• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-22 17:53:31    
Ĉu estas ĉina mito?

cri

La termino "mito" ne ekzistis en la antikva ĉina lingvo, ĝi estis enkondukita el okcidentaj lingvoj. Mankas ankaŭ al Ĉinio tia ampleksa kaj perfekta mitologio, kia la helena, kiu konsistas el serioj da riĉenhavaj rakontoj pri milito, aktivadoj de herooj kaj aliaj mirindaj okazaĵoj.

Do, ĉu en Ĉinio ne troviĝis mito? Kompreneble ne! Laŭ la ĝenerala difino, mito estas mirrakonto elpensita de primitivaj homoj pri diversaj dioj, kiuj posedis superhomajn povojn kaj kreis la universon, la naturajn fenomenojn, la homojn kaj aliajn estaĵojn. Ĉinio estas granda lando kun kvinmiljara historio, ĝia primitiva epoko sendube longe ekzistis en plipraa tempo. Do, oni povas certiĝi pri tio, ke en pratempa Ĉinio ekzistis diversspecaj mitoj, kvankam ili ne estis nomataj mitoj, sed legendoj kun miraj enhavoj.

Sed nun oni nur trovas sporadajn fragmentojn de tiuj mitoj, tio signifas ke, la ĉinaj mitoj ne estis perfekte konservitaj. Kial? Ĉar Ĉinio ne havis tiajn epopeojn, kiaj Iliado kaj Odiseado, kiuj enhavis la originajn rakontojn de la helena mitologio, kaj ankaŭ Ĉinio ne havis historiiston kiel Herodoto, kiu aplikis la helenan mitologion kiel veran antikvan historion. Vere, la antikvaj ĉinaj historiistoj kaj peotoj same aplikis mitojn en siaj verkoj, sed ili ofte laŭplaĉe reviziis la mitojn. Tiel la historio de la antikva Ĉinio fariĝis miksaĵo de mitoj kaj la vera historio, kaj oni ne povas distingi ilin ekzakte. Tamen ni ankoraŭ povas prezenti kelkajn mitojn el la restantaj fragmentoj:

La ĉina versio de Genezo: Mito pri Pangu

Kiel originis la homoj: Mito pri Nuwa kaj Xiwangmu

Mito pri la dioj de suno kaj luno

Prapatroj de ĉinoj: Yandi kaj Huangdi

Origino de silko: Mito pri silkraŭpo

Rigida heroo Xingtian

Kompreneble, estas aliaj diversspecaj mitoj, sed multaj el ili restas nur tre simplaj fragmentoj.

Estas vere domaĝe, ke la ĉinaj mitoj estas neperfekte konservitaj kaj pro tio ni ne havas tre riĉan mitologion kiel la helena kaj tre belan epopeon kiel Iliado kaj Odiseado. Kaj ankaŭ mi ne povas ne kun bedaŭro fini tiun ĉi artikolon.