• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-26 16:16:25    
"Biologia misilo"

cri
En la mondo estas diversaj fenomenoj. Unuflanke Rusio kaj Usono konkure dispozicias mez-distancaj misiloj en Eŭropo kaj aliaj lokoj,kaj aliflanke,sciencistoj de iuj landoj energie laboras por fari"Biologiajn misilojn"por savi la vivon de milionoj da kanceruloj. Ankaŭ specoj de misiloj" ests sciencaj inventaĵoj,sed iliaj celoj estas diametre malsamaj.

La scienca nomo de"biologia misilo"estas nomoklona antikorpo. Ĝia nomo estas iom fremda,ĉar ĝi estas stelo ĵus debutinta sur la mecidina scenejo. Post dekoj da jaroj ĝi estos vaste konata kiel antibiotiko kaj X-radia ekzameno.

Unu ĉelo post sinsekvaj duiĝoj fariĝas grupo. Tio estas nomata klono aŭ senseksa ĉelaro. Ĝi tre similas al telekondukata misilo. Enkorpiĝinte, ĝi sin direktas rekte al sia celo—kanceraj ĉeloj simile al vera misilo, ankaŭ ĝi povas kunporti "nukleajn armilojn", t.e. radioaktivan izotopon sufiĉe fortan por mortigi kancerajn ĉelojn, por "bombardi" la kancerogenajn punktojn. Oni eĉ almetas ricinan venenon aŭ kontraŭkanceran medikamenton al la monoklona antikorpo, kiu sin pafas rekte al la kanceraj ĉeloj kaj ilin mortigas.

Kial la monoklona antikorpo havas tiel mirindan forton? La moderna imunologio opinas, ke ĉiu antikorpo estas estigita de unu speco de limfa klono B. En la homa korpo ekzistas cent milionoj da specoj de malsamaj limfaj ĉeloj B, kiuj povas estigi cent milionojn da specoj de antikorpoj! Pro tio sciencistoj faras ĉion eblan por kulturi diversspecajn kancerajn ĉelojn taŭgajn al malsanaj homoj. Tio estas tre malfacila. Se oni inokulas kancerajn ĉelojn al muso, por ke ĝi ricevu kanceron, do en ĝia korpo estiĝas antikorpo de limfaj ĉelo B batalanta speciale kontraŭ tiu koncero. Poste oni elprenas tiajn limfajn ĉelojn por multigi ilin ekster la korpo kaj fine akiras antikorpon batalantan speciale kontraŭ tiuspeca kancero. Sed malfaciloj tuj sekvas. La limfaj ĉeloj B vivas tre mallonge ekster la korpo. Oni do lerte hibridigis ilin kun ĉeloj en medola kancero. Kiuj povas senlime reproduktiĝi eksterkorpe, kaj fine ricevis hibridan kanceron, kiu povas eterne reproduktiĝi kaj estigi antikorpon de limfaj ĉeloj B. Oni injektis en la abdomenon de muso la hibridan kanceron, kiu estigus aron kaj aron da "Biologiaj misiloj"—nomoklona antikorpo—senĉese transportataj al la kontraŭkancera fronto pro batali kontraŭ la kanceraj ĉeloj.

Antaŭ nelonge Ĉinio sukcese elfaris sian unuan "biologian misilon". Monoklonan antikorpon kontraŭ stomaka kancero. Kvankam la eksperimento estas ankoraŭ en la komencan periodo, tamen aŭroras jam la venko superkancero. La monoklona antikopro brilas kiel la unua maten-stelo. Kun ĝojo ni atendas la naskiĝon de pli da novaj "biologiaj misiloj"