• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-27 11:16:49    
Han Gengchang kaj lia maiz-kompanio

cri

Shilicun, ordinara vilaĝo en antaŭurbo de Zhangzhou de Fujian-provinco, sudorienta Ĉinio, kulturas ĉefe rizon. Tamen en 1998 maizo abunde kreskis sur kampoj de tiu vilaĝo. Kial?

Ĉar en tiu jaro d-ro Han Gengchang kaj aliaj establis la Teknik-disvolvan Limigitan Kompanion Origin, kiu kulturas maizvarion taŭgan por subtropika zono. Shilicun-vilaĝo estas unu el la kvar eksperimentejoj de la kompanio por kultivi, esplori kaj disvastigi novan maizvarion.

Maizo, unu el la ĉefaj grenoj en Ĉinio, estas uzata plejparte en manĝaĵ-prilaborado kaj fiŝo- kaj bruto-bredado (ĝi konsistigas 70% de la nutraĵo de fiŝoj kaj brutoj). Nun la totala areo de maizkampoj estas 20 milionoj da hektaroj plejparte en mezvarma zono, t.e. nordoriento kaj nordokcidento de Ĉinio, kaj la meza hektara produktokvanto estas 7500 kilogramoj. En suda Ĉinio en subtropika zono ne bone kreskas maizo de norda Ĉinio, kaj tie la meza hektara produktokvanto de maizo estas nur 3000-6000 kilogramoj. Sed oni bredas fiŝojn kaj brutojn ĉefe en suda Ĉinio, tio kaŭzas strukturan mankon de grenoj, t.e. rizo mankas en norda Ĉinio kaj maizo en la suda.

Ĉiujare granda kvanto da maizo transportiĝis de norda Ĉinio al la suda, tio altigis la kostojn de prilaborado, fiŝo- kaj bruto-bredado kaj pezigis la ŝarĝon de trafiko.

S-ro Han estas juna fakulo pri maizkulturo, kiu revenis post studado en Usono. Gvidate de li, la kompanio enkondukis 1000 tropikajn maizspecimenojn ĉefe de internacia maiz- kaj tritik-pliboniga centro. Kelkcent specimenoj elektiĝis kaj kombiniĝis, kaj provkulturado de iuj el ili sukcesis en Shilicun kaj aliaj eksperimentejoj. La novaj semoj diferencas de tiuj en norda Ĉinio kaj havas fortan rezistecon kontraŭ malsano, insektoj, falo de tigoj kaj malfekundeco de tero.

Internaciaj semo-kompanioj kutime entreprenas selektadon, disvastigon kaj vendon de semoj en unueco. Sed en Ĉinio scienc-esploraj institutoj zorgas nur pri selektado de semoj kaj semo-kompanioj nur pri semo-komerco. Sub tiu sistemo la scienc-esploraj institutoj dependantaj de ŝtata subvencio ofte ĉagreniĝas pro manko de monrimedoj por la esplorado kaj iuj semo-kompanioj foje vendas falsajn kaj malbonkvalitajn semojn por gajni pli multe da mono.

Tuj post sia fondiĝo la kompanio Origin faras sian entreprenadon laŭ la internacia sistemo: kredite ricevi monon ĉe banko kaj fari investon, kulturi kaj vendi semojn per si mem. La agado estas laŭdata de multaj provincoj kaj regionoj en suda Ĉinio.

Tiamaniere la kompanio donas esperon al la maizkulturado en suda Ĉinio.