• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-22 17:36:10    
Antaŭ Transloĝiĝo

cri

La tutan nokton blovis la okcidenta vento, kiu faligis multajn florpetalojn. La dek vazoj da floroj de Ĉen Laŭlŭo forvelkis. Ili balanciĝis, baraktis kaj ĝemis en matenkrepusko. Ree pliintensiĝis la vento, kaj Ĉen Laŭlŭo nevole kuntiris sian kolon. Ia malgaja sento de soleco trapenetris lian tutan korpon.

Ho, la nekomprenebla malĝoja sento, kiel malpura akvo, kuradis tien ĉi tien kaj finfine fluis malrapide el lia koro. Levinte siajn palpebrojn, li rigardis al la komo de Feng, situanta vid-al-vide al la lia. Ĝuste tiam ankaŭ la maljunulo Feng Lin pririgardis lin per la malklaraj okuloj. Iliaj rigardoj renkontiĝis, kaj Ĉen Laŭlŭo haste mallevis sian kapon, iom hezitante, sin turnis kaj eniris en sian domon.

En tiu ĉi malgranda korto loĝis tri familioj, kiuj malpacis kaj ĉiam kverelis inter si pro la "teritoria posedrajto" antaŭ kaj malantaŭ la domoj, tiel ke neniun vorton ili interŝanĝis dum multaj jaroj, kvankam ili loĝis proksime unu al alia kaj povis aŭskulti la spiradon unu de alia. Nun ĉiuj familioj estis gajaj kiel en la novjara tago, ricevinte la sciigon pri transloĝiĝo. Sed samtempe kun la ĝojego ili ĉiuj sentis malplenon en la koro. En la ĉambro Ĉen Laŭlŭo ekbruligis cigaredon. La fumo spiralis en la malgranda ĉambro. Li silente sidis kaj meditis pri io, mallevinte siajn okulojn. La malgrandan ĉambron kaj la malgrandan korton li malamis kaj malbenis centfoje kaj milfoje, malbenis pro iliaj kadukeco, malgrandeco kaj malordo, kaj ĉio ĉi malagrabligis lin ĉiutage. La malvasta spaco igis homojn pli kaj pli rankoraj. Antaŭ ĉiuj domoj stariĝis budoj kaj bariloj, kaj oni apenaŭ povis paŝi sur la restintaj mallarĝaj lokoj. Sed nun li subite eksopiris al tiu korto, kiam li ekkonsciiĝis, ke li devas adiaŭi ĝin por ĉiam. Kia ajn estis la korto, li efektive jam loĝis ĉi tie dekojn da jaroj! Li malfermis la pordon kaj venis en la korton.

La norda domo loĝata de familio Ŝju jam fariĝis vaka, ĉar ili translokiĝis hieraŭ. Sed nun la patro kaj filo de Ŝju-familio denove venis. Ĉen Laŭlŭo konfuziĝis.

"Nu, iru saluti onklon Ĉen," diris la maljuna Ŝju, puŝante la junan Ŝju, kiu sin montris ĝenita kaj ruĝiĝis. Ĉen Laŭlŭo estis embarasita kaj vidigis sur sia vizaĝo nenaturan rideton.

"Onklo, mi… antaŭe mi… estu grandanima kaj ne koleru kontraŭ mi… mi… mi estas senprudenta," balbutis juna Ŝju, rigardante siajn piedpintojn.

"Frato Ĉen, la junulo jam konfesis sian kulpon. La infano kondutis maldiskrete, ne memoru la ofendon kaj estu pardonema. Ankaŭ mi perdis prudenton. Maljuna frato, ankaŭ mi petas pardonon de vi." Parolante, la maljuna Ŝju profunde riverencis antaŭ la maljuna Ĉen. Ĉi lasta tute ruĝiĝis de konsterniĝo, dirante:

"Tio… tio estas simple vangofrapo al mi! Mi en ĉio estas kulpa, maljuna frato. Nu, mi riverencu al vi!"

Tiam la maljunulo Feng, gape staranta en la korto, pene vidigis sur sia vizaĝo ridon.

"Frato Feng!" "Onklo Feng!" samtempe vokis la patro kaj la filo de Ŝju-familio kaj Ĉen Laŭlŭo, ili kune rapidis al li.

"Oho, ne diru, ne diru plu!" etendinte siajn manojn, la maljunulo Feng jen ĉirkaŭprenis ĉi tiun, jen karesis la alian, kaj emocia brilo radiiĝis el liaj sekaj okuloj.

La suno finfine subiris. Regis en la malgranda korto vesperkrepusko. Kun facila kono ili pririgardis la korton, liberiĝinte el la ŝarĝo premanta ilin dum multaj jaroj.