• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-26 15:11:10    
Dali, fama kultura urbo de Ĉinio

cri
Dali, ĉefurbo de la Dali-a Baj-nacieca Aŭtonoma Subprovinco, situas en la nordokcidenta parto de Yunling-montaro en la provinco Yunnan, sudokcidenta Ĉinio. Ĝi tuŝas okcidente Cangshan-monton kaj oriente Erhai-lagon en la formo de orelo.

En Dali ĉie, ĉu en la antikva urbo, ĉu en kamparanaj domoj, senteblas moroj kaj kutimoj de baj-oj. Kvankam la loko tenas de longe intiman rilaton kun centra Ĉinio, tamen la baj-oj ĉiam konservas sian riĉan tradician kulturon.

En centra Ĉinio drako estas simbolo de la plej supera aŭtoritato de imperiestro. Sed vidiĝas figuroj de drako ĉie en la lokoj loĝataj de baj-oj, ĉu sur mebloj, ĉu sur tegmentrandoj, ĉu sur vestoj kaj ornamoj. La drako, kiun baj-oj kreas, perdas sian sanktecon kaj havas formon de ŝatata lotusfloro. Ankaŭ vesperto estas beligita de baj-oj. Ĝi ne plu estas monstra kiel priskribita en mito, sed bela kiel papilio. Popolaj artistoj ornamas sian vivon per vesperto en formo de peonio, lotusfloro aŭ lepora kapo. La baj-oj estas tualetemaj kaj ŝatas porti vestojn de sia propra nacieco. La vestoj kaj ornamoj de baj-aj virinoj tre okulfrapas. La knabino havas harplektaĵon ligitan per ruĝa ŝnureto supre de la frunto, portas superveston kun striktaj manikoj, kun senkoluma vesto ekstere kaj larĝan zonon ĉe la talio.

La loĝdomoj de baj-oj distingiĝas en la arkitektura historio de Ĉinio. La antikva urbo Dali konstruiĝis en la 14-a jc. Dank'al multfoja rekonstruado, la tuta urbo bone konserviĝas. Ĝi estas ĉirkaŭita de muroj 8 metrojn altaj. Starante sur la muro, oni povas vidi la loĝdomojn viciĝantajn en bona ordo. La kortoj plejparte rigardas orienten, ĉiu el tri etaĝdomoj. Baj-oj donas apartan atenton al ornamado de la ekranmuro kaj portalo flanke de ĝi, rigardante ilin kiel la plej gravan parton de loĝdomoj. La portalo surhavas ŝtongravuraĵon, ksilografaĵon, argilmodlaĵon kaj koloran pentraĵon. Sur la ekranmuro, kun kalko kiel fono, vidiĝas delikata tuĉpentraĵo, gravuritaj versoj de eminentuloj aŭ inkrustitaj kolore kuriozaj pecoj de marmoro.

Kiam turistoj eniris korton de baj-oj, la gastama mastro ripozigis ilin sub kamelio kaj granatarbo kaj donis po tri tasojn da teo kun malsamaj gustoj. La unua taso entenas fortan teon iom amaran; la dua aldoniĝis je nuksokernoj, laktaĵo kaj sukero kaj la tria mielo. Ili implicas la sencon, ke ĉiu homo travivas amarecon, dolĉecon kaj rememoron.

Sankta Loko

Antaŭe en la lokoj loĝataj de baj-oj oni kredis je primitiva religio. En Tang-dinastio (618-907), tie furoris budhismo. Poste enkondukiĝis taoismo, kaj meze de la 19-a jc. kristanismo kaj katolikismo. En Dali troviĝas diversaj religiaj konstruoj, kiuj estas konsistiga parto de la tieaj pejzaĝoj.

Okcidente de Dali majestas la Tri Pagodoj de Chongsheng-templo. La plej granda en la mezo nomiĝas Qianxun-pagodo. Sude kaj norde de ĝi staras paro da kavaj pagodoj ok-angulaj. Qianxun-pagodo estis konstruita en la jaroj 823-859. En la lastaj jaroj oni riparis la pagodon kaj trovis en la supro kaj bazo 500 historiajn objektojn el oro, bronzo, agato kaj glazuro kaj pli ol 100 budhajn statuojn, el kiuj unu estas ora kun pezo de unu kg. Inter la historiaj objektoj oni trovis tri volumojn da manuskriptoj de budhisma sutro. Du volumoj kun la titolo "Vajraparamita Sutro" estas paperaj kaj la tria estas ruĝe skribita sur gazo en la han-a kaj sanskrita lingvoj.

