• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-25 14:51:40    
Kultura interŝanĝo Anima interfluo (foto)

cri

En la 10-a de oktobro, koncerto de Jean Michel Jarre okazis en Wumen-placo de la pekina imperiestra palaco kaj pro tio, la franca kultura jaro okazanta en Pekino oficiale malfermas sian kurtenon.

Dum la koncerto, elektronikamuzika majstro Jean Michel Jarre per franca aparta romantika emocio kaj pere de teknikaj metodoj kaj diversaj instrumentoj, akorde kunfandis multstilajn muzikaĵojn. Tio aprecigis al ĉinaj spektantoj ĉarmon de la moderna elektronika muzikaĵo.

Ĉina-Franca Kultura Jaro estas aktivado komune decidita de ĉina kaj franca gvidantoj. De oktobro de 2003 ĝis julio de 2004, Ĉinio okazigis kulturan jaron en Francio. De oktobro de 2004 ĝis julio de 2005, Francio okazigas kulturan jaron en Ĉinio. Tio estas senprecedenca granda kultura afero de la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Ĉinio jam sukcese funkciigis la kulturan jaron en Francio kaj per pli ol 400 programeroj eksponis al la franca publiko profundan, pompan kaj vivoplenan ĉinan kulturon.

De la lastaj 40 jaroj, sub komuna klopodado de kelk-generaciaj dulandaj gvidantoj kaj de homoj el diversaj rondoj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio eltenas tempan provon. La du landoj same atentas reciprokajn evoluigojn kaj zorgas pri respektivaj pozicioj en la internacia scenejo kaj disvolviĝo de reciprokaj rilatoj.

En la 27-a de januaro, 1964, iniciatite de la dulandaj veteranaj gvidantoj, prezidanto Mao Zedong kaj generalo Charles de Gaulle, la Ĉina Popola Respubliko kaj la Respubliko de Francio oficiale establis la ambasador-nivelajn diplomatiajn rilatojn. Tio malfermis la oficialan kanalon de la dulandaj amikaj interfluoj. Antaŭ 40 jaroj, kiam generalo Charles de Gaulle eksplikis agnoskon de la Ĉina Popola Respubliko kaj establo de ambasador-nivelaj diplomatiaj rilatoj, li diris iun frazon, t.e. ke eblas tio, kie ajn homa animo estas, finfine ili kuniĝos, estas frue aŭ malfrue. Tio estas invito sendita de Francio al la mondo. Tiu invito celis liberecon, egalecon kaj fratecon.

En la 31-a de januaro en 1964, en gazetara konferenco okazinta en franca Elysee-Palaco, Charles de Gaulle diris:

"Ĉinio estas granda nacio, kun plej multaj loĝantoj, havas longan historion kaj apartan civilizacion. La nacio posedas sufiĉe da kuraĝo kaj saĝeco." Li esprimis, ke estas racio kaj realeco kiuj instigis lin fari la decidon agnoski la Ĉinan Popolan Respublikon.

Kultura rilato estas grava konsistiga parto de duflankaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kaj ludas gravan rolon por antaŭenpuŝi ampleksan evoluadon de la ĉina-francaj rilatoj. La kultura rilato ludas pli eksterordinaran rolon en dulandaj ŝtataj rilatoj de Ĉinio kaj Francio ol de aliaj landoj kaj rekte sub atento de dulandaj superaj gvidantoj jam fariĝis grava karaktero de dulandaj amikecaj rilatoj.

