• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-25 13:25:11    
Parola lingvo de Manĉuroj

cri
Naŭ milionoj kaj okcent dudek mil manĉuroj konsistigas unu el la 56 naciecoj de Ĉinio. Jam antaŭ 1 000 jaroj, manĉuroj parolis propran lingvon. Kaj en la 16-a jarcento, manĉuraj nobeloj okupis la internan lokon de Ĉinio, kaj fariĝis regantoj de la dinastio Qing, la lasta feŭda dinastio en la ĉina historio. En la longedaŭra kontaktiĝo kaj kunfandiĝo kun han-oj, la ĉefaj loĝantoj de Ĉinio, manĉuroj akceptis la han-naciecan kulturon.

Nun plejparto de manĉuroj bedaŭrinde jam ne povas paroli la manĉuran lingvon, kaj ne konas la manĉuran skriblingvon. Nur en tre malmultaj lokoj de nordorienta Ĉinio, kie naskiĝis kaj floris la manĉura nacieco, oni parolas la manĉuran lingvon. Unu el la lokoj estas landlima vilaĝo nomata Trifamilia Vilaĝo. Mankas al ĝi vizitindejo aŭ historia restaĵo, ne estas ĉe ĝi mirinda eltrovo, tamen la nomo Trifamilia Vilaĝo estas bone konata de en- kaj ekster-landaj erudiciuloj. En iu vintra tago kun ŝtormo, ni vizitis la vilaĝon. Jen nia raporto:

Sur ne granda sportejo, lernantoj gaje ridas, sin amuzas kaj dancas. Tie ĉi estas elementa lernejo funkciigata de la vilaĝo tri-familia, 50 kilometrojn for de Qiqiha'er, grava urbo de la nordorienta provinco Heilongjiang.

Eksonas la sonorilo por leciono. La manĉuraj, han-aj kaj alinaciecaj geknaboj svarmas en la klasĉambrojn.

Iras la leciono pri la manĉura lingvo. La lingvo estas antikva kaj alloga. Estas la unua fojo por ni aŭdi la manĉuran lingvon. Manĉuroj dislokiĝas en sudaj kaj nordaj landpartoj de Ĉinio. Ĉiuj scias, ke en la granda familio de Ĉinio vivas manĉuraj gefratoj. Tamen, kiu aŭdis la manĉuran lingvon? En tiu ĉi loko, en la Trifamilia Vilaĝo, la manĉura lingvo estas ja parolata viva lingvo.

Ni aŭdis, ke kelkaj manĉuraj maljunuloj parolas la manĉuran lingvon flue kaj torente. Kial ĉi-tieaj lokanoj bone parolas la manĉuran lingvon?

Antaŭ 300 jaroj, fiksloĝiĝis en la loko familianoj de Qing-dinastiaj soldatoj, kiuj portas respektive tri familiajn nomojn Ji, Meng kaj Tao. Generacion post generacio la tri-familiaj posteuloj kune vivis en la loko kaj konstruis la vilaĝon, kiun oni nomas la Trifamilia Vilaĝo. Ĝis antaŭ 30 jaroj, ĉiuj ĝiaj membroj estis manĉuroj. La manĉuraj vilaĝanoj konservas antikvajn morojn de la nacieco, kaj la vilaĝo portas la originalan fizionomion. Ili loĝas en apartaj domoj ĉirkaŭataj de dika neĝtavolo. Ili sekvas la tradicion respekti grandaĝulojn kaj atenti pri etiketoj. Ili bone parolas puran manĉuran lingvon, tio estas tre malofte trovebla en la naŭcent-miliona manĉura nacieco.

En la Trifamilia Vilaĝo, manĉuraj maljunuloj kun pli-ol-kvindek-jara aĝo parolas la manĉuran lingvon kiel la hejman lingvon. Pli junaj, kvardek- ĝis kvindek-jaruloj flue parolas kaj la manĉuran lingvon kaj la han-an lingvon. Kaj ankaŭ la gejunuloj kaj geknaboj komprenas manĉurajn vortojn kaj scipovas paroli kelkajn.

La vivanta manĉura parola lingvo allogas grandnombrajn erudiciulojn. La vilaĝon vizitis raportistoj, historiistoj kaj fakuloj pri la manĉura lingvo de Ĉinio, kaj ankaŭ tiuj venintaj el Japanio, Germanio, Finnlando, Danlando kaj Kanado. Ili venis al la vilaĝo por intervjuado, studado kaj son-registrado.

Dume la membroj de la vilaĝo alte taksas sian lingvon. Ili konservas sian lingvon kiel naciecan trezoron. La vilaĝa elementa lernejo estas la unika lernejo en Ĉinio, kiu donas lecionon pri la manĉura lingvo.

Preskaŭ ĉiuj familioj en la vilaĝo havas pliboniĝantan vivon dank'al la politiko favora al naciminoritatoj. Multaj vilaĝanoj denove okupiĝas pri tradiciaj paŝtado kaj fiŝkaptado. En la vilaĝo kun 1 100 membroj brediĝas pli ol sepcent laktobovinoj aŭ viandbovoj. La vilaĝanoj donas grandan atenton al evoluado de la vilaĝa kulturo. Ili sendis manĉuran instruiston Zhao Jingchun al la provinca esplorejo pri la manĉura lingvo por studo. Fininte la studadon, s-ro Zhao revenis al la vilaĝo kaj fariĝis la unua manĉura instruisto en la vilaĝa lernejo. Nun li estas direktoro de la lernejo. Li parolis pri la manĉura leciono en la lernejo. Nun estas du manĉur-lingvaj kursoj kun 89 lernantoj. La manĉuraj lernantoj lernas kaj en la han-a lingvo kaj en la manĉura. La lernejo mem kompilis lernolibron pri la manĉura lingvo. Ĉiuj lernantoj estas fervoraj en la studado. Ili serioze aŭskultas lecionon kaj plenumas la hejman taskon. En familioj, la geavoj kaj gepatroj estas iliaj instruistoj, kaj la manĉura lingvo esta uzata en la ĉiutaga vivo.

En la granda familio multnacieca de Ĉinio, la manĉura nacieco faris grandan kontribuon al ekspluatado, konstruado kaj protektado de landlimaj regionoj kaj al la evoluado de la ĉina kulturo. La dinastio Qing fondita de la manĉuraj nobeloj postlasis grandan kvanton da dokumentoj kaj arkivoj en la manĉura lingvo. Ili atendas studadon kaj esploradon fare de posteuloj. La manĉura lingvo estas signo de la manĉura nacieco, ankaŭ ŝlosilo por kompreni, studi kaj ekspluati la manĉuran kulturon.