• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-25 17:07:12    
Nepostulema

cri

Ŝi, kun sunbrunigitaj vangoj kaj nigraj harligoj, venis el vilaĝo… En la tago, kiam ŝi eniris en la fabrikon, kie ŝi laboros, knabinoj eksplodis per rido pro ŝiaj okulpikantaj ruĝaj-verdaj vestoj, kaj knaboj donis al ŝi moknomon.

Estis ses gejunuloj, kiuj nove venis al la fabriko. Dum aranĝado de laboro, la laborsekcia estro diris:

"Kiu volas anstataŭi maljunan Ŭang, kiu malsaniĝis, por boligi akvon? Nu, tio estas nur portempa, kaj poste ni ŝanĝos…"

Kvin el ili klinis sian kapon. Tio estis komprenebla, ĉar ili havis belan idealon.

"Mi iru!" diris nur ŝi, svinginte la harligojn. Kiel kategoria kaj sonora la voĉo!

"Vi… la laboro, eble ne por knabino," diris la sekciestro.

"Nun estas egalaj la viroj kaj virinoj! En nia vilaĝo la virinoj laboras neniom malpli bone ol la viroj," ŝi respondis. Tri el la kvin gejunuloj grimacis al ŝi kunpremante la lipojn.

"La laboro estas malpuriga!" diris la sekciestro.

"Malpuriga? Ne gravas! En mia hejmloko mi okupis min ĝuste pri terkulturado kaj timas nenian malpuraĵon!" Kiel antaŭe, ŝia voĉo kategoria kaj sonora. La sekciestro kapjesis.

Ŝi komencis boligi akvon. Kaj oni povis infuzi teon en iu ajn momento.

"Brave! Vere bravas la knabino el kamparo!" Oni ŝin laŭdis.

Sed ŝi embarasiĝis pro la laŭdado kaj pensis: "Tio por mi estas nenio. La laboro estas multe malpli peniga ol plugado kaj sarkado, pri kiuj mi okupiĝis en la vilaĝo." Iun tagon ŝi trovis subite, ke en la fabriko estas nur unu kortpurigisto, do ankaŭ ŝi hasteme trovis por si balailon… De tiam faciliĝis ŝia koro, kaj oni trovis, ke pliiĝis unu balaistino en la fabriko.

Matene de iu tago, la frue ellitiĝinta fabrikestro vidis, ke ŝi vagas ĉe muro de la korto, kaj demandis:

"Kion vi faras ĉi tie?"

"Nun en mia vilaĝo ĉiu colo da tero estas bone utiligata," embarasita, ŝi diris, "sed ĉi tie multe da tero dezertiĝis…"

La fabrikestro ridis kaj demandis:

"Do, diru, kion fari?"

"Plantu sunfloron!"

"Ĉu? Ĉi tie troviĝas nur ŝtonetoj aŭ skorio."

"La tero certe ne trompos diligentulon!" ŝi diris.

La fabrikestro konsentis.

De tiam ŝi ellitiĝis frumatene, kaj denove laboris kaj semis, kiel en sia hejmloko. Roseroj malsekigis ŝiajn piedojn kaj ŝi baniĝis en ŝvito. Antaŭne, kiam la sunfloroj maturiĝis, la fabrikestro iris kun ŝi rikolti. Rigardante al la sunfloroj, li diris kun profunda kortuŝo:

"Vi laboregis la tutan aŭtunon. Diru, kion vi deziras? Oni jam devas ŝanĝi por vi la laboron. Nia fabriko bezonas ankaŭ elektroteknikiston, torniston…"

"Kiam mi venis…" ŝi denove embarasiĝis kaj diris mallaŭte, "mia paĉjo diris al mi…" Ŝi sin ĝenis eldiri, nur elpoŝigis folion da papero kaj ĝin donis al li kun ruĝiĝinta vizaĝo.

Malferminte la paperon, li nevole tremis per la tuta korpo. En liajn okulojn ĵetiĝis kelkaj vortoj: "Ĉiam estu nepostulema". Malrapide levinte sian kapon, la fabrikestro rigardis al la sunfloroj, kiuj sin elŝovis trans la muron, kaj en lia koro leviĝis emociaj ondegoj kiel en maro.