• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-27 11:26:44    
Pudong - bona loko por investantoj

cri

En 1996, sur mapo eldonita de Usono unuafoje troviĝis nomo Pudong.

Tiu, kiu en la komenco de la 90-aj jaroj vizitis Pudong, eble ankoraŭ memoras ĝiajn vilaĝojn. Nun, se li staras sur la televida turo "Orienta Perlo" 468 metrojn alta, li povas vidi, ke anstataŭ la vilaĝa pejzaĝo, ĉielskrapantoj kaj movoplenaj stratoj kontrastas kun la malnova urboparto okcidente de Huangpu-rivero.

Jes, dank' al reformado en la pasintaj jaroj la ekspluata distrikto Pudong multe ŝanĝiĝis.

PUDONG KIEL EKSPLUATA DISTRIKTO

Pudong, kun areo de 522 kvadrataj kilometroj, situas ĉe la enmariĝo de Yangzi-rivero, en kiun enfluas Huangpu-rivero. Antaŭe trans Huangpu-rivero ne estis ponto aŭ tunelo, Pudong estis multe postiĝinta en ekonomio kaj kulturo kompare kun lokoj okcidente de la rivero. Nun kiel ekspluata distrikto de Ŝanhajo, Pudong rimarkinde progresas.

En la okuloj de antikvaj kaj nuntempaj strategiistoj Yangzi-rivero estas drako antaŭenpuŝanta la ĉinan ekonomion; kaj Ŝanhajo, ĉe la enmariĝo de Yangzi-rivero, estas la draka kapo. Jam en la 20-30-aj jaroj ĝi estis internacia komerca kaj financa centro, la plej granda en Azio. Tamen pro historiaj kialoj la ekonomia potenco de Ŝanhajo malfortiĝis. En la 80-aj jaroj, kompare kun la sudaj ĉemaraj urboj, kia Shenzhen

(Shenghen), kiuj la unuaj komencis reformadon, la progreso de Ŝanhajo estis malpli rapida.

Kiel do profundigi la reformadon en Ŝanhajo? En la 90-aj jaroj, kiam efikis la pordmalfermo de sudo al nordo, de ĉemaraj lokoj al la landinterno, fariĝis pli grava la akcelo de ekspluatado kaj pordmalfermo de Ŝanhajo. Ĉar al ĝia malnova urboparto mankis sufiĉe da spaco, oni elektis Pudong kiel ekspluatan distrikton.

Kun superaj ekonomia bazo, kapabluloj, tekniko kaj administrado de la malnova urboparto kaj vasta spaco de Pudong, Ŝanhajo sin malfermis al la tuta mondo. En la pasintaj 8 jaroj Ŝanhajo enkondukis 16000 programojn investitajn de aliaj landoj, subskribis interkonsentojn por utiligi alilandajn kapitalojn de 50 miliardoj da usonaj dolaroj kaj efike plibonigis la industrian strukturon.

Utiligante siajn specialajn riĉfontojn kaj favorajn politikojn, la frue fonditaj ekonomiaj ekspluataj distriktoj en la ĉemaraj malfermitaj urboj, inkl. de Ŝanhajo, enkondukis alilandajn kapitalojn, avangardajn teknikojn kaj administrajn spertojn kaj plenumis la plibonigon de teknikoj kaj industria strukturo. Tiamaniere formiĝis en Ĉinio malfermitaj ekonomiaj distriktoj de diversaj tipoj. Surbaze de tiuj spertoj oni lanĉis pli grandskalan sintezan ekspluatadon kaj pordmalfermon en Pudong, por ke ĝi antaŭenpushu la ekonomian disvolviĝon en la tuta baseno de Yangzi-rivero.

KVARTALOJ EN PUDONG-DISTRIKTO

La ekspluata distrikto Pudong konsistas el kvartaloj de financo kaj komerco, poreksporta prilaboro, neimpostado, altteknologio, moderna-agrikultura ekspluatado, industrio, kulturo kaj turismo, kaj moderna vivo.

Starante sur la financa strato de Waitan kaj rigardante orienten al Pudong trans Huangpu-rivero, oni antaŭ ĉio povas vidi la kvartalon de financo kaj komerco nomatan Lujiazui. En Ĉinio ĝi estas la ununura kvartalo nomata per financo kaj komerco. En tiu "ora triangulo" kun areo de 28 kvadrataj kilometroj, koncentriĝas pli kaj pli multaj esencaj merkatoj, ĉinaj kaj alilandaj financaj institucioj, transnaciaj korporacioj kaj staboj de grandaj ĉinaj entreprenoj. La kvartalo kune kun Waitan formas la komercan centron, plej aktivan en Ŝanhajo.

