. 8 montras alterniĝon de la kvar sezonoj: Printempokomenco, Printempa Ekvinokso, Somerkomenco, Somera Solstico, Aŭtunkomenco, Aŭtuna Ekvinokso, Vintrokomenco kaj Vintra Solstico; 5 montras ŝanĝiĝon de la temperaturo: Modera varmo, Varmego, Varm-retiriĝo, Modera Malvarmo kaj Malvarmego; 7 montras precipitadon: Pluvo, Grenpluvo, Blanka Roso, Malvarma Roso, Prujnofalo, Neĝeto kaj Neĝego; kaj 4 montras vekiĝon de insektoj kaj agrokulturajn aferojn: Insekto-vekiĝo, Klaro kaj Brilo, Grajnoformiĝo kaj Grenspikiĝo.