Oriente de Erhai-lago kuŝas Jizu-monto. Tie 36 temploj kaj 72 monaĥejoj kaŝiĝas inter verdaj pinoj kaj cipresoj. La monto estas konata kiel fama budhisma sanktejo kaj pitoreskejo de Ĉinio. La temploj kaj monaĥejoj estis konstruitaj en Tang-dinastio de Mahakasyapa, la unua disĉiplo de Ŝakjamunio, kiu predikis tiam en Yunnan. En la jaroj 1875-1908, en la monto estis 108 temploj kun Zhusheng-templo kiel la centro, kie vivis ĉ. 5 mil bonzoj kaj monaĥoj.

Tamen, preskaŭ en ĉiuj lokoj de Dali loĝataj de baj-oj, oni senescepte kultas sian propran sinjoron kaj kredas je dioj kaj ŝamanismo. La kulto al propra sinjoro estas tre populara, enpenetriĝas en la ĉiutagan vivon kaj havas grandan influon sur ĉiun lokon loĝatan de baj-oj. En ĉiuj vilaĝoj de baj-oj estas templo de sinjoro. Unu aŭ pluraj vilaĝoj kultas unu saman sinjoron, protektanton de la vilaĝoj. Sinjoroj ĝenerale apartenas al herooj aŭ bonfarantoj en la historio de sia propra nacio, reĝoj, oficistoj kaj generaloj en la lokoj loĝataj de baj-oj, dioj adorataj de budhismo, konfuceanismo kaj taoismo kaj ankaŭ montoj, ŝtonoj kaj bestoj. En la datreveno de la naskiĝo aŭ morto de la propra sinjoro aŭ ĉe la komenco kaj fino de la jaro, ĉiuj vilaĝanoj okazigas grandan solenon, tenante super si ruĝajn ombrelojn kaj flagojn kun emblemo de suno, luno, drako kaj feng-o (bonaŭgura birdo en mito de Ĉinio). En Dali adoriĝas almenaŭ 400-500 sinjoroj kun malsamaj honoraj titoloj. La kulto al propra sinjoro estas religia kredo propra al la baj-oj.

La Foiro de "Tria Monato"

La Foiro de "Tria Monato" estas antikva foiro de okcidenta Yunnan kaj ankaŭ solena festo de la baj-oj. De la 15-a ĝis la 20-a de la tria monato ĉiujare la la ĉina luna kalendaro, oni svarmas ĉe la piedo de Cangshan-monto, kie okazas la soleno. Ili interŝanĝas varojn, faras ĉevalvetkuron kaj distras sin per kantado kaj dancado.

Origine la foiro estis kunveno de budhistoj. Poste la loko, kie oni recitis sutron, fariĝis foirejo. Kun la disvolviĝo de komerco la loko de la Foiro de "Tria Monato" fariĝis iom post iom komercejo sur la Suda Silka Vojo.

La antikva ĉina granda vojaĝisto Xu Xiake iam spertis la Foiron de "Tria Monato". Li pririgardis du tagojn kaj skribis en notlibro: "En la foiro vendiĝas diversaj varoj de multaj provincoj kaj ankaŭ de Yunnan loĝata de naciminoritatoj, kaj dense punktiĝas standoj. Ĉirkaŭ ili svarmas viroj kaj virinoj. La standoj ofertas ĉefe drogherbojn, feltojn, teksaĵojn, bronzaĵojn kaj lignaĵojn." El tio videblas, ke jam en Ming-dinastio (1368 -1644) en la foiro regis granda vigleco. Tiam en ĝi negocis komercistoj ne nur el centra Ĉinio, la provincoj Jiangsu, Zhejiang kaj Tibeto, sed ankaŭ el Birmo.

En la pasintaj jaroj pliprosperiĝas la foiro. Kamparanoj plejparte aĉetas en ĝi ĉiutagajn bezonaĵojn. Baj-aj knabinoj venas aĉeti doton por si. Multaj alilokanoj ŝatas delikatajn pajloplektaĵojn, marmoraĵojn kaj tradiciajn plektaĵojn de baj-oj. La ĉinaj drogherboj, vendataj en la foiro, ĉiuj estas produktitaj en Yunnan. Sako post sako da drogherboj amasiĝas sur monto-deklivo kaj ĉie sterniĝas strioj de ruĝa ŝtofo kun laŭdvortoj pri la ofertaĵoj. La sakoj altiras multajn klientojn. Nokte la vendantoj ripozas inter la sakoj.