Aŭguston de 1995, la Ŝanhaja Filio de Fuji-banko de Japanio kiel la unua alilanda banko ekfunkciis en Pudong. La Administra Komitato de Pudong-distrikto pro tio donacis al ĝi skulptitan lignan chevalon, signifantan ke "unu ĉevalo sturmas, dek aliaj sekvas". Sekve de tio, bankoj de Tajlando, Usono, Japanio, Britio ktp. unu post alia translokis en Pudong sian filion. Nun pli ol 50 alilandaj bankoj, valorpaperaj kaj asekuraj institucioj enloĝiĝis en Pudong, 9 el la alilandaj bankoj ricevis la licencon pri Renminbi-servado. Tio signifas, ke la malfermo de la ĉina financo faris epokfaran paŝon.

La kvartalo de poreksporta prilaboro nomata "Ora ponto" celas enkonduki kaj asimili la unuagradajn industriajn teknikojn de la mondo por akceli renoviĝon de la ĉina industrio. Nun la kvartalo jam enkondukis 300 modernajn industriajn programojn el 60 landoj kaj regionoj. Tie fundamente formiĝis moderna strukturo kun industrioj de mikroelektroniko, moderna telekomunikado, novgeneraciaj familiaj elektraj aparatoj, aŭtopecoj, integrigo de lumado kaj elektrono, biologiaj medikamentoj ktp.

La kvartalo de neimpostado nomata Waigaoqiao kun areo de 6.4 kvadrataj kilometroj estas la unua granda liber-komerca kvartalo. Ĝi celas disvolvi komercojn de prilaboro, servo kaj perado. En la pasintaj monatoj, spite al influo de la financa krizo en Azio, mondfamaj kompanioj, kiaj IBM de Usono, Mitsubishi de Japanio, Hyundai de Koreio, Philips de Nederlando, unu post alia eniris tien por starigi tenejigan aŭ komercan kompanion.

La kvartalo de altteknologio nomata Zhangjiang fondis la Ŝanhajan Biologi-medikamentan Sciencan Bazon de Ĉinio, kiu allogis serion da ĉinaj kaj alilandaj biologi-medikamentaj institucioj. Tie espereble aperos la "medikamenta valo" de Ĉinio.

BONA LOKO POR INVESTANTOJ

En ekspluatado de Pudong oni unuapashe disvolvis la konstruadon de bazaj instalaĵoj, altteknologio, financo kaj komerco, laueble utiligis la merkatojn , kapitalojn, riĉfontojn en- kaj eksterlandajn. Laŭ statistiko, la enlanda produktovaloro de Pudong kreskis de 6 miliardoj da juanoj en 1990 al 60.8 miliardoj da juanoj en 1997, t.e. de 8.1% al 18% de tiu de Ŝanhajo. La rapidega progreso de Pudong akcelis la ekonomion ne nur de Ŝanhajo, sed ankau de la tuta Ĉinio.

Samtempe kun la konstruado de trafikaj, telekomunikaj kaj energiaj instalaĵoj, la Administra Komitato de Pudong-distrikto klopodas fari sufiĉe bonan servon al la investantoj, laŭ la principo "simpleco, unueco kaj efiko". Ekz., la ekzameno kaj aprobo de investa programo uzas tempon sesone kiom antaŭe. Plie, aplikado de 70 leghoj kaj statutoj, kiuj celas defendi la justan konkurencon kaj la rajtojn de la investantoj, plifortigis ilian fidon. Nun 100 el la 500 mondfamaj transnaciaj kompanioj investis 150 programojn en Pudong. Tie la bona investa medio kaj kompare pli alta profito de investo instigis la kompaniojn plimultigi investan kapitalon. Ekz., la Kompanio Simens de Germanio sinsekve investis 4 entreprenojn en Pudong.

La Ŝanhaja Elektronika Limigita Kompanio Hitachi investita kune de Ĉinio kaj Japanio fariĝis modelo en Pudong. Ĉiuj japanaj investantoj, kiuj tie faris esploradon, vizitis la kompanion. Tio ege okupis la japanan vicĉefdirektoron, kiu en la pasintaj jaroj akceptis 200 japanajn esplorajn grupojn. Li diris al siaj samlandanoj: "Sian sukceson en Ŝanhajo la kompanio Hitachi shuldas al la bona investa medio, alta kvalito de laborantoj kaj granda merkato."

Pudong jam fariĝis bona loko por alilandaj investantoj. Lau statistiko, ĝis la fino de julio 1998, entreprenistoj de pli ol 60 landoj kaj regionoj investis en Pudong 5250 programojn kun 25.8 miliardoj da usonaj dolaroj kaj 300 mil laborantoj. La "aliland-kapitala ekonomio" en Pudong eniris sian maturiĝan etapon de profunda ekspluatado kaj ĉiuflanka disvolviĝo.

Fakte, Pudong estas neoficiala nomo uzata de la ŝanhajanoj, kiu ĝenerale ne troviĝas sur mapo. Tamen sur la mondmapo, publikigita de la Mapa Eldonejo Atlas de Usono en 1996, unuafoje troviĝas la nomo Pudong. Tio signifas, ke la rolo kaj renomo de Pudong estas vaste konataj de la mondo.