Ĉe 40-jariĝo de establo de ambasador-nivelaj diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao venis al Francio por fari viziton. Farante prelegon en monde konata Bourbon Palaco, li diris:

"Longdaŭra interfluo kaj referenco de la dulandaj kulturoj solidigis gravan bazon por amikeco de dulandaj popoloj kaj por disvolviĝo de dulandaj rilatoj. Antaŭ 40 jaroj, prezidanto Mao Zedong kaj generalo Charles de Gaulle staris alte kaj vidis malproksimen kaj decidis establi ambasador-nivelajn diplomatiajn rilatojn inter orienta kaj okcidenta potencaj landoj kaj per tio malfermis novan paĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Ĉe 40-jariĝo de establo de ambasador-nivelaj diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, mi venis al la Respubliko de Francio por manifesti, ke solidigo kaj disvolvo de la ĉina-francaj rilatoj estas ĉina decidita orientilo kaj ni senintermite klopodos por tio."

Interfluo de diversaj kulturoj favoras al nuligo de nacia malintimeco kaj diskriminacio kaj utilas akceli disvolviĝon de politikaj kaj ekonomiaj rilatoj kaj antaŭenpuŝi evoluadon de paca afero. En la 21-a jarcento, pozicio de kulturo estas pli kaj pli distingiĝa en la internaciaj rilatoj kaj kultura interŝanĝo kaj kunlaboro de diversaj landoj estas urĝe bezonataj. Kultura interfluo kondukata per akceptebla maniero utilas pliigi reciprokan konon, profundigi komprenon kaj intimigi rilatojn de diversaj landoj.

Sinjoro Wu Jianmin estas ĉina eks-ambasadoro en Francio. Ĝuste sub lia plenforta antaŭenpuŝo, inaŭguriĝis la kultura interflua aktivado nomita Ĉina-Franca Kultura Jaro. Dank' al lia klopodo, franca prezidento Jacques Chirac kaj ĉina eks-prezidanto Jiang Zemin reciproke vizitis la hejmlokon.

Wu Jianmin opinias, ke francoj laŭpaŝe rekonas Ĉinion, tamen la kono ne estas sufiĉa. Por plifortigi la konon, Wu Jianmin vaste kontaktas francajn amaskomunikilojn kaj realigis la menciitan kulturan interfluan aktivadon.

Oni tiel taksis lin: Kien Wu Jianmin iras, tie blovas ĉina vento, precipe en Francio, kun profunda kultura enhavo. En Francio, li faris parolon kaj aktive partoprenis en kunsidoj, sinsekve projektante aktivadojn Ĉina Kultura Semajno, Ĉina Kultura Trimestro kaj Ĉina Kultura Jaro. Pro mult-jara diplomatia travivaĵo, Wu Jianmin alte atentas rolon de kulturo kaj interfluo. Laŭ li, tio estas bazo de diplomatia sukceso.

Oni povas akceli dulandan diplomation ne nur per politiko kaj ekonomio, sed ankaŭ per kulturo. Jen kial Wu Jianmin prenas kulturon kiel gravan rimedon?

"Ĉina gvidanto Li Lanqing diris, ke la kultura interfluo estas spirita interfluo, senta interfluo kaj anima interfluo. La tri interfluoj estas ege gravaj kaj estas neanstataŭigeblaj de aliaj interfluoj."

Parolante pri la ĉina kultura jaro, franca ambasadoro en Ĉinio Jean Pierre Lafon diris:

"La ĉina kultura jaro akiris grandan sukceson en Francio. La altireco de Ĉinio al la franca popolo neniam estis tiel forta kiel nun ĝi estas. Francoj ne nur interesiĝas pri la tradicia Ĉinio, sed ankaŭ zorgas pri la kuranta Ĉinio. Francaj amaskomunikiloj sufiĉe raportis la ĉinan kulturan jaron, iuj publikigis specialan eldonaĵon, ili ne nur konigis rapidan disvolvon de la ĉina ekonomio, sed ankaŭ diskutis pri ŝanĝo de la ĉina socio. En Ĉinio aperas tute nova malferma situacio. Ĉiutage mi rimarkas, ke la ĉina registaro devas fronti al sennombraj defioj en la ekonomia disvolvo, ili rekonsciiĝas pri tiuj problemoj kaj klopodas por solvi unu post alia tiujn problemojn."