• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-22 17:33:14    
Porcelano kaj Ĉinio (fotoj)

cri

En la angla lingvo, la vorto "China" signifas kaj Ĉinion kaj porcelanon. Delonge Ĉinio estas titolita kiel "lando de porcelanaĵo", do kia originala rilato estis inter Ĉinio kaj porcelano? Nun ni parolas pri la historio de ĉinaj porcelanaĵoj.

Arkeologiaj materialoj jam atestis, ke la origino de porcelano estis primitiva blua porcelano, evoluinta el ceramiko. Ĝi karakterizas sin kaj de porcelano kaj de ceramiko. La plej fruaj primitivaj bluaj porcelanaĵoj de Ĉinio troviĝis en la ruino de la Longshan-kulturo elterigita en la gubernio Xia de la provinco Shanxi, de antaŭ 4 200 jaroj.

La porcelano aperis en Ĉinio fakte en la periodo de la Orienta Han-dinastio (dum jaroj 23—220). Porcelanaĵoj plejfrue aperis en la provinco Zhejiang de la suda regiono de Ĉinio. Poste, la metio por fari porcelanaĵojn estis enkondukita el la sudo al la nordo kaj bone progresis. Dum la evoluado la plej grava evento estas apero de blanka porcelano.

Blanka porcelano disvolviĝis el la blua, kaj la diferenco inter ambaŭ kuŝas en malegalaj kvantoj de fero en ilia glazuro. Kaolino kun malmulte da fero blankiĝas kaj male griziĝas. Se temas pri evoluado de porcelano mem, ĝi disvolviĝis el unukolora al kolora glazuro, kaj kolora porcelano estas plejparte fone blanka, sur kiu montriĝas ĉarmeco kaj beleco de diversaj koloroj. Tial la apero de blanka porcelano profundege influis la evoluadon de porcelano.

En la dinastioj Tang kaj Song (de la 10-a jarcento ĝis komenco de la 13-a jarcento), la tekniko por fari porcelanaĵojn daŭre disvolviĝis. La tri-kolora porcelano de la Tang-dinastio estas metiartaĵo aperinta dum la periodo. Sur la kaolina adobo oni pentris kolorajn glazurojn, kiuj ĥemie ŝanĝiĝas en bakado. En farado de tri-kolora porcelano de la Tang-dinastio oni prenis la karakteron de ĉinstila pentrado, skulptado kaj aliaj metiartoj, kune kun dekoracia desegnado, paralele uzis tri glazurajn kolorojn ruĝan, verdan kaj blankan sur la farataĵo. Dank' al bakado en alta temperaturo, la tri koloroj kunfandiĝas kaj montras riĉajn kolorojn. Tio estas trajto de la tri-kolora porcelano de la Tang-dinastio.

En la dinastioj Ming (1368—1644) kaj Qing (1644—1911), la ĉina produktado de porcelanaĵoj estis en prosperado. Ambaŭ la nombro kaj kvalito de porcelano atingis zeniton. Dum tiu periodo la suda urbo Jingdezhen, kiel ĉefurbo de porcelano regis la ĉinan porcelanan rondon kelk-centojn da jaroj. Ankaŭ en hodiaŭo, la kronaj porcelanaĵoj estas produktitaj en la urbo Jingdezhen.

Frue en la 8-a jarcento, ĉinaj porcelanaĵoj estis eksportataj. Antaŭ tio, fama "Silka Vojo" jam komunikis la komercadon kaj kulturojn inter Ĉinio kaj eksteraj landoj, Ĉinio estis titolita kiel "lando de silkaĵo". En la 8-a jarcento, kun la eksportado de porcelanaĵoj, Ĉinio ekĝuis la titolon "lando de porcelano".

Komence oni eksportis porcelanaĵojn nur en la azia regiono. Post la 17-a jarcento, furoris kolektado de ĉinaj porcelanaĵoj en reĝ-familioj kaj kortegoj de Eŭropo. Post kiam Portugalio malfermis la novan navigadan linion, porcelanaĵoj fariĝis plej kuriozaj donacoj en la eŭropa socio. Tiuperiode, la ĉina arto, stile delikata, milda kaj eleganta estis fama en Eŭropo. Tio enigis la ĉinstilajn varojn inkluzive de porcelanaĵoj en la eŭropan socion. Laŭ nekompleta statistiko, en la 17-a jarcento Ĉinio ĉiujare eksportis ĉirkaŭ 200 mil porcelanaĵojn, kaj en la 18-a jarcento, la plej multaj eksportataj porcelanaĵoj atingis milionojn ĉiujare.

La ĉinaj porcelanaĵoj estis vendataj tra la mondo kaj fariĝis la mondeca komercaĵo. La vorto "China" estis vaste cirkulanta kun la ĉina porcelano en Britio kaj eŭropa kontinento kaj sekve fariĝis pronomo de porcelano. Pri tio, ke kiam certiĝis la pronomiĝo, oni ne scias, tamen oni povas certigi, ke ja pro la brila atingo de la ĉina antikva procelano, kaj de tio aperis vojo por populariĝi ĉinajn porcelnaĵojn kaj plaĉigi tian objekton kun ĉinaj trajtoj al la mondaj popoloj. Ili eterne kombinas Ĉinion kun la porcelano.